Bekfluto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q187851)
Neniu resumo de redakto
Linio 397:
 
=== La Renesanco ===
La bekfluto atingis egan popularecon en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, ĉar muziko arta (kontraŭe al muziko folklora) ne plu estis la regno eksklusivaekskluziva de [[nobelaro]] kaj [[klerikaro]]. La alveno de la presilo faris ĝin havebla ankaŭ al pli riĉaj nenobeloj. Tamen la populareco de la muzikilo ankaŭ atingis la kortegojn. Ekzemple, ĉe la morto de [[Henriko la 8-a (Anglio)|Henriko VIII]] en 1547, inventaro de liaj posedaĵoj inkluzivis 76 bekflutojn.<ref>''Oxford Companion to Music (Kamarado Oxforda pri Muziko)''. Vidu sekcion 2 de la atikolo "Recorder Family (Familio Bekfluta)."</ref> Ankaŭ estas multaj referencoj pri la muzikilo en la samepoka [[literaturo]] (ekz. [[William Shakespeare|Ŝekspiro]]<ref>''Hamlet, Act III scene ii'', Hamlet: "Ah, ha! Come, some music! Come, the recorders!" (''Hamleto, Akto III sceno ii'', Hamleto: "Aha! Venu, iu muziko! Venu, la bekflutoj!"</ref>, [[Samuel Pepys|Pepys]] kaj [[John Milton|Milton]]<ref>''Paradise Lost, Book I'': "Anon they move/ in perfect phalanx to the Dorian mood/ flutes and soft recorders" (''Paradizo Perdita, Libro I'': "Baldaŭ ili moviĝas/ en falango perfekta laŭ la humoro Doria/ flutoj kaj bekflutoj mallaŭtaj"</ref>). Dum ĝia apogeo la bekfluto tradicie asociiĝis kun [[birdo]]j, [[ŝafisto]]j, eventoj miraklaj, funebraj [[procesio]]j, [[geedziĝo]]j kaj scenoj amoraj. Bildoj de bekflutoj troviĝas en literaturo kaj arto.<ref name=Lander>[http://www.recorderhomepage.net/fortune.html The Recorder Homepage] (La Hejmpaĝo Bekfluta, anglalingva), bontenata de Nicholas S. Lander, inkludas superrigardon ampleksan de muzikiloj historiaj.</ref>.
 
Dum renesanco, muzikiloj daŭre uziĝis aŭ en dancmuziko aŭ kiel akompanante voĉojn. Ekzistas diversaj verkaĵoj voĉaj kun linioj sentekstaj, kiuj eble verkiĝis por muzikiloj. Krome iaj muzikoj voĉaj estas bone ludeblaj per muzikiloj, ekz. [[kanzono]]j. Tamen komponistoj ankaŭ produktis pli kaj pli da verkaĵoj ekskluzive instrumentaj, ofte bazitaj sur dancmuziko (ekz. ''Lachrimae Pavans'' de John Dowland). Foje ili ne specifis la muzikilojn, sed eĉ kiam la komponisto specifis, ekzemple, [[gambovjolo]]jn, oni povis sukcese ludi la muzikon per bekflutoj. En ĉi tiu epoko, oni disvolvis guston por ensembloj de samaj muzikiloj, kaj ekekzistis "konsortoj", (aro de muzikistoj ludantaj la saman tipon de muzikilo), kaj la familioj de muzikiloj de diversaj grandoj. La diversaj grandoj de la muzikiloj en la familioj ebligis al la konsorto ludi muzikon kun grandega tonetendo. Iuj bone konataj komponistaj renesancaj, kiuj verkis muzikon instrumentan aŭ kies voĉa muziko bone ludiĝas per bekflutoj, estis:<ref name=Wollitz>Kenneth Wollitz, ''The Recorder Book (La BekflutLibro)'', Knopf, 1984. ISBN 0-394-47973-4. Vidu Ĉapitron 8, "Repertory of the Recorder (Repertuaro Bekfluta)" per Colin C. Sterne.</ref>