i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Edesbrieres!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 14:56, 4 Mar. 2011 (UTC)


Bonvenon kaj gratulon por viaj artikoloj. Eble kun la staĝo ni havos bildojn en la artikoloj. --pino 10:58, 1 Maj. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Kantonoj redakti

En viaj lastaj artikoloj pri kantonoj vi forgesas meti la nomon de la kantono en la frazo "La kantono de enhavas 17 komunumojn :". Mi enmetis kelkajn.--kani 19:41, 23 Dec. 2011 (UTC)

Arkitektaj vidindaĵoj redakti

En viaj lastaj artikoloj mi sisteme korektis Arkitektaj vidindaĵoj al Arkitekturaj vidindaĵoj, ĉar mi supozis, ke vi ne celas Arkitektojn sed Arkitekturon. Ĉiukaze vi mem povas ŝanĝi la modelon.--kani (diskuto) 21:21, 10 Feb. 2013 (UTC)

Sampans redakti

Saluton, Edesbrieres. Mi vidis, ke vi aranĝis la intervikiojn de Sampans laŭ la malnova sistemo. Sed ekde kelkaj tagoj eblas uzi la novan sistemon per VP:VD. La ligiloj de la artikolo nun troviĝas sur la paĝo d:Q614564, ĉar mi aranĝis tion. Mi rekomendas estonte uzi la novan manieron, ĉar tiam necesas aldono nur ĉe Vikidatumoj. Do, ne plu en ĉiu unuopa lingva versio. Se vi ankoraŭ havas demandon, demandu min aŭ sur la diskutopaĝo de la helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 28 Mar. 2013 (UTC)

Burokratoj redakti

Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 10:36, 26 Jun. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:56, 30 Dec. 2013 (UTC)

Ŝanĝo de regiono redakti

Saluton Emamanuel, ni havas problemojn kun la novaj regionoj en Francio. Mi trovis duon automatikan metodon por korigi la artikolojn. Vi povas vidi ŝanĝoj faritaj kaj juĝi la kvaliton de la afero. Vidu ekzemple kontributoj de Pinof en Jura, Yonne, aŭ Côte-d'Or. Sed dum la laboro oni blokas mian konton. Vi povus plirapidigi la agon voĉdonanta en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭdankon. Kore.--pino (diskuto) 05:13, 17 Jan. 2016 (UTC)

Aristide Briand (pariza metrostacio) redakti

Saluton Edesbrieres! Mi malfaris vian redakton en artikolo Aristide Briand (pariza metrostacio), ĉar la precizigo ke Aristide Briand mortis en Parizo miaopinie ne necesas tie. --Dominik (diskuto) 14:08, 12 jun. 2016 (UTC)Reply

Dankon pro via respondo. Vi pravas, ke iel necesas ligo al artikolo Aristide Briand - mi ĵus aldonis ĝin. --Dominik (diskuto) 19:24, 13 jun. 2016 (UTC)Reply

Voĉdono redakti

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 09:14, 28 aŭg. 2017 (UTC)Reply

Administranta baloto redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:06, 4 jun. 2019 (UTC)Reply