Ukraina lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 130:
La ukraina lingvo havas ses [[vokalo]]jn (''a'', ''e'', ''ɪ'', ''i'', ''o'', ''u''; skribataj konforme per ''а'', ''е'', ''и'', ''і'', ''о'', ''у'') kaj unu [[duonvokalo]]n (''j'', skribata per ''й''). La kunmetaĵo de ''j'' antaŭ kelkaj el la vokaloj estas skribata per unu sola litero ("ja" = ''я'', "je" = ''є'', "ji" = ''ї'', kaj "ju" = ''ю''). Por skribi la aliajn kunmetaĵojn, oni devas uzi du literojn: ''йи'' kaj ''йо''. ''Йи'' ekzistas nur en kelkaj dialektoj.
 
La plejparto de la [[konsonanto]]j havas tri eblajn formojn: nepalataligitan, palataligitan kaj longan, ekzemple /l/, /lʲ/ kaj /ll/ aŭ /n/, /nʲ/ kaj /nn/. Ortografie la vokaloj povas palataligi aŭ nepalataligi antaŭan konsonanton; tiam la vokaloj ''я'', ''є'', ''ю'' estas legata sen /j/, ekzemple ''ню'' estas legata /nʲu/, sed ne /nʲju/. En kelkaj pozicioj, ekzemple ĉe la fino de vorto, speciala simbolo (''ь'') estas uzata por indiki palataligitan konsonanton. Oni uzas [[apostrofo]]n por indiki la nepalataligitecon de konsonanto kie normale la sekvanta vokalo palataligus ĝin; ekzemple "з'явитись" estas legata /zjavɪtɪsʲ/ (ne /zʲavɪtɪsʲ/; kaj ne /zʲjavɪtɪsʲ/, kiel estus se ь estus anstataŭ la apostrofo). Por indiki longecon oni ripetas la literon. Ukrainoj emas elparoli mallongajn konsonantojn kaj ne skribi duoblajn literojn en fremdaj vortoj, kiam la literoj estas duoblaj en la fontlingvo; sed en iuj tiaj vortoj tiaj konsonantoj estas longaj kaj estas skribataj kiel duoblaj literoj.
 
La lingvo ankaŭ havas la [[fonemo]]jn /ʣ/ kaj /ʤ/ (kiel Esperantaj "dz" elparolata unusone kiel "c", kaj "ĝ"), kiuj ne havas siajn proprajn literojn en la alfabeto kaj estas skribataj per du literoj: ''дз'', ''дж''. Tamen, ili estas unuopaj fonemoj.