Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
|priskribo = La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
}}
 
 
== Malebligi la alŝutadon de dosierojn ĉi tie ==
 
Mi proponas malebligi la alŝutado de dosierojn al Vikipedio kaj nur permesi la alŝutadon en Komunejo. La plejmulto de bildoj kaj dosieroj uzataj ĉi tie jam alvenas el Komunejo kaj ili estas liberaj. Tamen la kelkaj uzantoj uzas neliberajn bildojn en la artikoloj danke al la [[Vikipedio:Regularo pri justa uzo|politiko pri]] "[[Justa uzo]]".
 
Do mi proponas malebligi al ĉiuj uzantoj la alŝutadon de dosieroj al Vikipedio. Tamen la dosieroj jam ekzistantaj ne estos forigitaj, almenaŭ ne ankoraŭ.
 
Ekzemple, en la artikolo [[Listo de roluloj de "Neon Genesis Evangelion"]], mi pensas ke estas troa uzado da neliberaj bildoj.--[[Dosiero:Flag of Santiago de Cali.svg|25px|link=w:eo:Uzanto:Remux]] [[Uzanto:Remux|Remux]] - '''''Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro''''' [[Uzanto-Diskuto:Remux|Ĉu mi povas helpi vin iel?]][[Dosiero:Esperanto star.png|20px]] 01:14, 11 Mar. 2013 (UTC)
:Mi kontraŭas tion, povi uzi neliberajn bildojn por ilustri artikolojn, kiujn ilustri alie ne eblus, povas esti tre utile kaj mi pensas, ke ni plu povu fari tion. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 07:52, 11 Mar. 2013 (UTC)
::Estas grava konsili uzi komunejon por kunlabori kun aliaj vikipedioj sed ni devu konservi la eblecon tie alŝuti. La reguloj ne estas nepre samaj ĉie kaj ne forgesu, ke se oni ne scias la anglan lingvon, estas malfacila diskuti en komunejo. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 08:07, 11 Mar. 2013 (UTC)
 
:Mi forte subtenas la proponon de Remux. La alŝutado de neliberajn dosierojn al la Esperanto-Vikipedio estas riska! Ĉi tiaj dosieroj ebligas ke kopirajt-posedanto procesi kontraŭ Vikipedion. -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 21:09, 14 Mar. 2013 (UTC)
::Laŭ mia kompreno de usonaj leĝoj (mi estas nek usonano nek juristo, do jen komento sen garantio; ili estas tamen la leĝoj, kiuj gravas por ni, ĉar la Fondaĵo Vikimedio sidas tie), kiam kopirajte malliberigita verko uziĝas en kunteksto, kie ĝi necesas por ilustri, kritiki ktp. ion kaj ne estas anstataŭigebla, kaj neniel eble povus kaŭzi "damaĝon" (jen por-kopirajt-propaganda termino, sed vi scias, kion mi celas) de la kopirajt-posedanto, tiam temas pri t.n. "justa uzo". Eĉ kiam kopirajt-posedanto malkonsentas kun aserto de justuzeco (la reguloj pri ĝi estas ja iom svagaj), tiu devus unue sendi formalan forprenan leteron (''takedown notice'' laŭ la ''Digital Millenium Copyright Act'') al la Fondaĵo - kaj povus procesi kontraŭ ĝi nur, se ĝi rifuzus forigi la verkon (supozeble ĝi ĝin ja forigus, se ankaŭ ĝi ne certas pri justuzeco). Do malliberaj dosieroj estas danke al la ĉi-rilate relative liberalaj leĝoj en la sidloko de la Fondaĵo multe malpli riskaj, ol oni eble imagas. Cetere, multaj aliaj Vikipedioj, ekzemple la granda anglalingva, same kiel ni permesas kelkajn malliberajn bildojn - kaj ĉu iam iu kopirajt-posedanto procesis kontraŭ la Fondaĵo (kaj se jes, ĉu sukcese?)? [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 21:23, 14 Mar. 2013 (UTC)
:::Mi jam rimarkis, ke grandaj vikipedioj kiel la angla aŭ la rusa alŝutas multajn fotojn al siaj propraj vikipedioj, do ekster "commons". Kial ni ankaŭ ne rajtus fari la samon? --[[Uzanto:Dominik|Dominik]] ([[Uzanto-Diskuto:Dominik|diskuto]]) 18:30, 15 Mar. 2013 (UTC)
::::Mi principe konsentas kun vi, sed nur por klarigi: temas pri bildoj, kiuj ial ne povas esti en la Komunejo (ĝi havas ankaŭ la iom strangan regulon, ke bildo devas esti libera ankaŭ en la lando de sia kreado kaj ne nur en Usono). Bildoj akcepteblaj en la Komunejo ja estu alŝutataj tie. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 20:36, 15 Mar. 2013 (UTC)
::: Vi pravas, ke la angla kaj rusaj Vikipedioj inkluzivas artaĵojn ekster la Komunejo, inkluzivante "justa uzo". TAMEN --
:::# La rusa kaj angla havas multmultajn pli administrantoj ol ni. Ĉi tie, ni havas tre malmultajn administrantojn por trakti dosierojn. Tia tasko tre tedas: ĉu artaĵo estas uzebla laŭ usona 'justa uzo', ĉu ni havas sufiĉan dokumentadon, ĉu la ŝablono estas enhavita, ĉu disponas alternativa artaĵo, ĉu ktp. Mi perdis nekonteblajn horojn traktante la bildojn ĉi tie, kaj multe pliaj bildoj enkaskadiĝas pli rapide ol mi povas trakti ilin.
:::# Mi opinias ke la supra konsiderado de usona kopirajtleĝo estas iomete naiva. Kopirajtleĝo, speciale trans internaciaj limoj, estas kompleksega. Jes, usona leĝo regas multe, sed ekster de usona tero, kiu scias kion okazus? Ĉiu nelibera artaĵo estas risketo, kaj mi timas ke iu mondvasta korporacio, volante iom pli da mono, procesi kontraŭ Vikipedio. Mi laboras por publika universitato, kaj korporacioj minacas tiel ofte.
::: Mi opinias ke la hispana Vikipedio estas plej la saĝa kaj prava. Neniuj ajn internaj artaĵoj. Tamen, mi ĉie volas kompromisi kaj aŭskulti aliajn opiniojn. Kore salutas [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 13:54, 18 Mar. 2013 (UTC).
:::: La problemo estas, ke ni ne havas multajn kontribuantojn ankaŭ. Pro tio ĉiu malhelpo al la homo, kiu emas verki artikolon kaj ilustri ĝin per la bildoj estas ne nur la risko ke la artikolo entute ne aperos, sed ankaŭ la risko ke ni povas forpuŝi tiun homon (kiu eventuale povus esti fruktodona kontribuanto) for de nia projekto. Tio precipe validas por sporadaj ŝanĝoj kaj por la homoj, kiuj verkas unu-du artikolojn kaj estas for.
:::: La risko por la tuta vikipedia projekto estu la respondeco de Wikipedia kaj aliaj oficialuloj ĉirkaŭ la projekto. Kaj se tiuj unutage decidos forŝalti la eblecon alŝuti dosierojn ĉe naciaj vikipedioj por protekti la projekton -- estu tiel. Nuntempe mi tute ne vidas iun danĝeron se oni povas alŝuti dosierojn loke -- okaze de problemo oni ĉiam povas plene forigi la dosieron kaj Vikipedio estas konata kiel portalo de komunumo, kie komunumo ne povas respondeci pri la agoj de unuopa fiulo. <font color="#003366"> Alaŭdo </font> [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]] 14:03, 18 Mar. 2013 (UTC)
 
