Marteno Lutero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 113:
De Luther estas transdonitaj 36 kantoj.<ref>[[Friedrich Schorlemmer]]: ''Hier stehe ich – Martin Luther''; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 97.</ref> [[Konrad Ameln]] kaj [[Markus Jenny]] supozas en sia publikaĵo ''Das deutsche Kirchenlied'', ke Luther verŝajne verkis 45 kantojn kaj kantaĵojn. Je almenaŭ 20 el ĉi tiuj kantoj la melodioj certe estas de li mem. Je la verkado de la kantoj Luteron parte subtenis la elektoprinca kantmajstro [[Konrad Rupff]] kaj kantoro [[Johann Walter]].<ref>Horst Herrmann: ''Martin Luther. Eine Biographie''; Berlino: Aufbau Taschenbuch-Verlag, 2-a eldono. 2003; p. 490. Friedrich Schorlemmer: ''Hier stehe ich – Martin Luther''; Berlino: Aufbau-Verlag, 2003; p. 97.</ref>Je tio Luther uzis variajn formojn de traduko, plilampleksigo kaj [[kontrafakturo]]. Apude staras liberaj novkreitaĵoj de li.<ref>Karl Heinrich Wörner, Wolfgang Gratzer, Lenz Meierott: ''Geschichte der Musik – Ein Studien- und Nachschlagebuch'', Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen, 19938; paĝo 233.</ref> Li germanigis tradiciajn latinajn tekstojn de liturgiaj kantoj, ekzemple [[gregoria ĥoralo|gregoriajn]] himnojn, kaj ŝanĝis laŭbezone la melodion, por adapti ĝin al la trajtojn de la germana lingvo kaj ĝiaj leviĝoj kaj malleviĝoj. Siajn proprajn poeziajn talentojn li rigardis je tio per esprimaĵoj kiel „abomenan kaj mizeran rimadon“ nepre kritike.<ref>Manfred Lemmer: ''Beiträge zur Sprachwirkung Martin Luthers im 17./18. Jahrhundert'', parto 2, Martin-Luther-Universität Halle-Wittenberg, 1988, paĝo 98</ref> Krom tio li uzis melodiojn el popol- aŭ kristnaskokantoj same kiel de studentaj aŭ paroĥaj kantoj kaj parte ŝanĝis ilin iomete.<ref>Andrew Wilson-Dickson: ''Geistliche Musik – Ihre großen Traditionen – Vom Psalmengesang zum Gospel''; Brunnen Verlag, Gießen, 1994; paĝo 63.</ref> Tio estis ankaŭ ligita kun didakta celo:<ref>Citita laŭ [[Friedrich Blume (Musikwissenschaftler)|Friedrich Blume]]: ''Geschichte der evangelischen Kirchenmusik''; Kassel: Bärenreiter, 1965; paĝo 20.</ref>
:''furorkantoj, rajdanto- kaj montokantoj kristane kaj morale ŝanĝitaj, por ke la malbonaj ĉagrenigaj melodioj, malutilaj kaj hontindaj kantaĉoj kantendaj je stratetoj, kampoj, domoj kaj aliloke, dumpase de la tempo foriĝu, kiam oni povus havi kristanajn, bonajn, utilajn tekstojn kaj vortojn sub ili.''
 
