Eklezia kanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
La instruo de la eklezia kanto nomiĝas [[himnologio]].
== Difino ==
''Eklezia kanto'' estas kanto, kies teksto havas [[kristanismo|kristanisman]], religian enhavon. ''Eklezia kanto'' plivastasence estas [[kanto]], kiun kristana [[paroĥo]] regule kantas en la [[diservo]]. Pli malvastasence oni nomas eklezia kanto nur unuvoĉajn, [[strofo|strofajn]] kantojn en [[nacia lingvo]] (ne ekz. la [[gregoria ĉanto]]). Tiu ĉi difino tamen povas konduki al rezultoj, kiuj ŝajnas artefaritaj:
* Ekzistis kaj ekzistas tradicioj, en kiuj la paroĥo kantas [[plurvoĉeco|plurvoĉe]] .
* Ekzistas kantoj laŭ la tradicio de la eklezia kanto, kiuj tamen havas nur unu strofon.
* Multaj kantaroj enhavas ankaŭ paroĥajn kantojn tute aŭ parte en [[Fremda lingvo|fremdaj lingvoj]] (en la germanlingva evangela [[kantaro]] ekzemple la parte itallingva ''[[kantiko de la Kreitaĵoj|Laudato si]]'').
 
Ekzistas nepre ekleziaj kantoj, kiuj (komence) ne estas paroĥaj kantoj, ekzemple ĉar ili estas uzataj nur por privataj meditadoj, en ekleziaj teatraĵoj, dum procesioj, dum eksterekleziaj koncertoj aŭ simile.
 
Individuakaze la dislimigo inter ekleziaj kaj paroĥaj kantoj tamen estas malfacila, ĉar
* kantoj verkitaj cele al privataj meditadoj (ekz. el la epoko de la [[pietismo]]) ofte ankaŭ eniris pli malfrue en ekleziajn kantarojn
* origine ne por la paroĥo, sed ekz. por paroĥa ĥoro verkitaj ekleziaj kantoj pli malfrue estis enprenataj en la paroĥajn kantarojn
* ekleziaj kantoj ne plu estas uzataj
* kelkaj kantoj estas uzataj nur en kelkaj malgrandaj (ekz. [[karismo (kristanismo)|karismaj]]) [[sekto]]j.
 
La uzado de la termino „eklezia kanto“ ne estas kutima por religia resp. kulta muziko de ne-kristanismaj [[religio]]j.
 
== Priverkaĵoj de ekleziaj kantoj ==
Famaj komponistoj, kiuj uzis ekleziajn kantojn, estas [[Johann Sebastian Bach]] kaj [[Felix Mendelssohn Bartholdy]].