::::"Vikipedio" ne estas jura persono. Kopirajt-posedanto ja unue sciu, kontraŭ kiu procesi. La unua evidenta elekto estas la respondeculo de Vikipedio - tio estas Wikimedia Foundation, Inc., 149 New Montgomery Street, Third Floor, San Francisco, Kalifornio, Usono. Por ĝi kiel usona fondaĵo, gastiganta servilojn en Usono, validas usonaj leĝoj - tiel komplika tio ne estas. Evidente, se la fondaĵo trovos tro riske lasi nin alŝuti malliberajn dosierojn, tiam ĝi povos mem decidi - sed ĝis nun ĝi tion ne faris, kaj ne estas nia tasko juristumi por ĝi; ĝi mem havas juristo(j)n kaj plej verŝajne scias, [[wikimedia:Resolution:Licensing policy|kion ĝi faras]].
::::Oni povas verŝajne ankaŭ procesi kontraŭ la alŝutanto, tiam laŭ la leĝaro valida por tiu - sed por tio necesus unue scii, kiu estas tiu persono, kaj se tiu ne donas sian veran nomon, tio estos malfacila (speciale malfacile estos '''pruvi''' tion), ankaŭ pro la privatec-regularo de Vikimedio. Eĉ se iu procesos kontraŭ la alŝutanto, tio ne damaĝos Vikipedion, sed nur la alŝutanton - tiu ja proprariske agas tie ĉi.
::::Mi dubas, ke en iu ajn lando povus respondeci nuraj administrantoj aŭ burokratoj por iuj enhavoj tie ĉi, krom '''eble''' se ili restarigas jam forigitan kopirajte malliberigitan bildon. Ĉiuokaze ne ŝajnas al mi inde paranoji pri kopirajto. Memoru, ke ankaŭ mallongaj tekstaj citaĵoj por ilustri aferojn estas permesitaj laŭ la samaj reguloj pri "justa uzo", kaj ial neniu tie ĉi diras, ke ni malpermesu tiujn ... [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 14:39, 18 Mar. 2013 (UTC)
 
Mi ne nur proponis la malebligon de dosieroj ĉar ĝi povus esti riskan al Vikipedio, sed ankaŭ ĉar temas pri "principoj", Komunejo estas ja sufiĉe ampleksa, utila kaj sukcesa projekto (ĝi enhavas nun 16,525,172 dosierojn), ni laboras en ''libera'' enciklopedio, sed kiel ĝi povas esti liberan se ĉi tie oni uzas neliberajn dosierojn?. La plejmulto da dosieroj uzataj tie ĉi ja estas liberaj, do la afero ne ŝanĝus multe kaj tiuj "eblaj kontribuantoj" ne ĝenos pro tio (Ĉiu versio de Vikipedio havas ja sian propran regularon, kaj kiam oni decidas aktive partopreni je unu versio, oni devige devas sekvi tiun regulojn). Mi proponas ne forigi la jam ekzistantajn dosierojn, sed malebligi alŝutadon de novaj dosieroj.
 
Mi tre ofte kontribuas al la hispana Vikipedio, kiel diras [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]], tie estas ne permesate alŝuti dosierojn, kaj la hispana Vikipedio funkcias tre bone, do tiu regulo ne fortimigos al eblaj kontribuantoj.--[[Dosiero:Flag of Santiago de Cali.svg|25px|link=w:eo:Uzanto:Remux]] [[Uzanto:Remux|Remux]] - '''''Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro''''' [[Uzanto-Diskuto:Remux|Ĉu mi povas helpi vin iel?]][[Dosiero:Esperanto star.png|20px]] 17:44, 26 Mar. 2013 (UTC)
:Vi pravas pri viaj komento pri liberaj dosieroj. Tial ne povas tie ĉi akceptiĝi ĉiuj laŭleĝaj uzoj de malliberaj bildoj, sed nur tiaj, kie ne aŭ nur tre neverŝajne eblos trovi liberan anstataŭigon. Ni devas esti ankaŭ iom pragmataj - kiel utilas al ni malpermesi neanstataŭigeblajn neliberajn dosierojn? Malpermesi anstataŭigeblajn ja utilas al ni, ĉar tio povas instigi kreadon de pli da liberaj dosieroj - sed emblemoj ktp. neniam estos liberigitaj, do kie estas la utilo? [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 18:12, 26 Mar. 2013 (UTC)
:: Komercaj emblemoj ja estas en la Komunejo, sed ili estu kreita permane de artisto. Vidu ekzemplojn: [[:Dosiero:Exxon Mobil Logo.svg]], [[:Dosiero:New Walmart Logo.svg]], [[:Dosiero:Sony logo.svg]], [[:Dosiero:Apple Logo.svg]], [[:Dosiero:Amazon.com-Logo.svg]], ktp. -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 13:37, 4 Apr. 2013 (UTC)
:::Tio rilatas ne tiom al la maniero de kreado, kiel al la kopirajteblo de tiuj emblemoj - ĉiuj el ili krom la Apple-emblemo estas preskaŭ nura teksto, do ne malliberigitaj de kopirajto. La Apple-emblemo, al kiu vi donis ligilon, havas ŝajne malĝustan licencon - sed ankaŭ ĝi ne estas mallibera '''en Usono''', vidu la kialon ĉe [[commons:File:Apple logo black.svg]]. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 13:42, 4 Apr. 2013 (UTC)
 
