Projekto:WikiTrans: Malsamoj inter versioj

3 989 bitokojn forigis ,  antaŭ 8 jaroj
reveno al stabila enhavo, apartigo de informoj pri la seminario en propran paĝon
(→‎Oftaj demandoj (FAQ): ŝanĝiĝis al →‎Vidu ankaŭ: kaj ĝeneraliĝis)
(reveno al stabila enhavo, apartigo de informoj pri la seminario en propran paĝon)
{{Mallongigo|P:WT|P:VT}}
'''WikiTrans''' estas maŝina tradukilo de Vikipedio evoluata kaj funkciigata per la enterpreno GramTrans. Nuntempe ĝi funkcias por tradukado el la angla Vikipedio al la Esperanta, estas planoj por tradukado al la dana kaj estontece povos aldoniĝi pliaj lingvoj. Plian priskribon vidu ĉe [[Vikipedio:WikiTrans]].
<!--
Tiu ĉi teksto estas portempe kaŝita por ke ĝi ne misgvidu interesiĝantojn pri trejnado:
 
Tiu ĉi projekto celas plifaciligi uzadon de WikiTrans kaj transprenadon de artikoloj al la Esperanta Vikipedio.
 
En majo 2013 okazis kvintaga fizika renkontiĝo kun trejnado pri verkado de artikoloj helpe de WikiTrans, dum kiu la aŭtoro de WikiTrans kune kun vikipediaj administrantoj kaj ankaŭ simplaj vikipediistoj praktike testis la sistemon kaj ankaŭ teorie diskutis ĝiajn eblojn. Jen kelkaj rezultoj de tiu renkontiĝo:
== Kion fari ==
;Gvidlinioj
:Bezonatas prepari gvidliniojn por ŝablonkreantoj kaj artikolkreantoj. Por tio bezonatas kunlaboro kun la evoluigisto.
;Ŝablonoj
:Estas tre grava havi samfunkciajn ŝablonojn kiel en la angla Vikipedio. Tiuj ŝablonoj bezonas akcepti anglajn parametrojn. Nomo povas esti Esperanta sed bezonas ekzisti anglanoma ŝablono kiel alidirektilo.
; (laŭbezone aldonu pliajn)
-->
 
* [[Projekto:WikiTrans/Oftaj_demandoj|Oftaj demandoj pri WikiTrans (FAQ)]]
== Fizika renkontiĝo ==
Estas preparata fizika trejnado pri verkado de artikoloj helpe de WikiTrans. La kunsido laŭplane okazos ekde la 1-a (alventago) ĝis la 5-a de Majo 2013 en [[Partizánske]], [[Slovakio]] kaj estos gastigata de [[E@I]]. Flanke por kelkaj teknikistoj / organizantoj okazos ankaŭ laborkunsido. La tuto okazos en la oficejo de E@I, Februárová 2, en la 2a etaĝo de la "Dom služieb Alfa", konstruaĵo malantaŭ la urbodomo. Oni povas kontakti organizantojn pri alveno telefone: +421 902 203369.
 
Estas preparata monpeto por kovri vojaĝkostojn de la partoprenantoj. Loĝado estos senpaga se estos ne tro multaj partoprenantoj, aliokaze la gastiganto provizos malmultekostajn tranoktojn. Slovakio estas relative malmultekosta lando.
 
Por partopreni la trejnadon sufiĉas:
* regi Esperanton skribe
* pasive regi la anglan
* voli lerni bazon de laborado en Vikipedio aŭ jam tion kapabli
 
