Saas-Fee: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 19:
 
==Geografio==
La komunumo Saas-Fee situas sur suna tavolo super la fundo de la valfunde je la okcidenta flanko se la Saas-Valo. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 4545 m [[s.m.]] la kulmino de [[Dom (monto)|Dom]], kiu estas la plej alta monto plene situanta en Svislando. Sub la kulmino de Dom fontas la [[Hohberg-Glaĉero]]. Entute 13 pli ol 4000-metroj altaj montopintoj de la Mischabel-Masivo ĉirkaŭas la komunumo, kiu pro ĝia unika panoramo ankaŭ estas nomita ''Perlo de la Alpoj''. Tra la komunumo fluas la rivero Fee-Vispa, unu el la fontriveroj de [[Saaservispa]]. Ĝi fontas de la [[Fee-Glaĉero]] en sudo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saas-Fee kaj la setlejoj [[Chalbermatten]], [[Honegg]] kaj [[Wildi]].<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=637926&y=106587 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 40,60 km², de kiuj 8,8% estas kovritaj de [[arbaro]], 5,2% servas por [[agrikulturo]] kaj 1,9% por [[setlado]]. Pli ol 80% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto kaj [[glaĉero|glaĉeroj]].<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>