Nu, verŝajne ni havas pli profundajn demandojn -
# Kiom da bildoj necesas por ilustri enciklopedian artikolon?
# Ĉu manko de bildo pli grava ol la risketo de unu (aŭ multaj) kopirajtitaj bildoj?
#* Mi reala laboro estas administranto de licencoj/permesiloj, do mi traktas riskon ĉiutage. Rigardante multojn da kopirajtitaj bildoj en artikolo, mi sentas senespera. Ekz-e: [[Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj]] havas pli ol 10 kopirajtajn bildojn. (Jen la sama artikolo senilustrita en la hispana Vikipedio: [[:es:Boku wa Tomodachi ga Sukunai]]. Ĉu la hispana estas malpli valida ol la eo-versio?
# Kiu administros la dosierojn, kontrolante la ŝablonojn, la fidelecojn de la fontoj, ktp?
#* Ekz-e - Kies laboro estas trakti la multmultajn bildojn en [[Specialaĵo:Bildoj_sen_kategorio]] aŭ [[Speciala:Kio ligas ĉi tien%3F/Ŝablono:Foriginda_bildo_sen_ŝablono]]. Notu, multaj de ĉi tiaj dosieroj ankoraŭ estas en ĉi tiu netraktata stato post kvin jaroj. Mi traktas kelkajn dosierojn kiam mi eblas, sed mi laboras ĉi tiel dum pli ol 5 jaroj, kaj ĝi estas tedega kaj inunda tasko. Jen mia plej granda kialo por doni la respondecon al la Komunejo.
# La inundo da bildoj daŭras enflui. Ĉiu bildo estu traktata, kaj tiu tasko estas tempoplena. Jen la pacienca interago de administranto Tlustulimu kun alŝutanto kiu alŝutis multajn dosierojn sen la gravajn ŝablonojn: [[:Uzanto-Diskuto:Fcv#]]. Ĉi tiu ne estas izola kazo.
# Alia problemo male de la supren, ni havas kelkaj bildoj mismarkitaj kiel "kopirajta" sed estas ne. Ekzemple, se skanaĵo de libro-koverto enhavas nur teksto, kaj verŝajne ne-kopirajtebla, do pli taŭga ŝablono estus {{ŝ|PD-nurteksta}}, anstataŭ {{ŝ|justa uzo}}.
Do, la problemo estas multefaceta, sed mi bonvenus viajn ideojn kaj helpon. -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 19:23, 4 Apr. 2013 (UTC)
:Mi nenion havas kontraŭ pli severa traktado de bildoj de tute nekonata deveno, speciale se ili aspektas evidente ne-justuzaj. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 20:09, 4 Apr. 2013 (UTC)
*La demando estas nefacila. Tamen mi kredas, ke estus pli saĝe malebligi lokan alŝutadon. Vikipedio estas projekto de kopirajte ''libera'' enhavo, ĉu ne? Do, kial permesi la inkludon de neliberaj informeroj aŭ dosieroj? La reguloj rilate aŭtorajn rajtojn ĉe Komunejo certe estas malfacile komprenataj, sed malgraŭ ĉi tio, ĝi iĝis antaŭ longe tre sukcesa projekto kaj nun povas provizi bildojn pri preskaŭ ĉiu temo, kiun ni ĉi-vikie povus bezoni. Krome, nia negranda administrantaro ne plu devos taksi la kopirajtan ĝustecon de loke alŝutitaj bildoj. Kore via - [[Uzanto:Tempodivalse|'''Tempodivalse''']] ([[Uzanto-Diskuto:Tempodivalse|diskuto]]) 21:38, 4 Apr. 2013 (UTC)
::La problemo estas, ke kelkspecaj bildoj neniam estos liberaj, sed tamen fojfoje ege necesas por ilustri artikolojn. Ekstrema ekzemplo estas bildoj '''pri''' certaj artaĵoj - ĉu skribi tiujn sen montri la artaĵon, pri kiu ili temas? Sed ankaŭ emblemoj, bildoj de fikciaj roluloj, ktp. estas ofte preskaŭ necesaj por iel ajn informi. Tie insisti pri libereco estas simple nur nepragmata principumado. La argumento, ke al ni mankas volontuloj por administri kopirajtajn statusojn de bildoj, kondukus nin, se ĝisabsurde aplikata, al tio, ke iam ni preskaŭ nenion povos fari - jes, kial ne permesi redaktadon nur de ensalutintoj, aŭ eble eĉ nur de certa persongrupo, ankaŭ tio estus pli facile administrebla ... en la ligilo de Yekrats mi vidas, ke iuj bildoj sen taŭga priskriba paĝo ankoraŭ ĉeestas post preskaŭ monato malgraŭ averto al la alŝutanto, kaj se tiel longe oni atendas, min mirigas ja nenio. Mi metus regulon, ke post averto la administrantoj atendu maksimume unu semajnon, kaj rajtu senkompate forigi la bildon, se ne aperis la necesaj informoj. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 21:57, 4 Apr. 2013 (UTC)
:::[[Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj]] ŝajnas al mi vera problemo sed esceptado. Nuntempe estas ne multaj laboroj kaj ankaŭ ne multaj dosieroj. Por estontaj problemoj ni certe povus pli rapide forigi, atentigu tie, ni vidos. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 15:39, 5 Apr. 2013 (UTC)
:::: Ne estas izola ekzemplo. Aliaj ekzemploj: [[Listo de roluloj de "Sejla Mun"]], [[Largo Winch]], [[Der Schatz im Silbersee]], [[Arthur et les Minimoys]], [[Adiaŭ Lenino!]], kaj aliaj. Kiom da bildoj necesas por ilustri artikolo? Ĉu nia vikipedio estas permesata pli da neliberaj bildoj ol ĉiu alia vikipedio? Ĉu la nelibera komerca marko en [[Futbala Mondpokalo 2014]] estas pli bona ol la liberaj bildoj en [[:es:Copa Mundial de Fútbol de 2014]]? Ĉu nelibera bildo estas permesata se libera alternativo disponas en la Komunejo? -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 18:03, 5 Apr. 2013 (UTC)
:::::En kelkaj el la alligitaj artikoloj la kvociento de neliberaj bildoj kaj teksto ja ŝajnas al mi tro alta, kaj kun pli detalaj kaj eble severaj reguloj pri tio mi ja konsentus. Ekstere limigitaj ni estas nur de [[wikimedia:Resolution:Licensing policy]]. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 18:08, 5 Apr. 2013 (UTC)
 
=== Propono: Novaj reguloj por neliberaj bildoj en artikoloj ===
Ĉu la jenaj proponataj reguloj estus justaj?
# Se libera alternativa dosiero disponeblas (ekz-e en la komunejo), tiu estu pli preferata ol nelibera. Anstataŭigu la neliberan dosieron per libera. Post la anstataŭigo de la libera dosiero en la artikolo, la nelibera alternativo estos tiam tuj forigenda.
# Se libera alternativa dosiero ne disponeblas, vikipediisto permesatas alŝuti '''''unu''''' neliberan bildon po artikolo (aŭ la maksimuman nombron en samtemaj alilingvaj vikipedioj).
# Dosieroj estos tuj forigenda se origina propranto de la dosiero plendas pri ĝi.
# Dosieroj estos forigendaj post unu semajno, sen averto, se mankas taŭga kaj plena ŝablonaro.
# Ni havas multajn dosierojn ĉi tie pri Esperantujo (Esperantistoj, malnovaj dokumentoj, k-t-p). Mi konsideras ĉi tiujn dosierojn malplej riskaj. Tiel, mi opinias ke la reguloj estu malpli striktaj por ĉi tiaj dosieroj.
 
