Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
::::::Mi ne komprenis, el kie oni prenis "tc", "tĉ", "sŝ". Se estas skribita, ke la litero "っ/ッ" duobligas konsonanton, do tio signifas "cc", "ĉĉ", "ŝŝ". Kaj kial estas referenco al sistemoj de Hepburn kaj Kunrej pri tio?
::::::Unue la artikolo mikse kaj konfuze proponas metodon ambaŭ por fonetika transskribo kaj por prezento de japana prononco. (La diferenco inter ili estas ekzemple en la litero "ō", kiun ne enhavas Esperanta alfabeto; ĝi necesas ĉefe por prezenti la japanan longan vokalan, ne estantan en Esperanto.) Nun la artikolo pli taŭgas por japana prononco. La nova artikolo "[[Esperantigo de vortoj el japana fonto]]" pli taŭgas al fonetika transskribo, sed ĝi postulas o-finaĵon. Ĉu la fonetika transskribo ne estas varianto de Esperantigo (sen o-finaĵo)? Amike -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 07:34, 26 Jul. 2013 (UTC)
:::::::Mi pensas, ke povus koniĝi ĉi tiu artikolo kaj [[Esperantigo de vortoj el japana fonto]], se oni volus, kiel la artikolo de [[Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio]], kiu havas la ekzemplojn kaj la tendencon de reale Esperantigitaj vortoj en la unua sekcio kaj la manieron de transskribo/transliterumo prezentitajn de iuj en la dua sekcio. Ambaŭ la artikolo de la cirila kaj ĉi tiu paĝo havas la karakterojn de transliterumo kaj transskribado. Oni klarigas transliterigon de "ちぢむ" <- -> "ĉiĝimu" kaj "в" <- -> "v" ignorante la sonojn de variantoj de "ぢ" ("ĝi" ĉe la komenco aj post "n", kaj "ĵi" post vokalo) kaj "в" (ĝenerale "v", sed "f" antaŭ senvoĉa konsonanto kaj silabfine, "vj" antaŭ palataliganta vokalo, kaj "ŭ" en la ukraina). Aliflanke, alia mencias fonetikan transskribon kiel "ちぢむ" -> "ĉiĵimu" (ne re-transliterigebla) kaj "и" -> "i" (kiel en [[Kaŝirskaja (stacio de Moskva metroo)|Kaŝirskaja]]) kaj ankaŭ "ы" -> "i" ([[Siktivkar]]). Do, kiel vi eble scias, mi proponas ne plu uzi en la vikipedio tian nefiksitan esperantalfabetigon por transskribi la cirilan kaj la japanan, kaj uzu aliajn manierojn por kontrolebleco kaj por evitado de longega diskuto kiel [[Stacio Ŭeno]]. Kore,--[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 08:57, 26 Jul. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Transskribo de la japana lingvo en Esperanton".