Edmund Osmańczyk: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q3848159)
kompletigoj laŭ vikipedioj
Linio 5:
'''Edmund Jan Osmańczyk''' (naskiĝia la 10-an de aŭgusto 1913 en Deutsch Jägel/Jagielno ([[distrikto Strzeliński]]), mortis la 4-an de oktobro 1989 en [[Varsovio]]) – pola publicisto kaj politologo, parlamentano al [[Sejmo (Pollando)|Sejmo]] de [[Pola Popola Respubliko]] de la 1-a, 2-a, 5-a, 6-a, 7-a kaj 8-a kadenco, senatano de 1-a kadenco.
 
==Vivo==
Edmund Osmańczyk studis en polaj altlernejoj ([[Varsovia Universitato]], 1938) kaj eksterlandaj ([[universitato]]j en [[Bordozo]] kaj [[Berlino]]), en 1974 akiris gradon de [[doktoro]] de [[politikaj sciencoj]].
 
En la jaroj 1932–1935 estis redaktoro de revuo "Młody Polak w Niemczech" (Juna [[poloj|polo]] en [[Germanio]]), de 1934 ĝis 1939 gvidis Gazetaran Centron de [[Asocio de Poloj en Germanio]]. Ekde septembro 1939 laboris en [[Pola Radio]] en Varsovio, post [[invado en Pollandon|okupo de la ĉefurbo]] – en [[konspiro|konspira]] radio. Dum la [[ribelo de Varsovio]] disaŭdigis en Pola Radio ĉiutagajn programerojn ''Batal-tago pri situacio en la ĉefurbo''. En la jaroj 1945–1946 estis milita korespondanto, raportis i.a. pri [[Potsdama konferenco]] kaj pri [[Nurenbergo|Nurenberga]] proceso. De 1947 dum pluraj jaroj laboris kiel eksterlanda korespondanto de Pola Radio. Li publikigis en semajnrevuo "Świat" (Mondo). De 1969 okupiĝis pri publicista agado kaj scienca laboro. Aŭtoro de plurfoje premiita publikaĵo "Encyklopedia ONZ i stosunków międzynarodowych" ([[Enciklopedio]] de [[UN]] kaj de internaciaj rilatoj) (1982), eldonita ankaŭ en la [[hispana]] kaj [[angla]].
 
Kiel reprezentanto de [[Solidareco (Pollando)|solidareca]]-[[Opozicio (politiko)|opozicia]] flanko partoprenis kunsidojn de Ronda Tablo en grupo pri politikaj reformoj. En 1989 kadre de Civitana Komitato "Solidareco" eniris al [[Senato (Pollando)|Senato]], kie estis prezidanto de senata Komisiono pri [[migrado|Elmigrado]] kaj [[Poloj]] en Eksterlando. Mortis kelke da monatoj poste.
En la periodo 1952–1961 kaj 1969–1985 estis deputito en Pola Parlamento. Li ricevis [[honora doktoreco|honoran doktorecon]] de [[Silezio|Silezia]] (1975) kaj [[Vroclavo|Vroclava]] (1988) Universitatoj.
 
En la jaroj 1983–1988 prezidis Asocion de [[Aŭtoro]]j ZAiKS. Distingita interalie per Komandora Kruco (1957), Kavalira (1954) kaj Oficira de la Ordeno ''Polonia Restituta'' (1952) kaj Ora Merit-Kruco (1950). En la periodo 1952–1961 kaj 1969–1985 estis deputito en Pola Parlamento. Li ricevis [[honora doktoreco|honoran doktorecon]] de [[Silezio|Silezia]] (1975) kaj [[Vroclavo|Vroclava]] (1988) Universitatoj.
 
==Verkoj==
* ''Młode Niemcy'' (Juna Germanio), "Czytelnik", [[Warszawa]] 1951
* ''Niemcy 1945–1950 : liczby, fakty, daty, komentarze'' ([[Germanio]] 1945–1950: nombroj, faktoj, datoj, komentoj), "Książka i Wiedza", Warszawa 1951
* ''Był rok 1945'' (Estis la jaro 1945), PIW Warszawa 1970, 1980.
* ''Leksykon Polactwa w Niemczech'' (Lexikon des Polentums in Deutschland), Instytut Śląski w Opolu, PWN Warszawa 1973
* ''The Encyclopedia of The United Nations and International Agreements'', Philadelphia, London, Taylor and Francis, 1986. ISBN 0850663121; New York, London, Routledge 2003, ISBN 0415939208
* ''Enciclopedia Mundial de Relaciones Internacionales y Naciones Unidas'', Fondo De Cultura Económica, 1990, ISBN 84-375-0079-6
* ''Sprawy Polaków'' (Aferoj de poloj), AWiR, Katowice 1946, 1948, "Śląsk", 1982, 1986.
* ''Trzeba to opowiedzieć : dziennik z Powstania 1944'', (Oni devas tion rakonti: Taglibro de la [[Ribelo de Varsovio|Ribelo]] 1944) Bellona, Warszawa, 1994, ISBN 8311083258.
 
==Bibliografio==
Ewa Wyglenda: ''Edmund Jan Osmańczyk (1913–1989). Bibliografia twórczości za lata 1945–1991'' (Edmund Jan Osmańczyk (1913-1989). [[Bibliografio]] de verkado pri la jaroj 1945-1991), Instytut Śląski w Opolu ([[Silezio|Silezia]] Instituto en [[Opole]]) 2005, ISBN 83-7126-200-0
 
==Eksteraj ligiloj==
* [https://portal.dnb.de/opac.htm?query=Woe%3D119218739&method=simpleSearch] en Katalogo de [[Germana Nacia Biblioteko]]
 
 
{{Vivtempo|1913|1989|Osmańczyk, Edmund}}