Ĉu vi povas opinii pri la supraj punktoj? Dankas vin [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 15:14, 9 Apr. 2013 (UTC)
 
: Kara Yerkats, mi ege aprezas vian longdaŭran prizorgadon de dosieroj ĉi tie! Kelkaj rimarkoj (eble sekvos pliaj) (kelkaj estas iom vortumaj, sed senco de reguloj estu prefere klara):
: 3) Temu nur pri ''neliberaj'' dosieroj.
: 4) Mi preferus ŝanĝi "plena ŝablonaro" al "kompletaj informoj". Tiuj informoj konsistus el aŭtoro, permesilo kaj fonto, okaze de nelibera dosiero kialoj por justa uzo. Tamen mi forte kuraĝigas uzadi ŝablonojn por priskribi dosierojn.
: 5) Ili estas malpli riskaj, tamen en longdaŭra perspektivo ili riskaj estas. Mi scias pri plano konservi ĉiujn dosierojn stokitajn en la Vikipedio kaj poste de viva Vikipedio forigi tiujn maltaŭgajn - tion mi pli subtenas. Kompreneble ni ja povas komenci per Esperanto-nerilataj dosieroj kaj nur fine prizorgi la Esperantajn... Aŭ se vi povas pliklarigi proponitan malplian striktecon, mi pripensos.
: Alia, kvankam rilata temo, novaj liberaj dosieroj estu nepre alŝutataj al Komunejo, kaj la malnovaj estu [[:d:Q10796463|transigitaj]]. Fakte post transigo iĝas tia dosiero ankaŭ [[VP:TUJ#D1|tuj forigenda]].
: Flanka noto: En aliaj Vikipedio havas la Esperanta reputacion de "stokejo de kontraŭleĝaj (maltaŭge uzataj neliberaj) dosieroj", mi subtenas ŝanĝon de tia statuso. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 16:23, 9 Apr. 2013 (UTC)
:: Pri N-o 3 &ndash; Mia prizorgo estus libera foto pri ordinara nefamulo, kies privateco ŝajne estus kompromita per tiu foto, kaj la fotito ne plu volas tiun bildon ĉi tie? Ekz-e antaŭ kelkaj jaroj [[Petr Tomašovský]] petis ke la foto pri li esti forigita. -- [[Uzanto:Yekrats|Yekrats]] ([[Uzanto-Diskuto:Yekrats|diskuto]]) 18:32, 9 Apr. 2013 (UTC)
:Mi konsentas. Ĉu ĉi-reguloj estas nur por la novaj alŝutoj aŭ ĝi regas sur ĉiujn bildon? (Gramatikaĵo: '''po''' unu bildo artikole) --[[Uzanto:Sahaquiel9102|Sahaquiel9102]] [[Dosiero:Flag_of_Colombia.svg|25px]] Saluton el [[Kolombio]]! | Unu [[Tero|mondo]], Unu [[Esperanto|Lingvo]] [[Dosiero:Flag of Esperanto.svg|25px]] ---> [[Uzanto-Diskuto:Sahaquiel9102|Mia Diskutpaĝo]] 19:29, 9 Apr. 2013 (UTC)
 
:Kun numero 1 mi plene konsentas. Kun numero 2 ne, mi ne pensas, ke ni limigu tion al unu - dependu de la unuopaj cirkonstancoj. Se bildo estas '''necesa''' por ilustri aŭ identigi sufiĉe grandan tekstoparton en la artikolo, kaj ne anstataŭigebla per libera bildo, tiam ĝi estu permesita; se entute iel precize difini tion, tiam laŭ la kvociento inter bildoj kaj teksto. Mi speciale ne pensas, ke ni iel uzu alilingvajn Vikipediojn por decidi pri tio - tio povas signifi, ke ni neniam povas havi la plej bonajn artikolojn el ĉiuj Vikipedioj.
:Por pliklarigi la vorton "necesa": ekzemple kiam ni diskutas neliberan komputilan programon, tiam ekranfoto de ĝia defaŭlta statuso estas necesa por ilustri ĝin; sed detalaj ekranfotoj de ĉiu el ĝiaj funkcioj ne estas necesa. Kiam ni diskutas pentraĵon, tiam unu malaltrezolucia bildo estas necesa, por ke la leganto havu ideon, pri kio temas. Kiam ni diskutas homon, kiu fariĝis fama nur post sia morto (eble temas pri ulo, kiu famas murdite de policisto, aŭ sin mortiginte amas-pafinte al homoj en sia lernejo - vi povas imagi, kion mi celas), tiam plej verŝajne ni ne povas havi liberan foton - sed tamen en enciklopedia artikolo atendeblas foto de homoj, pri kiuj ĝi temas.
:La tria punkto havas problemon: kiu garantias, ke tiu, kiu asertas esti la posedanto de la kopirajto, fakte estas tiu posedanto? Tio povas konduki al misuzado fare de troloj asertantaj esti la posedanto de kopirajto de io ajn. Por forigigi bildojn, ekzistas en Usono klara procedo peti la Fondaĵon fari tion, kaj mensogi en tia letero estas krimo. Kiam iu, ĉu la kopirajt-posedanto aŭ aliulo, dubas la justuzecon de certaj bildoj, tiam la komunumo povas diskuti pri tiu kazo detale, eble ankaŭ petante alivikipedianojn pri konsiloj. Cetere forigi bildojn post peto de la '''fotato''' estas alia afero.
:Mi plene konsentas, ke dosieroj kun ne sufiĉe klara kopirajta statuso, kiuj klare ne estas just-uzaj, estu sufiĉe baldaŭe forigataj.
:Mi ne konsentas, ke ni traktu Esperantujajn bildojn iel ajn speciale - validu por ili la samaj reguloj. Kiam ili necesas por ilustri artikolon, kaj ne anstataŭigeblas, tiam ili estas akcepteblaj. Alie ne, speciale ni ne estas arĥivo de Esperantaĵoj kun neklara kopirajta statuso. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 19:46, 9 Apr. 2013 (UTC)
::Mi konsentas kun la reguloj 1, 2, 3 kaj 5. Por la regulo 4 ni povus eble helpi kompletigi informojn. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 04:33, 10 Apr. 2013 (UTC)
 
