Katedralo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
La katolika '''Katedralo de la Virgulino''' estas 1200 jarojn aĝa preĝejo situanta sur monteto en la urbocentro de [[Erfurto]]. La belega en [[Gotika arkitekturo|gotika]] stilo konstruita preĝejo estas la episkopa preĝejo de la [[Episkopujo de Erfurto|episkopo de Erfurto]]. [[Martin Luther]] ricevis la pastran ordinon tie ĉi en 1507. Apud la kirko troviĝas hodiaŭ la fakultato de [[teologio]] katolika, parto de la [[Universitato de Erfurto]].
== Arkitekturo ==
Sur la loko, kie la katedralo nun staras, estis antaŭe pluraj aliaj preĝej-similaj konstruaĵoj.
===Portalo===
Suprenirinte la ŝtuparon oni ekvidas portalon imponan kun la 12 apostoloj bonvenigantaj onin. Sur la meza pilo staras la [[Dipatrino kun Infano]]. Ŝi aperas duan fojon pli malsube dolorplena pro la krucumita filo: flanke estas [[Johano la Evangeliisto]]. Ĉe la okcidenta flanko videblas la [[Lasta juĝo]]. La venkinto de la morto, la releviĝinta Kristo, montras la [[stigmato|stigmatojn]] kaj la lancpinte vunditan torakon. Fakte oni rigardas skulptitajn kristnask- respektive paskofeston.
Linio 21 ⟶ 20:
===Efektoj ĝeneralaj===
Starante sub la galerio, la vizitanto sentas la dimensiojn de la katedralo (longeco: 88 m) verŝajne plej bone. La ĉefa navo finkonstruitis en 1465 post 10 jaroj kaj anstataŭis la antaŭan romanikstilan. La grandeco de la iama transepto difinis la larĝecon de la flankaj navoj. Sur la fundamentojn de la romanika meza navo oni starigis la kolonojn de la gotika halo; pro tio la meza navo estas pli malgranda ol la du flankaj. Plilongigo okcidenten malhelpis (kiel ankaŭ ĉe la [[Preĝejo Sankta Severo (Erfurt)|Preĝejo Sankta Severo) la krutaj deklivoj de la katedralmonteto.
 
== Katedralmonteto ==
70 ŝtupoj kondukas de la katedralplaco supren al la katedralmonto, kiun superregas la katedralo kaj la [[Preĝejo Sankta Severo (Erfurt)|Preĝejo Sankta Severo]]. La plej alta pinto de la Severo-kirko estas 86 metrojn super la katedralplaco kaj la plej alta pinto de la katedralo 81 metrojn: la katedralon apogas 12 metrojn altaj kavaj enrokigitaj pilieroj. Supre kondukas rondpado, kiu permesis al la pilgrimuloj edife ĉirkaŭiri la preĝejon.
 
Verŝajne jam antaŭ la fondo de la [[Episkopujo de Erfurto]] konstruitis preĝejo ĉ. en 725. Restoj de la pli malgranda preĝejo devas esti sub la nuna katedralo; fundamenta muraro estas trovita. Dekstre estis eta klostro-kirko de benediktaninoj. Pro mankospaco, dum la jarcentoj unu preĝejo simple konstruiĝis sur la pli malnovan. Ĉe la plej mallarĝa loko la du hodiaŭaj preĝejoj ne havas distancon pli grandan ol 5 metroj unu de la alia! La okcidenta portalo kaj la ŝtuparo ĉe la okcidenta parto estas nur de la 19-a jc.
 
== Artaĵoj en la longa halo ==