=== Programo ===
* '''1-a de majo:''' alveno ĝis la vespero, la frue venintaj povas helpi prepari la aranĝon, diskuti ĝeneralaĵojn, esplori la E@I-oficejon ktp.
* '''2-a de majo [[wikt:en:atm|atm]]:''' "politika" programo (varbado/informado) pri WikiTrans, ELiSo, Vikipedio, Vikimedio(j), Viki-projektoj,
* '''2-a de majo [[wikt:en:ptm|ptm]]:''' plano por progresigi la WikiTrans-laborojn favore al Vikipedio, praktika instruado pri uzo de WikiTrans ene de Vikipedio por rapide verki artikolojn
* '''3-a de majo atm:''' enkonduke pri WikiTrans de ĝia kreinto [[Eckhard Bick]] – ecoj, ebloj, utilo, praktika laboro
* '''3-a de majo ptm:''' prezento de [[VP:Vikidatumoj|Vikidatumoj]] kaj ilia signifo por WikiTrans; praktikaj laboroj pri WikiTrans / uzado de ŝablonoj kaj ŝablonkreado (paralele)
* '''4-a de majo atm:''' diskuto pri "tradukebleco" kaj "tradukindeco" de artikoloj depende de temo/fako; elekto de bonaj artikoltipoj por enŝovado en la originalan Vikipedion
* '''4-a de majo ptm:''' vortara/leksikografia laboro / robotistoj kaj programistoj (paralele)
* '''5-a de majo atm:''' praktikaj laboroj pri WikiTrans, planoj de estonta agado, konkludoj
* '''5-a de majo ptm:''' foriro / por tiuj, kiuj restas pli longe: libera babilado, vizito de urbo aŭ montetoj apudaj, vespere stelobservejo
 
==== Pli detale pri kelkaj programeroj ====
Por la diskuto pri '''"tradukebleco" kaj "tradukindeco":'''
* grandeco de la Esperanta deficito en tiu areo kompare al la angla
* kiom signifa estas la temo por internacia uzo (ekz. scienco jes, lokaj usonaj sportistoj eble ne)
* terminologia alirebleco - en kiuj areoj Eo havas terminologiajn/vortarajn truojn
* kultura tradukebleco - ĉu eblas traduki politikajn aŭ religiajn temojn, aŭ ĉu necesas ekvilibrigi ilin (malusonigi) samtempe?
 
Pri la '''vortara/leksikografia laboro:'''
* estas intenco prepari vortarredaktan interfacon por WikiTrans, permesante al homoj pligrandigi la angla-esperantan vortaron uzatan; praktika montro kaj klarigo pri tia laboro
 
Pri la taskoj por '''robotistoj kaj programistoj:'''
* Krei/plibonigi sistemon por aŭtomate aldoni interartikolajn ligilojn, kaj igi ruĝajn ligojn bluaj trovante sinonimojn ktp. kiuj jam ekzistas en la Esperanta Vikipedio
* Krei pli facilan kaj rektan integrigon de la redaktinterfaco al la Vikipedio, tiel ke novaj homoj tuj povu ekredakti. Tion eblas solvi aŭ per programado, aŭ per lokigo de la ĝustaj "how-to" klarigoj en la ĝustaj lokoj dum uzanto vidas "truon" aŭ ĝermon en la Esperanta Vikipedio.
 
=== Celgrupo ===
* precipe kontribuantoj / kontribuontoj kiuj volas lerni kiel utiligi WikiTrans-on por kreadi novajn artikolojn
* ŝablonistoj, robotistoj kaj programistoj
 
=== Partoprenontoj ===
# [[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]])
# [[Eckhard Bick]]
# [[Marek Blahuš]]
# [[Peter Baláž]]
# [[Uzanto:Miropiro|Miroslav Hruška]]
# Lubomir F.
# [[Vikipediisto:Venca24|Václav Z.]]
# P. Zsófia
# [[Miroslav Malovec]]
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Projekto:WikiTrans/Oftaj_demandoj|Oftaj demandoj (FAQ)]]
* [[Projekto:WikiTrans/Unuhora testo|Eksperimento pri rapideco de reviziado]]
* [[Projekto:WikiTrans/Renkontiĝo majo 2013|Programo de la renkontiĝo en majo 2013]]
 
[[Kategorio:Vikipedio:Projektoj]]