::: Mi nur plene konsentas kun la regulo #1, tamen, ĉar mia propono estas eble tro "radikala", mi pensas ke la propono de Yekrats estas bona, sed ni devas trakti la esperantajn dosierojn kiel ni traktas ĉiujn la aliaj, dosieroj neliberaj estas precipe tio, ''ne liberaj'', ne gravas ĉu temas pri esperantaĵoj aŭ ne. --[[Dosiero:Flag of Santiago de Cali.svg|25px|link=w:eo:Uzanto:Remux]] [[Uzanto:Remux|Remux]] - '''''Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro''''' [[Uzanto-Diskuto:Remux|Ĉu mi povas helpi vin iel?]][[Dosiero:Esperanto star.png|20px]] 23:17, 12 Apr. 2013 (UTC)
:::: Jes vi pravas sed ni malpermesu iomete agordiĝemon, la esperantaj dosieroj estas kiuj ni pli bone konas ni povus pli poste pli precize regardi. --[[Uzanto:Pino|pino]] ([[Uzanto-Diskuto:Pino|diskuto]]) 05:36, 13 Apr. 2013 (UTC)
::::: Bildoj samkiel teksto estas informo, kaj forpreni ilin sen komparebla anstataŭaĵo estas perdo de informo. Tial ja indas esti singarda kaj neradikalema en forviŝado de bildaj informoj (mi konvinkatas ke e-lingva aŭ anglalingva artikoloj kun ilustraĵoj ĉi-rilate havas pli da informo ol hispanlingva sen ilustraĵo). Sed aliflanke ja kompreneblas la takso ke por la laboro kontroli alŝutitajn neliberajn fotojn mankas laborkapacito... Tial mi konsentas kun la punktoj 1, 3, 4 kaj 5 el la propono de Yekrats, kun la KuboF-ŝanĝo ke en 4 temu pri nur "kompletaj informoj", aŭ pli klare "informoj pri aŭtoro, permesilo kaj fonto". Mi konsentas kun darkweasel94 ke dependas de unuopa situacio ĉu en unu artikolo permeseblas unu aŭ pluraj justuzaj fotoj, tial mi malaprobus punkton 2. La kutimaro de la komunejo stoki aŭ forĵeti fotojn estas radikala, kiel supozeble ĉiuj scias: libere alŝutitaj bildoj pri urboj de Germanio restas, ĉar ekzistas universala "leĝo pri libereco de panoramo", samaj bildoj pri urboj de Francio forigatas, se en la foto aperas iu objekto malpli ol 200-jara, pro manko de tia nacia leĝo francia, kaj liberaj bildoj pri urboj de Litovio estas bonvenaj en la angla aŭ germana vikipedioj, sed forprenatas el la komunejo ĉar la litova leĝo pri libereco de panoramo havas limigon ne uzi tiel licensitajn bildojn komercocele. Mi estas entuziasma subtenanto de la komunejo, kreis utilajn kategoriojn kaj bildopriskribojn plurlingvajn tie, alŝutis multajn centojn da fotoj (plej multaj kun e-lingva dosieronomo, por fari mian parton montri la e-lingvan kontribuon al la komuna projekto), kaj multaj el miaj komunejaj alŝutoj pluuzatas ekster vikipedio. Sed ofte mi tamen ĝojas ke estas ankaŭ la alternativo stoki bildojn en unuopa vikipedio (angla, germana, e-lingva, kiel ajn). Aparte ekzemple pri blazonoj de urboj aŭ aliaj subŝtataj unuoj, kiuj unue longan tempon stokiĝas en la komunejo kaj poste subite estas amasforigitaj, lasante milojn da ruĝaj ligiloj en unuopaj vikipediaj projektoj, la komunejo estas malhelpa. Mi forte alvokas ''ne esti pli strikta'' ol la plej liberala el la 5 aŭ 10 plej grandaj nacilingvaj vikipedioj: ke advokatoj procesos kontraŭ nia projekto pro licencaj detaloj de unuopaj bildoj ŝajnas al mi timo nerealisma, kaj pro timo de tio anticipe viŝi ĉiujn artikole informplenajn justuzajn bildojn, kiuj havas tiun limigan statuson pro diversaj kialoj, ŝajnus al mi nepermesebla detruo de informo. Do, punktoj 1, 3, 4 ("informoj pri aŭtoro, permesilo kaj fonto") kaj 5 el la propono de Yekrats estas bona kompromiso laŭ mi. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 08:16, 30 Apr. 2013 (UTC)
 
 
==Amase aldonitaj maŝintradukaĵoj==
‎Paulamacke (kaj sub alia nomo) amase aldonis maŝintradukoĵojn, plenajn je gramatikaj misaĵoj, nekompreblaj kuntekstoj. Mi volas forigi plimulton de liaj aldonaĵoj (kiel tuja forigo pro maŝintradukaĵoj), se neniu volas malŝpari vivhorojn el sia vivo por korekti tiujn misaĵojn. [[Uzanto:Narvalo|Narvalo]] ([[Uzanto-Diskuto:Narvalo|diskuto]]) 07:40, 26 Apr. 2013 (UTC)
:Saluton, Narvalo. Mi ĵus rigardis unu el la fuŝaj artikoloj. Se vi volas forigi ĉiujn samtempe, vi povos uzi la paĝon [[Specialaĵo:Nuke|Amasforigo]]. Krome vi ŝparus tempon. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 10:32, 26 Apr. 2013 (UTC)
:Jes, tiuj "artikoloj" bezonus prilaboron kaj poluron. Ĉu ni havas por tio fortojn? Se aŭtoro ne prilaboras mem, plejparte neniu alia prilaboros kaj nivelo de tuta encklopedio malplialtiĝus. [[Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas#Vikipedio ne estas reklamejo|Vikipedio ne estas reklamejo]], artikoloj pri bandoj estas akceptataj sed origina aŭtoro ilin plejparte prilaboru kaj ne ''puŝu'' komunumon por traduki reklamojn! Kiel kompromison ni povus uzi {{ŝ|Urĝe korekti}} sed mi dubas pri rezulto. Mi subtenas forigon. Ĉu temas nur pri tiuj uzantoj: [[Specialaĵo:Kontribuoj/Avlis Nosliv|Avlis Nosliv]], [[Specialaĵo:Kontribuoj/Paulamacke|Paulamacke]], [[Specialaĵo:Kontribuoj/187.54.251.143|187.54.251.143]]? --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 10:57, 26 Apr. 2013 (UTC)
::Jes, verŝajne sama ip-ulo sub diversaj nomoj. Kelkajn kelkfrazajn artikolojn eble mi lasus, korektus, se ekzistas alilingvaj artikoloj, sed horojn mi ne havos por tiu afero.[[Uzanto:Narvalo|Narvalo]] ([[Uzanto-Diskuto:Narvalo|diskuto]]) 11:06, 26 Apr. 2013 (UTC)
:::Nu, miforigis du longajn misaĵojn.[[Uzanto:Narvalo|Narvalo]] ([[Uzanto-Diskuto:Narvalo|diskuto]]) 15:48, 21 Maj. 2013 (UTC)
 
