Salins-les-Bains: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 92:
 
==Vidindaĵoj==
 
{{...}}
La saleltirejoj havas historion jarmilan kaj aventuron industrian, politikan, ekonomian kaj ĉefe homan.
 
En junio 2009, la Salfarejo de Salins les Bains estis enskribita sur la listo de la tutmonda heredaĵo de Unesko, kiel aldonaĵo de la reĝa salfarejo de [[Arc et Senans]]. Temas pri la plej unua francia industria tutaĵo kiu aperis en tiu famobrila listo.
 
En Salins les Bains dum jarmiloj homoj ĉerpis la peklakvon el la loka subgrundo cele eltiri salon.
Tiel konstruiĝis fameco kaj riĉeco de la urbo. Tiam salo estis ege altvalora kaj multe ŝteldezirita.
 
En 1773 la reĝa administraro decidis starigi novan salfarejon en Arc et Senans, 20 km nordokcidente for de Salins, por plialtigi la regionan saloprodukton.
[[Claude Nicolas Ledoŭ]] zorgas pri la konstruado, kaj la plekakvo de Salins de tiam transiros lokalloken tra tubaro nomita plekakvotubo.
 
Vizito komencas en grandega subgrunda galerio de la 13a jarcento. Ĝi konektas du putojn kaj ŝirmas daŭre funkciantan pumpadsistemon, kiu eltiras salan akvon situantan je ĉirkaŭ 250 metroj da profundeco.
La vizitantoj, laŭ la eltirvojo de la materio, poste atingas la pateg-ĉambregon (patego: eksternorme granda elvaporigilo ; jen unikaĵo en Francio), kie la pekl-akvo estas varmigita ĝis vaporiĝo .
El la kvar iam funkciantaj en la salfarejo, nur unu patego ankoraŭ funkcias ; ĝi datiĝas de la komenco de la 19-a jarcento, temas pri la lasta funkcianta en Francio ; ĝi estis uzata por fari elfajran salon (salo, kiun oni obtenas per vaporigo fare de artefarita hejtigilo). Dum jaroj, ĝi estis provizata per plek-akvo kaj hejtigita. Post forvaporiĝo de la akvo, la peklakvistoj salrastile la salon kolektis. Restarigita kaj refortigita kadre de modela konstruejo, ĝi prezentas hodiaù, pli ol neniam ĝis nun, unikan ateston pri la loka aktiveco .
 
Inter konstanta ekspozicio kaj aŭdovida projekcio, daŭras la vizito ĝis la sal-magazeno lokita en la centro de la renovigitaj historiaj konstruaĵoj.
 
La sal-muzeo
La decide moderna arkitekturo de la salmuzeo enscenigas la salfarejon, kiel sian ĉefan kolektopecon. Ĝi ebligas restitui la ampleksecon de la situo en la flora epoko de la "blanka oro" , kaj vidigas la historian konstruaĵon laŭ subtila miksaĵo el vitro, ligno, metalo kaj ŝtono .
 
==Lokaj famuloj==