Preĝejo Sankta Severo (Erfurto): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto: de:Severikirche (Erfurt) estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj |
||
Linio 1:
[[
== Historio ==
Linio 6:
== Sonoriloj ==
Famas la kirko pro la sia varieco sonorila. Kvar muldis Claus von Mühlhausen, inter ili ''Osanna'' (1474) ornamita per reliefoj kaj '' Martha'' (de 1475). La kreinto de la katedrala [[Gloriosa (Erfurt)|Maria Gloriosa]], Gerhard Wou, muldis la sonorilon ''Vincentia''. En la ĥorejo estas pormesa sonorilo el arĝento nomita ''Bertold Abendbrot'' de 1442. La kvin restantaj estas de 1952 respektive 1962, do sume ne malpli ol dek sonoriloj troviĝas en la kampaniloj. La sonorilaro estas la plej granda el la Mezepoko en tuta [[Turingio]].
[[
== Interno ==
La interna aspekto de la kvinala gotika hala preĝejo kun maldikaj kolonoj estas rava. Ĉi tie troviĝas multaj vidindaj objektoj, nome:
* Sidanta figuro de Sankta Severo ĉe la suda portalo (ĉ. 1375) laŭ francaj modeloj
* Skulptaĵo de Johano Baptisto (ĉ. 1363): ĝi stile similas la madonon de la [[Preĝejo Sankta Kruco (Erfurt)|Preĝejo Sankta Kruco]]. Krome estas aliaj figuroj el grejso en la preĝejo: la plej malnova estas madono de Johannes Gerhart en la ĥorejo videalvide al la Johano-figuro. Ĝi havas subtile faritajn vestaĵojn kaj montras novstilan formeksprimon.
* Figuro de Sankta Katarino (ĉ. 1460) sur meza piliero.
* Funebranta madono (ĉ. 1480)
* Triptiko de Sankta Maria kun mandorlo (1510/20) en la norda Blasio-kapelo, farita de la skolo de Peter von Mainz
* Ambono de 1576, samtempe donacita kiel epitafo por Heinrich Ruchter kaj lia vidvino; ĉe flanka parto alia epitafo por Johannes Nier kaj lia edzino kun bildo de la releviĝinta Kristo
* Ĉefaltaro (1670/80) kun bildo de la resurektinta Kristo
* Kompato-bildo de la erfurtanino Hildegard Hendrichs (1953)
* Madono de mastro Johann Gerhart (ĉ. 1340)
* '''Sarkofago de Severo''' (1360/70) kun belega slabo: ĉefverko de la anomima ''Meister des Severisarkophags''. La ĉerko post la [[Reformacio]] malkonstruitis kaj nur en 1948 kunmetitis. Konserviĝis la kvar flankoj montrantaj: la adoradon de la [[Tri reĝoj]], la adiaŭon de la lanoŝpinisto Severo disde siaj familianoj, miraklon de kolomboj dum la ordino episkopa, surtronigon solenan de la sanktulo. La slabo estas kopio. Verŝajne la sarkofago estis starigita sur soklo por adoraj kialoj kiel la relikvoj de la Tri reĝoj en la [[Katedralo de Kolonjo]]. La anonima majstro verkis ankaŭ por preĝejoj en [[Magdeburg]] kaj [[Halberstadt]].
* '''Kalikoforma baptopelvo''' sub 15 metrojn alta triangula sabloŝtona baldakeno (1467): ĝi estas unu el la plej gravaj malfrugotikaĵoj en Germanio. Donacinto esta la kanoniko Johann Steinberg el Duderstadt. La nekonata majstro nomiĝas ''Meister des Severi-Taufsteins''.
* Alabastra reliefo de la arkianĝelo Miĥaelo (1467), kiu per la unua mano portas animon kaj per la alia terenĵetas la diablon: ĝin kaj la antaŭlastan faras la sama majstro. Ĝis 1938 ĝi estas en la [[ĥorejo]].
La tra la norda portalo enirintojn bonvenigas la t.n. ''Erfurta madono'', S-forma laŭ franca stilo (de 1360/70). La Klais-orgeno, sur galerio de 1714, estas de 1930. Samtempe faritis la variece ornamita orgenfasado kun skulptitaj anĝeloj, puttoj kaj la figuroj de Davido kaj Sankta Cecilio, la patronino de muzikistoj.
[[
== Kapelo de Sankta Bonifaco ==
Norde de la preĝejo estas romanikstila turo, jam en la 14-a jc. alikonstruita al kapelo. Iam ĝi estis pluretaĝa. Ene troviĝas altara bloko kun la Kristo, la viro de doloroj, kaj enskribo de 1624. Stukfriso ĉirkaŭanta de la sama tempo montras ĉirojn, florojn, birdojn kaj puttojn. La turo estas parto de burgo planita post la transloko de la monaĥinejo al [[Citadelo Cyriaksburg]]. Alvale ĉe la orienta deklivo, sub Bonifaco-kapelo kaj paroĥaj domoj, konserviĝis muroj kaj remparoj.
[[
== Literaturo ==
* Brückner, Margarethe kaj Ernst Haetge, Lisa Schürenberg kaj Alfred Overmann: Die Severikirche, Burg 1929
Linio 48:
* Tettau, Wilhelm von: Geschichtliche Darstellung des Gebietes der Stadt Erfurt und der Besitzungen der dortigen Stiftungen, in: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt 13, Erfurt 1887, p. 154- 165
* Werner, Matthias: Die Gründungstradition des Erfurter Petersklosters, Sigmaringen 1973, p. 105- 113
* Andreas Schareck: ''Erfurt'', eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN
* Hermann H. Saitz: ''Erfurt zu Fuß, 5-a eldono, Erfurt 2010
* Gerd Schöneburg: ''Erfurt. Führer durch die historische Altstadt'', 4-a eldono, Erfurt 2009
* Kristina Kogel: ''Erfurt an einem Tag. Ein Stadtrundgang'', eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2011, ISBN
* Ulrich Seidel: ''Erfurt: Rundgänge durch die Geschichte'', eldonejo Sutton, 2004, ISBN
* Ulrich Seidel: ''Erfurt: Neue Rundgänge durch die Geschichte'', eldonejo Sutton, 2009, ISBN
* Wolfgang Knape: ''Erfurt: Ein Führer durch die thüringische Landeshauptstadt'', 5-a eldono, eldonejo
* Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: '' Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen'',
{{commonscat|Severikirche (Erfurt)}}
[[Kategorio:Preĝejoj en Erfurt|Severo]]
[[Kategorio:Erfurto]]
{{LigoLeginda|de}}
|