Emil Orlik: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
Berlino restis ĝis la morto de Orlik lia loĝurbo, de tie li preskaŭ ĉiun jaron li entreprenis vojaĝojn al [[Sudeŭropo]], [[Francujo]] kaj [[Svisujo]]. En la jaro 1912 li komencis sian duan, pli vastan vojaĝon al Azio, kiu kondukis lin tra [[Ĉinujo]], [[Koreujo]] kaj [[Japanujo]]. Li mortis la 28-an de septembro 1932 en Berlino.
== Verkaro ==
Orlik verkis precipe kiel desegnisto kaj grafikisto (akvafortoj kaj lignogravuraĵoj). Liaj motivoj ampleksas portretojn de elstaraj samtempuloj, i.a. de [[Henrik Ibsen]], Bernhard Pankok, [[Gustav Mahler]], [[Hermann Bahr]], [[Max Klinger]], [[Rainer Maria Rilke]], kiun li konis ekde 1896 el Prago, kaj [[Jakob Wassermann]]. "La temaro de liaj verkoj radikas en la etburĝa kaj kampara medio de liaj respektivaj restadejoj ... Per tio ankaŭ la temocikloj en la verko de Orlik ... estas skizitaj: la popolarto, la kampara vivo, la monduma, la grandurbo kaj ĝiaj loĝantoj, la ekzota, la foraj landoj de Oriento kaj de Orientazio."<ref>Emil Orlik. Zeichnungen und Druckgraphik von 1889-1932, Munkeno 1972, p. 33</ref>
[[dosiero:Die Weber 1897 by Emil Orlik.jpeg|eta|Afiŝo de Emil Orlik pri la dramo ''Die Weber'' de [[Gerhart Hauptmann]]]]
Orlik konceptis laŭ mendo de la [[kolonjo|kolonja]] ĉokoladofabrikanto Ludwig Stollwerck kolektobildojn por Stollwerck-Kolektalbumoj, i.a. la serio „Rinderbilder“ [Bovobildoj] por la Stollwerck-Kolektalbumo N-ro 5 el 1902.<ref>Lorenz, Detlef: Reklamekunst um 1900. Künstlerlexikon für Sammelbilder, Reimer-Verlag, 2000.</ref> De 1917 ĝis 1918 Orlik estis okupita dum la Konferenco de [[traktato de Brest-Litovsk|Brest-Litovsk]] kiel gazetara desegnisto.
En la berlina periodo de Orlik ekestis i.a. portretoj de Ernst Barlach, Lovis Corinth, [[Otto Dix]], [[Käthe Kollwitz]], Max Slevogt, [[Franz Werfel]], [[Rudolf Steiner]], [[Thomas Mann]], [[Albert Einstein]], [[Franz Marc]] kaj [[Alfred Döblin]]. Kunlabore kun Max Reinhardt li verkis por ties enscenigoj konceptojn por scenaranĝoj kaj kostumoj.
 
Kiel aldonaĵoj la artorevuo ''Pan'' publikigis en 1897 malgrandajn akvafortojn de Orlik, inter ili etformata akvaforto de la afiŝo ''Die Weber'' [La teksistoj] pri la samnoma sociodramo de [[Gerhart Hauptmann]]. En letero de la 13-a septembro 1897 al la poeto li referencis la reproduktaĵon de la afiŝo en ĉi tiu revuo, kiu validas kiel „fundamenta ŝtono de la germana socia afiŝo“<ref> Eugen Otto (eldoninto): Emil Orlik. Leben und Werk 1870 bis 1932. Prago, Vieno, Berlino. Christian Brandstätter Verlag, Vieno 1997, p. 146.</ref> Ekde 1897 ĝis 1901 la munkena kultura revuo ''Die Jugend'' ree kaj ree uzis grafikaĵojn kaj bildojn de Orlik.
== Japanismo ==
 
== Ekspozicioj ==