Oblikva turo de Pizo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 77 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q39054)
PaulP (diskuto | kontribuoj)
malnova Monato-ŝablono forigita vd. Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#El_Monato
Linio 109:
En [[1989]] oni mezuris, ke la supra parto estas jam pli ol 4 metrojn el sia ekvilibra linio, kaj la jara kliniĝado atingas 2 mm, duoble tiom kiom antaŭ 50 jaroj! La tiaman kliniĝon, spertuloj opinias tro granda kaj danĝera, kaj ili decidis ke la turo plu ne estas sufiĉe sekura por permesi supreniradon. Iuj inĝenieroj certigas, ke la monumento minacas fali sen averto kaj ke la falo estas forte akcelata de la senĉesa vibrado kaŭzata de la intensa ĉirkaŭa trafiko. Kontraŭuloj opinias, ke distanco inter la turo kaj apuda ŝoseo estas tamen sufiĉe longa por absorbi la vibradon, pro la elasteco de la argilo, sur kiu staras la konstruaĵego. Studoj de inĝenieroj, kunvenoj, paroladoj, pliaj studoj, kunvenoj kaj paroladoj sin sekvis ĝis februaro 1992, kiam fine komencis labori en la urbo internacia komisiono. La studoj kaj diskutoj kompreneble plu daŭras, sed nun jam internaciskale. Jam multaj kaj plej diversaj teknikaj kaj elektronikaj instrumentoj daŭre observadas la sanstaton de la fama turo, plej precize.
 
Unu el la anoj de la fakula komisiono diras, ke la turo preskaŭ certe falos post 5 ĝis 25 jaroj, ĉar la matematika rilato inter puŝantaj fortoj kaj rezistantaj fortoj troviĝas jam de la ekstremalo de toleremo. Spertulo pri tera premo kaj fosado, male diras ke li tute ne povas ion ajn aserti pri la vivodaŭro de la malsanulo; eble ĝi falos morgaŭ aŭ post cent jaroj; la tuta afero estas granda enigmo, kiu ja dependas de la kvanto de akvo en la fundamento kiu malaltiĝas pli rapide ol atendite. Plej optimisma aserto diras, ke la turo starados ankoraŭ pluajn 85 jarojn, eble eĉ 100. Dumtempe, la pizanoj estas sufiĉe malkontentaj, ĉar dum pli ol tri jaroj ili plu ne ricevas la kutiman nombron da turistoj.<ref name="mon01">laŭ{{Monatoref|numero=1993/05|paĝo=16|titolo=La MONATOturo -de majo 1993Pisa|ligilo=|aŭtoro=[[Amador Diaz]]}}</ref>
 
En 1995 oni provis frostigi la grundon sed tio nur plirapidigis la kliniĝon. En 1998 interna ŝtala armaturo estis enkonstuita kaj en 1999 60 kubmetroj da argilo estis elfositaj kaj la fundamento estis plifirmigita per 15-metrojn profundaj fostoj. Tiu vorko kiu kostis 30 milionojn da Eŭroj proksimigis la supron de vertikalo je 43 cm kaj garantii pluan jarcentan staradon. La monumenton oni denove povas viziti de la 15-a de decembro 2001. Iuj spertuloj timas ke tio mallongigos la stardaŭron de la momunmento, aliaj asertas ke ĝi plu staros 300 jarojn.
Linio 140:
* [[2006]] : 4,5 m t.e. 4,72 °
 
== Notoj kaj referencojReferencoj ==
<references />
 
{{El Monato|Oblikva turo de Pizo}}
{{Commons|Torre di Pisa}}