Kavernoj de Sloup-Ŝoŝuvka: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Granda naturportalo kondukas ĝis ''Nenio-groto'' (la nomo laŭ „nenioŝtoneto“ – blanka kaĉa kalkŝtona materio sur muroj). 36 m longa kaj 21 m alta ''Katedralo'' kun riĉa karsta ornamaĵo krutas antaŭ la sekvanta ''Elinjo-groto''. Per sia eminenta akustiko ĝi estas rekte kreita por intermitaj koncertoj de muzik- kaj kantist-ensembloj. Longa artefarita trafosaĵo kondukas de ĉi tie ĝis ''Sloup-grotoj – Malnovaj rokoj'', la plej grandegaj kaj plej longe konataj spacoj. Ilia ''Ĉefa Katedralo'' havas dimensiojn 70 x 40 x 10 m. En fortegaj surfluaĵoj estas tavoloj kun multaj ostoj de [[plejstoceno|plejstocenaj]] bestoj. Vizitvojo kondukas sur nova ponto tra ''Grada abismo'' kaj ĉirkaŭ ''Perpendikla'' ĝis la plej profunda, okdekmetra ''Abismo de Nagel''. Ĉiuj kondukas ĝis la suba etaĝo kaj dum pli altaj akvaj statoj aŭdiĝas el ili efika muĝado de la subtera rivero. Tra ''Arĝenta koridoro'' kun vico da historiaj surskriboj estas Sloup-grotoj kunigitaj kun ''Šošůvka-grotoj''. Ili diferenciĝas per rompiĝema kaj pli konserva karsta ornamaĵo, en kiu eminentas globsimilaj [[stalagmito|stalagmitoj]] kaj fama stalagmito ''Kandelingo'' kun sintra kolumo (ĝi estiĝis ĉe surfaco de la fora lago kaj ĝi fariĝis simbolo de tiuj ĉi grotoj). Ankoraŭ unu abismo, 66 m profunda ''Nigra'', kondukas el ili ĝis suba etaĝo. El Arĝenta koridoro eblas trairi tra artefarite trafosita galerio ĝis groto ''Lignotenejo'', kiu estas la signifa arkeologia trovejo.
 
La malnovaj rokoj de Sloup-grotoj estas konataj de antaŭ longe kaj eĉ la plej malnovaj informoj kaj esploraktivecoj ligas al ili. Onidire mencias pri ili fizikisto [[Jan HERTODHertod]] el [[Todtenfeld]] en sia verketo ''Tartaromastix Moraviae…'' en la jaro [[1669]]. Multajn bestostojn li konsideras kiel korprestaĵoj de mirakla unukornulo ''Unucornu fossile'' kaj li publikas sian propran preskribon por „ora pulvoro“, mirakla kuraciga medikamento preparata el ili (la samajn ecojn onidire havas ''Nihillum album'' – blanka nenio, nenioŝtoneto). Jam tiam li konstatis, ke ''Perpendikla abismo'' (70 m) estas profunda „2 patroniajn kaj 2 sanaestasojn“.
 
En la jaro [[1748]] esploris je „la plej supera ordono“ Sloup-Malnovajn rokojn, same kiel aliajn grandajn grotojn de la aŭstria potencejo, la imperiestra fizikisto kaj matematikisto [[Johan Anton NAGELNagel]]. Krom ampleksa manuskripta verko, metita en [[Vieno]], restis sur muroj en Arĝenta koridoro skribite per karbo: ''Nagel Mathemat. 1748 Aust. Imperatoris Francisci hanc cryptam perlustrabat'' (Nagel matematikisto 1748 de la aŭstria imperiestro Franciso tiun ĉi groton esploris). Ankaŭ unu el notitaj konstatoj de Nagel devas kuraĝigi vizitanton: ''„En tiu ĉi forlasita, malbonodora kaj terura roka labirinto ekatakis min tia teruro, ke mi tremis en ĉiuj miaj membroj kaj mi kore bedaŭris miajn pekojn…pekojn... Inter ĉiuj grotoj, kiujn mi kiam vidis, tiu ĉi estas la plej malbela, kiel ĉiu, kiu havus emon por trarigardi ĝin, povas ekkoni kun teruro.“''
 
La grotoj estis por publiko alirebligitaj jam ekde la 80-aj jaroj de la [[19-a jarcento]]. Tiam ankaŭ [[M. KŘÍŽKříž]] lumigis ilian parton unuanfojon per elektraj arklampoj, kio estis monda sensacio. Krom akompanado de turistoj estis fonto por vivtenado de akompanintoj ankaŭ vendado de stalagmitoj[[stalagmito]]j kaj ostoj, precipe de ursaj dentoj. Sloup-grotoj ankaŭ estis ludintaj gravan rolon en ekkono de vivo en [[plejstoceno]]. Jam en la [[19-a jarcento]] [[J. WANKELWankel]] (la patro de la moravia prahistorio, la avo de [[Karel ABSOLONAbsolon]]) elfosis en ili centojn da skeletoj de pleistoceniajplejstocenaj bestoj, precipe de kavernaj [[urso|ursoj]] (''Ursus spelaeus''), kiuj ĉi tie amase estis pereantaj dum katastrofaj inundoj. La fama fariĝis trovaĵo de la kranio de kaverna urso, en kies parietalo onidire en resaniĝinta vundo restis enigita silikpinto de lanco. Komence de la [[20-a jarcento]] K. Absolon ĉi tie daŭrigis en la esploroj de sia avo. En la grotsistemo poste esploris multaj ekspedicioj. Parto de la grotoj jam preskaŭ 20 jarojn servas al Infana sanatorio por kuracado de malsanoj de spirorganoj per restado en grota medio – speleoterapio. En la jaroj [[1997]] – [[2000]] estis farita ampleksaj rekonstruoj de la alirebligitaj spacoj. Estis ĉi tie konstruita ankaŭ nova atrakta vojo kun la ponto super ''Grada abismo'' kaj tra la tuta groto hodiaŭ kondukas senbariera trotuaro, ebliganta viziton eĉ en invalidveturilo.
 
En la ĉirkaŭaĵo eblas viziti ankaŭ vilaĝon [[Sloup]], alirebligitaj kavernon [[Kaverno Balcarka|Balcarka]], [[Katarina kaverno|Katarina kavernon]] aŭ [[Kavernoj ĉe Punkva|Kavernojn ĉe Punkva]], abismon [[Macocha]] kaj aliajn lokojn en [[Moravia karsto]].