Valtice: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
Sortoj de la urbeto Valtice kaj precipe de ĝia kastelo ne estis ĉiam favoraj. Pro tio iamajn riĉajn kaj ege valorajn internaĵojn de la estinta sidejo de la gento Liechtenstein oni ne plu povas admiri en la origina aspekto. Nun tie videblas nur torso de ties meblaro, pinakoteko kaj de aliaj artaj akcesoraĵoj. Tamen dekoracia ornamado de internaj vandoj kaj plafonoj eĉ nun helpas pri imago, kiel reprezenta estis loĝmedio de barokaj nobeloj. Kastela kapelo apartenas al la plej belaj tiuspecaj arkitekturaĵoj en la [[Ĉeĥa Respubliko]]. Ĝenerale oni povas ja rekomendi la viziton de la kastelo.
 
Sur la placo situas granda paroĥa preĝejo kaj kelkaj historiaj domoj, krome ankaŭ '''Pesta Kolono'''. La urbo tre suferis dum la [[17-a jarcento]] pro multaj militoj, incendioj, kaj malsanoj, inter ili eĉ dufoje pro la pesto. Dankeme al fino de tiuj katastrofoj konstruigis princo Liechtenstein skulptan kolonon kun kvin statuoj, kies aŭtoro estas viena artisto [[Mathias GUNSTGunst]].
 
Paroĥa '''preĝejo de la Ĉielenpreno de Virgulino Maria''' apartenas al la plej grandaj en la diocezo de Brno kun kapacito de 3000 personoj. Ĝian konstruon ekis en la j. [[1631]] itala arkitekto ''G. G. Tencalla'', sed la laboron finis arkitekto [[Andreo ERNAErna]]. Verŝajne fakta projektisto de la preĝejo tamen estis mem princo ''Karlo Eŭsebio de Liechtenstein'', ĉar ĝia stilo estas vere originala. En la internaĵo ni povas admiri riĉajn stukaĵojn kaj aliajn artaĵojn.
 
Krom la paroĥa sanktejo oni povas viziti en Valtice ankaŭ '''preĝejon de Mizerikordaj Fratoj''', apud kiu troviĝas hospitalo.