===Novaj===
Nove aldonataj amas-misaĵoj http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/186.88.199.171. Se neniu volas dum horoj korekti maŝintradukaĵojn, mi forigas ĉiujn.[[Uzanto:Narvalo|Narvalo]] ([[Uzanto-Diskuto:Narvalo|diskuto]]) 15:43, 21 Maj. 2013 (UTC)
:Mi aprobas. Du inter ili ankaŭ jam troviĝas ĉe [[Vikipedio:Forigendaj artikoloj]]. [[Vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Retpoŝti uzanton/PaulP|<sup><span style="color:red;">@</span></sup>]][[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub><span style="color:green;">disk</span></sub>]][[Speciala:Kontribuoj/PaulP|<sup><span style="color:blue;">kont</span></sup>]] 17:04, 21 Maj. 2013 (UTC)
::Ankaŭ mi aprobas. Mi ĝis nun nur vidis maltaŭgajn "tradukojn" de la menciita IPulo. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 17:08, 21 Maj. 2013 (UTC)
:::Mi ĵus [[Specialaĵo:Nuke|amasforigis]] la paĝojn. Dume li estas forbarita do li ne povis defendi sin, sed kontrolante pliajn artikolojn samtemajn en aliaj Vikipedioj mi konstatis ke temas pri amasa reklamo trans kelkaj Vikipedioj kaj en pluraj estas la artikoloj markitaj por forigo... --08:13, 22 Maj. 2013 (UTC)
Iu homo ŝajne havas ŝanĝeblan IP-adreson, vidu [[Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.238.9]], [[Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.239.28]] kaj [[Specialaĵo:Kontribuoj/190.121.238.13]]. Kelkaj artikoloj kun dubinda menciindeco kaj fuŝega lingvaĵo jam estis forigitaj, sed grandparte pro ŝajna trans-vikia spamado. Kelkaj artikoloj tamen ne estas tutklare nemenciindaj kaj lingvaĵo de iuj jam estis plibonigita, do ne ĉiam indas tuja forigo. Eble ni povus utiligi {{ŝ|Urĝe korekti}} (nun ankoraŭ testa versio, bezonas plibonigon) por markadi tiajn artikolojn. Kaj se dum 2 semajnoj neniu plibonigos la artikolon ni povos ĝin forigi kiel netaŭgan. Kion vi pensas?
{{Urĝe korekti|kat=ne}}
--[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 10:22, 22 Maj. 2013 (UTC)
 
== Citŝablonoj ==
Mi pardonpetas ke mi antaŭ monato ekpartoprenis la diskutojn pri la '''diversaj citŝablonoj anglalingvaj kaj esperantlingvaj''' nur en la ''koncernaj diskutpaĝoj'', ne universale ankaŭ ĉi-tie: La problemo pri la citŝablonoj tuŝas amason da paĝoj kaj tute sencas vaste diskuti ĝin, despli ke ordigo de la ĥaoso signife pli malfacilas ol mi antaŭtaksis. Malgraŭ ke nur nun, jen ĉi-tie mi diskutigu la aferon.
 
Por formatigo de enteksta referenco, estas e-lingvaj ŝablonoj {{ŝ|citaĵo el libro}}, {{ŝ|citaĵo el la reto}}, {{ŝ|citaĵo el gazeto}}, {{ŝ|citaĵo el novaĵo}} kaj {{ŝ|citartikolo}}. Krome en nia vikipedio ekzistas anglalingvaj ŝablonoj {{ŝ|Cite book}}, {{ŝ|Cite journal}}, {{ŝ|Cite news}}, {{ŝ|Cite web}}, {{ŝ|Citreto}}, {{ŝ|Citu libron}}, laŭ la koncernaj dokumentadoj preferinde ne uzindaj, sed tamen amase uzataj. La ŝablonoj laŭfunkcie devus tre simili, sed efektive (laŭ parametro-nomoj kaj -nombroj) ĝis nun tre malunuecas. Krome la anglalingvaj ŝablonoj ja ebligas ĉu kun ĉu sen korekto enkopii en esperantlingvan artikolon anglalingvan referencon, kio povas esti laborŝpara helpo, sed samtempe enhavas la riskon ke oni senkorekte enmetas la tutan anglan tekstoblokon (tiam la nederlanda urbo [[Hago]] en referenco nomiĝas "The Hague", kaj la [[provinco de Napolo]] "province of Naples", kvankam la reference nomita dokumento ne estas en la angla kaj nek en la koncerna e-lingva artikolo nek en Nederlando aŭ Italio la angla estas oficiala lingvo, kaj same datoj, lingvonomoj kaj aliaj informoj facile restas anglalingvaj, se oni preteratentis tradukon. Plia problemo estas, ke en la anglalingva vikipedio la anglaj ŝablonoj uazataj ĉe ni delonge ne plu validas, sed ĉe ni estas tiom da paĝoj kreitaj antaŭ jaroj kiuj uzas ilin, ke ne eblas simple forigi ilin. Solvo de la problemo nur estas,
: 1-e unuecigi la parametronomojn de la diversaj esperantlingvaj ŝablonoj, tiel ke eblu posta pli-unuigo,
: 2-e transformi la anglalingvajn ŝablonojn tiel ke ili nur "tradukas" anglajn parametronomojn al la esperantlingvaj ŝablonoj,
: 3-e sendi robotojn adapti ĉiujn artikolajn uzojn de la esperantlingvaj ŝablonoj al la unuecaj parametroj,
: 4-e robote anstataŭigi la anglajn parametrojn de koncernaj ŝablonuzoj en artikoloj al la unuecigitaj parametronomoj esperantlingvaj. Tiam eblas diskuti ĉu por posta uzo lasi aŭ ĉu eble forigi la (en la angla vikipedio arkaikaj) anglalingvajn ŝablonojn ĉe ni aŭ - tion mi persone preferus -
: 5-e forigi tiujn anglajn ŝablonojn, post la robota laboro ne uzataj, kaj plej bonus en
: 6-a paŝo kunigi la diversajn esperantlingvajn citŝablonojn al nur unu universala citŝablono (sondeblas kaj diskuteblas ĉu lasi la ĝisnunan enkodigon, aŭ ĉu apliki la laŭdire pli simplan kodigon LUA).
 
