Paralizo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
el la angla
Linio 1:
'''Paralizo''' (de la [[greka]] vorto παράλυσις, ''parálisis'') en ĝenerala lingvouzo estas la parta aŭ plena perdo de movoj de unu aŭ pluraj membroj aŭ organaj sistemoj de (homa aŭ besta) korpo. En la lingvaĵo de [[neŭrologio]], paralizo estas la parta aŭ plena perdo de la funkcio de difinita nervo, kun rezultantaj funkcioperdo rilate al sentado aŭ muskola moviĝo. En pli vasta senco ankaŭ povas temi pri la subjektiva percepto de paralizo malgraŭ principe kompleta organa funkcio. Ĝin povas akompani anestesio, sencenteco. Laŭ la esploroj de Christopher & Dana Reeve Foundation la 2% de la homoj suferas je io paralizo.<ref>{{cite web|url=http://www.christopherreeve.org/site/c.mtKZKgMWKwG/b.5184189/k.5587/Paralysis_Facts__Figures.htm |title=Paralysis Facts & Figures - Spinal Cord Injury - Paralysis Research Center |publisher=Christopherreeve.org |date= |accessdate=2013-02-19}}</ref>
 
En la medicina terminaro, la vortoradiko '''-plegio''' (de la [[greka]] vorto πληγή, en la moderna greka lingvo prononcata ''plijí'', dum la antikva epoko ''plēgḗ'') estas [[sufikso|sufikse]] uzata en pliprecizigaj nomoj de konkretaj paralizoj: ekzemploj estus la vortoj
* ''hemiplegio'' (paralizo trafanta, parte aŭ tute, nur unu duonon de la korpo, ĝenerale pro cerba lezo en la aliflanka hemisfero),
* ''paraplegio'' (paralizo de la malsupraj membroj) aŭ
* ''oftalmoplegio'' (paralizo de la oftalma nervo, [[latinelatin]]e ''nervus ophthalmicus'').
 
== Korpe kaŭzataj paralizoj ==
Paralizoj de [[muskolo]]j povas esti kaŭzataj per veneniĝoj, inflamoj aŭ mekankaj lezoj aŭ de la [[motoneŭrono]]j ("neŭrogena paralizo") aŭ de la muskolo mem ("miogena paralizo"). Konata ekzemplo por postinflama paralizo estas la malsano [[poliomjelito]]. Ekzemplo de paralizo post mekanika lezo estas la paraplegio (vidu supre) sekve de forta premiĝo de la [[mjelo]]. Tiu estas la plej pli ofta kaŭzo de la paralizo. Temporale paralizigas la muskoloj dum la REM sonĝo. Multaj kaŭzoj estas konata, kaj multa povas esti ne konita.
 
La intenseco de muskola paralizo kuzime laŭ skalo de la Brita Konsilio pri Medicina Esploro ([[angle]] ''British Medical Research Council'', BMRC) dividatas laŭ kvinonoj en ses kategoriojn:
Linio 19:
 
== Psike kaŭzataj pseŭdoparalizoj ==
Inter la psike kaŭzataj pseŭdoparalizoj estas la "disocia mova perturbo", laŭ la [[Klasifiko Internacia de Malsanoj]] (versio 10) signita per la kodo F44.4. Krom la mensa distanciĝo de siaj propraj perceptoj kaj emocioj, tiu perturbo karakteriziĝas per kompleta aŭ parta perdo de la moveblo malgraŭ principe kompleta organa funkcio. Ĝia kaŭzoj povas esti doloro, malkoordineco, orgasmo<ref>[http://medical-dictionary.thefreedictionary.com/pseudoparalysis TheFreeDictionary > pseudoparalysis] , citante The American Heritage Medical Dictionary 2007, 2004</ref> kaj ĉe la infanoj denaska sifiliso.<ref>{{cite journal |author=Workowski KA, Berman SM |title=Sexually transmitted diseases treatment guidelines, 2006 |journal=MMWR Recomm Rep |volume=55 |issue=RR–11 |pages=1–94 |year=2006 |month=August |pmid=16888612 |url=http://www.cdc.gov/mmwr/preview/mmwrhtml/rr5511a1.htm |quote=... evidence of congenital syphilis (e.g., nonimmune hydrops, jaundice, hepatosplenomegaly, rhinitis, skin rash, and/or pseudoparalysis of an extremity).}}</ref>
 
"Interna paralizo" estas sento ofte kaŭzite de traŭmatiga evento, kiu karakteriziĝas per la percepto de "nesento", de la nekapablo agi aŭ nur pensi ("psika ŝoko"). La simptomo ankaŭ estas parto de severaj formoj de [[depresio (medicino)|depresio]].