La kantoverkaro de Luther estas subdividebla laŭ diversaj genroj.<ref>Birger Petersen-Mikkelsen, Axel Frieb-Preis (eldonintoj): ''Kirchenmusik und Verkündigung – Verkündigung als Kirchenmusik'', Die Referate des Symposions zum Verhältnis von Theologie und Kirchenmusik, 2003, paĝo 33.</ref> Tiu ĉi kategoriigo tamen ne estas ekskluziva. Krom tio ekzistas malklare difinitaj klasigoj kiel „ĵurnala kanto“ (Rößler), „konfeskanto“ (Veit), „reformacia kanto“ kaj aliaj
* Aranĝaĵoj kaj transmetaĵoj de himnoj: Jen estas nomendaj [[Nun komm, der Heiden Heiland]] (EG 4), kanto, kiun li deduktis el la himno [[Veni redemptor gentium]]. La himnon [[A solus ortus cardine]] li transformis al la kanto [[Christum wir sollen loben schon]] kaj [[Veni creator spiritus]] al ''Komm, Gott Schöpfer, Heiliger Geist'' (EG 126).<ref>Christoph Markschies, Michael Trowitzsch: ''Luther zwischen den Zeiten – Eine Jenaer Ringvorlesung''; Mohr Siebeck, 1999; p. 215–219.</ref>
* Kateĥismaj kantoj: Per ĉi tiuj kantoj Luther ĉelis oferti sian doktrinon kiel sonantan [[kateĥismo]]n al la komununo. Du kantojn Luther verkis pri la [[Dek Ordonoj]]: ''Dies sind die heilgen Zehn Gebot'' (EG 231) kaj ''Mensch, willst du leben seliglich''. Li muzikigis la [[kredokonfeso]]n en ''Wir glauben all an einen Gott'' (EG 183) kaj la [[patro nia|patron nian]] en ''Vater unser im Himmelreich'' (EG 344).
* [[kyrie eleison|Eleison-kantoj]]: La plej gravaj elison-kantoj de Luther estas la kristnaskokanto [[Gelobet seist du, Jesu Christ]] (EG 23), la pentekosta-kanto [[Nun bitten wir den Heiligen Geist]] (EG 124) kaj la paskokanto ''Christ ist erstanden'' baziĝanta sur [[Victimae Paschali Laudes]] (EG 99).
* [[Liturgio|Liturgiaj]] kantoj: Ili konsistas unuflanke el alternaj kantoj, aliaflanke el solistaj kantoj kaj kelkaj malmultaj paroĥaj kantoj. Al ili apartenas germana [[Sanctus]], [[Kyrie]] (EG 192), [[Agnus Dei]] (EG 190.2) kaj la [[Te Deum]] ''Herr Gott, dich loben wir'' (EG 191). El [[Nunc dimittis]] ekestis ''Mit Fried und Freud ich fahr dahin'' (EG 519).
* Psalmokantoj: Luther celis per la laŭ [[Martin Rößler]] „plej origina invento de Luther“<ref>Martin Rößler: ''Liedermacher im Gesangbuch, Band 1 mit Martin Luther, Ambrosius Blarer, Nikolaus Herman, Philipp Nicolai, Johann Heermann''; Calwer Taschenbibliothek; 2-a eldono, 2002; paĝo 21 sj.</ref>, modernigi la malnovajn kantojn kaj preĝojn de Israelo por la kristanoj de la epoko de Luther, fari la kantatajn [[psalmo]]jn al la homoj realireblaj kaj per tio konservi la malnovtestamentan formon de la preĝo kaj de laŭdokanto en la reformaciita diservo. La unua konata psalmokanto estas la psalmo [[psalmo 130]], kiun li transmetis en la kanton ''Aus tiefer Not schrei ich zu dir'' (EG 299).<ref>Ernst-Klett-Verlag: [http://www.klett.de/sixcms/media.php/229/uni_aus_tiefer_not.pdf ''Arbeitsblätter unisono: Aus tiefer Not'']; Stutgarto 2005 (ne plu atingebla.).</ref> Aliaj ekzemploj por psalmkantoj estas ''Wär Gott nicht mit uns diese Zeit'' ([[psalmo 124]]), ''[[Ach Gott, vom Himmel sieh darein]]'' ([[psalmo 12]], EG 273), ''Es woll uns Gott genädig sein'' ([[psalmo 67]], EG 280), kantoj pri la psalmoj 14, 128 kaj finfine la plej fama kanto de Luther, ''[[Ein feste Burg ist unser Gott]]'' (EG 362), kiu baziĝas libere sur [[psalmo 46]].
* Propraj komponaĵoj: Luther verkis kelkajn paroĥajn kantojn ankaŭ sen baziĝo sur pli malnovaj modeloj muzike kaj tekste tute novajn. Ekzemploj estas ''[[Ein neues Lied wir heben an]]'', kiun Luther verkis post la morto de [[Johannes van Esschen]] kaj [[Hendrik Vos]], kaj ''Ein feste Burg ist unser Gott'', kiun [[Heinrich Heine]] sentis kiel „[[Marseljezo]] de la reformacio“<ref>[[Heinrich Heine]]: ''[[Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland]].'' En: ''Der Salon. Zweiter Band.'' Hoffmann und Campe, Hamburgo 1834, p. 80.</ref>. Je aliaj kantoj estas neklare, ĉu Luther verkis ilin sen ajnaj tekstaj kaj muzikaj modeloj.
 
La ĥoraloj de Luther aperis unuafoje 1523/24 en la ''[[Achtliederbuch]]'' kaj poste en 1524 je Wittenberg en evangela kantaro. Ili fariĝis kolono de la reformacia diservo kaj krome stampis daŭreme la historion de la religia kanto sur la kontinento Eŭropo.
 
== Post morto ==