Kvankam mi, kiel supozeble ĉiu el ni, malentuziasmas tuŝi ŝablonojn kies prilaboro alportas la riskon portempe fuŝi grandan nombron da paĝoj (supozeble tial la ĥaosa interplektiĝo de anglaj kaj esperantaj ŝablonoj restas en tia malorda stato jam de jaroj), mi komence de aprilo provis paŝon post paŝo prepari la ŝtupojn 1 kaj 3. Mi supozis ke relative simplus ekprepari ordigon de la malordo, por poste pli simple diskutigi la pluajn paŝojn inkluzive de taskigo de roboto en la diskutejo. Multon eblis prepari senĝene, sed la malmultaj paŝoj kiuj malgraŭ mia antaŭtakso kreis grandajn dumtempajn misfunkciojn precipe en niaj eksmodaj anglaj ŝablonoj, kompreneble vekis grandegan ĝenon, ĝis mi (aŭ alia) konstatis tion kaj malfaris la lastan paŝon. Do mi kaj ĉiuj komprenis ke tiel ne eblas pluprocedi: Unue do estu diskuteja konsento ĉu entute displuki la torditan ŝablonaron al plisimpleco, pliunueco kaj al eblo poste ''aŭ'' adapti "niajn" malnovajn anglajn citŝablonojn al modernaj citŝablonoj, nun uzataj en la angla vikipedio, ''aŭ'' forigi la anglajn ŝablonojn ĉi-tie, por malebligi senpensan enkopiadon de komplete anglaj tekstoj en referencoj. Kaj due la monato aprilo montris ke ne mi estas la homo sole solvi la problemon: En marto mi antaŭtaksis dum aprilo havi sufiĉe multan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, por fari ŝanĝojn, tuj vidi iliajn rezultojn kaj en kazo de fuŝo tuj malfari ilin. Sed dum la progreso de aprilo pli kaj pli klariĝis ke foriras kolego kaj mia profesia laboro duobliĝas: nun mi kiel antaŭe preskaŭ ĉiusemajne havas iujn horojn en trajno kun tekokomputilo sed sen retkonekto, bone por kreo aŭ lingva redakto de antaŭe tekstoprilaborile savitaj artikoloj (ĉu ĝermaj aŭ longaj), sed mi dumtempe havas tro malmultan liberan tempon ĉe komputilo '''kun''' retkonekto, necesa por tia laboro kia prilaboro de komplikaj ŝablonoj kun neceso tuj kontroli konsekvencojn.
 
Sendepende de mia persona profesia situacio, kiu post iom da tempo espereble reŝanĝiĝos, la temo de trotorditaj kaj trokomplikaj citŝablonoj estas diskutinda kaj laŭ mi solvinda.
 
[[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 20:42, 30 Apr. 2013 (UTC)
<small>(Mi, <font color="#003366"> Alaŭdo </font> [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]], havis la aŭdacon iom modifi la original mesaĝon de [[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]] por pli klare videbligi la unuopajn paĝojn), <font color="#003366"> Alaŭdo </font> [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]] 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)</small>
 
: Mi observas la situacion jam ioman tempon kaj malfeliĉe ankaŭ mi supertaksis mian liberan tempon kaj ne okupiĝis pri la afero :(
: Mi jam preparis [[Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj]] kiu funkciu kiel centra interkonsentejo kaj unuecigejo por parametroj de citŝablonoj. Kiel jam estis skribite, sen tio ne eblas lanĉi roboton.
: Mi rekomendas jenan procedon:
:# interkonsenti parametrojn de citŝablonoj
:# transpreni kaj ŝanĝi novan sistemon de la angla Vikipedio (per la programlingvo LUA) - tio havasa bonegegan avantaĝon ĉar neniel interefikas kun nuntempa situacio en la Esperanta Vikipedio kaj almenaŭ tiuparte estas pli simpla
:# post tio estos tre simpla adapti ŝablonojn kaj lanĉi roboton por ĉion unuecigi
:Mi persone pledas por konservo de funkciantaj anglaparametraj citŝablonoj ĉar mi taksas ilian helpon pli granda ol eventualan malhelpon se oni ne tradukas iujn partojn. Indus (laŭ mi) eĉ pripensi ĉu uzadi pliajn alilingvajn citŝablonoj (eblas ilin regule anstataŭigadi al la Esperantlingvaj).
:Mi ŝatus diri ke mi povus prilabori la aferon, sed dum sekvaj eble 2 monatoj tio ne estas certa... Tamen mi pretas teĥnike konsili kaj depende de mia libera tempo ankaŭ praktike helpi. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 22:08, 30 Apr. 2013 (UTC)
 
:: Ankaŭ mi jam dum kelka tempo pristudas la aktualan staton kaj la problemojn de citaĵoj en niaj artikoloj, ne laste pro tio ke ni nun havas kromajn kondiĉojn por elstaraj artikoloj kaj multaj nuntempe elstaraj artikoloj aŭ entute ne citas fontojn, aŭ faras tion nur tro ŝpareme. Kiam mi mem provis adapti la artikolon pri [[Pi_(nombro)|nombro pi]] kaj [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Pi_%28nombro%29&diff=5085743&oldid=4981062|aldoni kelkajn citaĵojn], mi konstatis ke mi ne nur devas traduki la referencojn, sed ankaŭ pripensi pri tio kiel la parametroj de la originaj ŝablonoj projekcias al la ŝablonoj en nia projekto, kaj tio ne estis triviala tasko (almenaŭ por mi), rezulte mi nur aldonis unu referencon, kiun mi sukcesis adapti al pli-malpli sama formo kiel en la origina artikolo.
:: Do, pro tiu sperto mi eble proponus sekvan labormanieron:
::# Ĉar la plejmulto de fontoj estos transprenitaj el anglalingva vikipedio, estus bonege se la citŝablonoj funkcius tute transparente, t.e. oni devas nur minimume adapti la referencon (traduki la titolon, se necesas ktp.), kaj ne plu zorgiĝi pri korekta aspektigo de referencoj.
::# Tiu ŝanĝo certe kondukos al misfunkcio de kelkaj jam ekzistantaj artikoloj, kie oni uzis tiujn citŝablonojn laŭ malnova/eksvalidiĝinta maniero. Ĉi tie oni povas fari ŝanĝojn per robota tasko kaj adapti ne plu korektan uzon de ŝablonoj al la norma.
::# Pripensi kaj pridiskuti la sistemon de aŭomata (robota?) ŝanĝo de anglalingvaj ŝablonoj al la propraj Esperantolingvaj (se necesas entute?).
::La problemo estas tre grava kaj manko de unuiĝinta kaj funkcianta referenc-sistemo negative influas la kvaliton de niaj artikoloj! <font color="#003366"> Alaŭdo </font> [[Vikipediisto:Alaŭdo|۩]] [[Vikipediista_diskuto:Ala%C5%ADdo|✉]] [[Speciala:Contributions/Alaŭdo|₪]] 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)
:::Responde al Alaŭdo:
:::# Por tio bezonatas plena unuecigo de parametroj de citŝablonoj, mi alvokas al kunlaboro en [[Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj]]. Mi dume havas tempo por eĉ ne listigi tie la parametrojn...
:::# Tia ŝanĝo ne nepre kondukus al problemoj! Fina sistemo povus funkcii simile kiel nun [[Ŝablono:Taxobox]].
:::# Tia sistemo jam estas pripensita kaj testita (robota ŝango de malnova anglalingva ''Ŝ:Taksonomio'' al la versio kun Esperantlingvaj parametroj, vidu [[Ŝablono:Taxobox/subst]]). Mi povas relative facile ĝin krei ankaŭ por citŝablonoj sed mi bezonas liston de paroj ''angla parametro - Esperanta parametro'' (kaj ioman tempon, ĝis fino de Majo preskaŭ certe ne...)
::: --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 11:43, 7 Maj. 2013 (UTC)
 
