Jean de La Fontaine: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 57 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q49496))
Naskiĝinte en [[Château-Thierry]], [[Ĉampanjo]], li studis teologion kaj juron en [[Reims]]. Ekde [[1658]] li vivis en [[Parizo]]. En la jaro [[1684]] li iĝis membro de la [[Académie française]]. Li estis protektita (en tiuj tempoj, kiam ne ekzistis aŭtortantiemojn, verkistoj bezonis ricevi pensionon de nobeluloj aŭ reĝoj) de la fama financisto kaj unua ministro pri financoj de la reĝo [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] , [[Nicolas Fouquet]]. Kiam tiu estis arestita, juĝata kaj malliberigita por la tutan vivon, li estis unu el la raraj, kiuj fidelis al li.
 
El lia verkaro plej famas la [[fablo]]j. Tiuj fabloj (krom tre malmultaj ekceptoj) estas reverkado de malnovaj fabloj de [[Ezopo]] (antikva helenio) [[Fedro (fablisto)|Fedro]] (romia latino), [[Abstemius]] (mezepoko) [[Panĉatantra|Pilpaj]] (Hindio) kaj aliaj. Sed preskaŭ ĉiam en pli trafa densa lerta formo. Li majstris en la arto versigi per versoj kies ĉiamŝanĝanta longeco esprimis efektojn de la rakonto aŭ dialogoj. Inter la multaj, kiuj ilustris ilin la plej fama restas la pentristo kaj grafikisto [[Gustave Doré]].<br />
La plej ofta moralo de ties fabloj estas, ke en vivo la plej potencaj ĉiam "pravas" eĉ senprave, ke nur singardo, ruzo, leĝo de l'plej forta, regas la mondon. Fakte oni ne miskomprenu: li ne estis cinika (male, li estis bona amiko kaj sentema, kaj amis la bestojn, sinteno rara liatempe) sed klarvida kaj amara. Malfeliĉe liaj moraloj plu pravas nuntempe tiom bone kiom liatempe!
 
12 136

redaktoj