Eklezia kanto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30:
 
La [[Reformita Eklezio]] permesis ekleziajn kantojn nur je rigidaj kondiĉoj. Tiamaniere ekestis memstara tradicio de psalmversaĵoj en unu- kaj plurvoĉa [[tonmetado]].
 
La protestanta eklezia kanto atingis en la frua kaj alta baroko novan supron. Poetoj kiel Martin Behm, [[Paul Gerhardt]], Johann Heermann, [[Joachim Neander]], [[Georg Neumark]], [[Martin Rinckart]], Gregor Ritzsch, Michael Schirmer, Johann Wilhelm Simler kaj multaj aliaj verkis ekleziajn tekstojn de restanta literatura graveco, kiujn muzikigis komponistoj kiel [[Johann Crüger]], [[Johann Georg Ebeling]] kaj [[Heinrich Schütz]]. De la katolika flanko gravas precipe la poeziaĵoj el la plumo de [[Angelus Silesius]] kaj [[Friedrich Spee]], kiuj ankaŭ nuntempe estas konataj.
 
Ankaŭ la [[pietismo]] kaŭzis lavangon da ekleziaj kantoj por la hejma diservo. La plej grava pietisma kantaro, la Kantaro de Freylinghausen aperinta en 1704, ampleksis en du volumoj proksimume 1500 kantojn. [[Nikolaus Ludwig von Zinzendorf]], fondinto de la [[unuiĝo de fratoj]], versis entute 2000 ekleziajn kantoj. Per [[klerismo]] kaj [[vienklasikisma muziko|klasikismo]] la arta intereso por la eklezia kanto draste reduktiĝis. La nombro de la kutimaj [[melodio]] kontinue sinkis, melodioj estis glatigataj kaj precipe simpligitaj [[ritmo (muziko)|ritme]]. Novaj tekstoj plejofte havis klerigan karakteron kaj estis lingve ne postulemaj. Nur en la romantismo ekestis riparaj tendencoj. Novaj ekleziaj kantoj ekestis tamen pli ofte kiel ĥorpecoj, malpli por la paroĥa kantado. Ekzistaj ekleziaj kantoj estis tradukitaj kaj tutmonde disvastigataj. Tiel je la ŝanĝiĝo al la 20-a jarcento misiismaj-batalemaj kantoj el la usona rekonvertomovado eniris kelkajn kantarojn en Eŭropo.
 
En la 1920-aj jaroj komencis [[eklezia muziko|eklezimuzikisma novigomovado]]. Malnovaj kantoj denove estis enigataj en la kantarojn, melodiojn rekondukataj en siajn originalajn versiojn, krome ekestis je reekpreno de pli malnovaj muzikaj stilelementoj novaj paroĥaj kantoj. Ekde la [[1960-aj]] jaroj disvastiĝis pli kaj pli ekleziaj kantoj laŭ stiloj de la popularmuziko (Nova Eklezia Kanto). Ankaŭ kantoj el ekstererŭropaj muzikaj tradicioj, ekzemple [[nigrula preĝokanto]], kantoj el la nigrula [[gospelo]] aŭ el la ekstereŭropa [[popolmuziko]], eniris – plejofte, sed ne ĉiam – aktualajn kantarojn.
 
== Priverkaĵoj de ekleziaj kantoj ==