Gaspar Melchor de Jovellanos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 44:
Post la alianco kun Francio revolucia, [[Manuel Godoy]] intencis realigi iajn reformojn kaj kalkuli kun plej gravaj tiamaj kleristoj, pro kio li proponis al Jovellanos postenon de ambasadoro en [[Rusio]] sed tiu malakceptiĝin. Tamen en [[novembro]] de [[1797]] li akceptis la postenon de [[ministro]] pri juraj aferoj ekde kie li klopodis reformi [[justico]]n kaj malgrandigi la influon de la [[Inkvizicio]], sed post naŭ moonatoj en la registaro li demiziis la [[16-a de aŭgusto]] de [[1798]] kaj revenis al Ĥiĥono. Tie li planis la kreadon de Akademio Asturia kiu celus la studon de la historio kaj de la [[Asturia lingvo|asturia lingvo]], kaj prilaboris 200 ŝlipojn pri asturia vortotrezoro.
 
En [[decembro]] de [[1800]], post la elpostenigo de Mariano Luis de Urquijo kiel ĉefministro, revenis [[Manuel Godoy|Godoy]] al la povo kaj ordonis la areston de Jovellanos la [[13-a de marto]] de [[1801]] kaj ties ekzilon al [[Majorko]], unue al la monaĥejo de la nuna municipo de [[Valldemosa]] kaj poste al la prizono de la [[kastelo de Bellver]]. Dum la jaroj de prizono malboniĝis liaj fizikaj problemoj kaj pligrandiĝis lia religieco. Liberigita la [[6-a de aprilo]] de [[1808]], post la [[Tumulto de Aranjuez]], malalceptis formi parton de la registaro de [[Joseph Bonaparte|Jozefo la 1-a]] kaj reprezentis [[Asturio|Asturion]] en la registaro de la ''Junta Central'', kies regularon redaktis kun Martín de Garay. Tiu registaro post la eniro de la francoj en Andaluzio devis abandoni Sevilon kaj rifugiĝi en Kadizo. La propagando de la nobeluloj kiuj malakceptis kunsidon de Kortezoj provokis la falon de la Junta Central kaj la starigon de Regenteco, kies regularo estis redaktita denove de Jovellanos kaj Martín de Garay. La kalumnioj kontraŭ la centrajuntistoj kondukis kelkajn el tiuj abandoni Kadizon, kaj tion same faris Jovellanos kiu elŝipiĝis al Asturio, sed ŝtormo kondukis lin al Muros la [[6-a de marto]] de [[1810]]. Li restis en Galegio kelkajn monatojn kaj verkis politikan justigon de sia agado en la Junta Central, nome ''Memoria en defensa de la Junta Central'', kiu presiĝis en [[Korunjo]]. Post la foriro de la francoj el Ĥiĥono, la [[27-a de julio]] de 1811 abandonis [[Galegio]]n kaj revenis al Ĥiĥono, kvankam franca kontraŭatako devigis lin denove foriri. MalsanoMalsana je pulmoj, li mortiĝis en [[Puerto de Vega]] la [[27-a de novembro]] de [[1811]].
 
== Verkara gravo ==
[[Dosiero:Capilla museo jovellanos.JPG|thumb|250px|Kapelo de la naskiĝdomo de Jovellanos, kie li estis enterigita.]]
Jovellanos kultivis variajn literaturajn ĝenrojn (kiaj [[poezio]] kaj [[teatro]]) sed liaj ĉefaj verkoj estis [[eseo]]j pri [[ekonomio]], [[politiko]], [[agrikulturo]], [[filozofio]], kutimaro, el la reformista spirito de la [[Klera Despotismo]]. Inter ili estas ''Informe sobre la ley agraria'' kiun li verkis en unua versio en 1784 sed kiun li sendis nur en 1787 al la ''Sociedad Económica Matritense'', kiu resendis ĝin al la [[Konsilantaro de Kastilio]] kaj kiu estis publikita en 1795.
 
== Verkaro ==