== Alinomado de artikoloj ==
Linio 168 ⟶ 33:
:::::::[[Nacia himno de Angolo]] alidirektas al [[Angola Avante]], sed en la artikolo eĉ ne estas informo pri la lingvo de la himno. Eĉ se mi scius, ke tio estas la portugala, mi ne povus kompreni kiel prononci la titolon de la himno. Kiam mi legas Esperantan vikipedion mi volas lerni informon en Esperanto. El tiu artikolo mi ne povas lerni la titolon de la himno, ĉar mi ne povas memori ĝin, ne sciante kiel ĝin prononci. Se mi volus lerni portugalan varianton, mi ĉiam povas iri al portugala paĝo per la interlingva ligilo. Krome vi povas aldoni informon pri originala titolo en la formo "(portugale: ''Angola Avante'')" post la fonetika transskribo de la titolo. Pro reguloj pri la titoloj de artikoloj en Esperanta vivkipedio ne povas nomi la artikolon pri la himno de Rusio en originala formo. Ĉu la internacia lingvo Esperanto postulas diskriminacion de nelatinlitetaj lingvoj? -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 03:58, 22 Maj. 2013 (UTC)
:::::::En la unua frazo aldoni mencion ke la angola nacia himno estas en la [[portugala]], rapide fareblas: mi ĵus faris. Ĉu aldoni "Angola Avante (prononco {{prononco|Angola Avante}})", mi iom hezitas, ĉar la portugala kaj esperanta prononcoj preskaŭ samas, ankaŭ akcentado je ambaŭfoje la antaŭlasta silabo kiel en Esperanto (kaj la artikoloj en pluraj aliaj lingvoj, kiujn mi ĵus kontroletis, ne havis prononcindikon) - post konsidereto mi pensas ke pli klaras tamen aldoni e-lingvan prononcindikon {{prononco|anGOla aVANte}}), por ne lasi dubojn: ankaŭ tiun mencion mi do rapide aldonas en la unua frazo. Ĉiu lingvo devas esti skribata per iu alfabeto, pri Esperanto estas la latina kun signoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ - tion ni ne ŝanĝos. Ke post enkonduko de [[unikodo]] en e-lingvaj tekstoj pli simplas skribi nacilingvajn nomojn latinliterajn (eĉ se kun diakritaj signoj aŭ kun signoj q, w, x kaj y, en la titolo "Angola Avante" estas nek la unua nek la dua) ol nacilingvajn nomojn ne-latinliterajn, estas sekvo de tiu latinalfabeteco de Esperanto. Ankaŭ se ni ŝanĝas ĉiujn nomojn de artikoloj pri naciaj himnoj al "Nacia himno de Iks-lando", por ne favorigi latinlingvajn naciajn lingvojn je nelatinlingvaj, restas la demando kiel titoligi historiajn himnojn [ĉu "Nacia himno de Iks-lando (1848-1849, 1919-1933)"] kaj kazojn kiel la federacioj Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn, kiel menciis PaulP. En voĉdono mi tamen subtenus la proponon de Remux kaj NoKo, almenaŭ rilate al la nun aktualaj naciaj himnoj, je kondiĉo ke ĉiam estu alidirektigoj de naci- kaj esperantlingvaj kantotitoloj al la unueca artikola nomo (prefere sen escepto, do sen distingo inter "mondkonataj" kaj "ne-mondkontataj" himnoj). Tamen klaras ke ankaŭ tiu propono ne solvos ĉiujn problemojn. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:16, 25 Jun. 2013 (UTC)
 
==Kontroligado==
Bonvole kontrolu la tiujn artikolojn: [[Blindeco]], [[Blindulo]] kaj [[Amputado]]. [[Uzanto:Koracio|Koracio]] ([[Uzanto-Diskuto:Koracio|diskuto]]) 18:38, 11 Maj. 2013 (UTC)
 
==Forigo==
Bonvolu forigi "Kategorio:Libroj aperintoj en 1894" (pro tajpa eraro). Dankon. --[[Uzanto:Forstbirdo|Forstbirdo]] ([[Uzanto-Diskuto:Forstbirdo|diskuto]]) 19:51, 23 Maj. 2013 (UTC)
:{{farita}} [[Vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Retpoŝti uzanton/PaulP|<sup><span style="color:red;">@</span></sup>]][[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub><span style="color:green;">disk</span></sub>]][[Speciala:Kontribuoj/PaulP|<sup><span style="color:blue;">kont</span></sup>]] 20:09, 23 Maj. 2013 (UTC)
 
==Tabelo==
Linio 198 ⟶ 56:
:Solvita. Mi hazarde anstataŭigis la anglan "Color box" per "Kolora kesto" kaj jen la enhavo aperis.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 16:02, 28 Maj. 2013 (UTC)
:: Alternativo cetere estas {{ŝ|priskribo}}, sed ĝi metas la koloran keston tute maldekstren, ne spaceton pli dekstren kiel "kolora kesto", kaj necesus inkludi la postan klarigon inter ŝablonokrampojn, do ne <nowiki>{{priskribo|#FFA07A}} – pubereco, sed {{priskribo|#FFA07A| – pubereco}}</nowiki>. Sed "kolora kesto" kompreneble pli proksimas al la anglalingve celita "color box". [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 14:48, 17 Jun. 2013 (UTC)
 
==Forigo de alidirektiloj==
Pri [[Mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio]], bonvolu forigi la ne plu uzatajn alidirektilojn "[[Mediteraneaj sekaj maldens-arbaroj de akacio kaj arganio]]" kaj "[[Mediteraneaj sekaj maldensarbaroj de akacio kaj arganio]]. Antaŭan dankon. --[[Uzanto:Forstbirdo|Forstbirdo]] ([[Uzanto-Diskuto:Forstbirdo|diskuto]]) 14:25, 30 Maj. 2013 (UTC)
 
{{farita}} [[Vikipediisto:PaulP|<sub>PaulP</sub>]][[Speciala:Retpoŝti uzanton/PaulP|<sup><span style="color:red;">@</span></sup>]][[Vikipediista diskuto:PaulP|<sub><span style="color:green;">disk</span></sub>]][[Speciala:Kontribuoj/PaulP|<sup><span style="color:blue;">kont</span></sup>]] 15:03, 30 Maj. 2013 (UTC)
:: Pri [[Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj]], bonvolu forigi la ne plu uzatajn alidirektilojn "[[Sud-saharaj stepo kaj maldensarbaroj]]" kaj "[[Sud-saharaj stepo kaj maldens-arbaroj]]. Antaŭan dankon. --[[Uzanto:Forstbirdo|Forstbirdo]] ([[Uzanto-Diskuto:Forstbirdo|diskuto]]) 21:06, 30 Maj. 2013 (UTC)
:::Ĉu vi bonvolus uzi la ŝablonon {{ŝ|forigu tuj}} por tiaj petoj? Ankaŭ neadministrantoj kiel mi havas tiun ĉi paĝon en sia atentaro. Dankon. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 22:05, 30 Maj. 2013 (UTC)
 
==Kial okazas tio?==