Pola koridoro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q156654) |
kompletigo laŭ pola vikipedio |
||
Linio 1:
La '''pola koridoro''' (germane: Polnischer Korridor) – konata ankaŭ kiel [[Pomerio|pomeria]] aŭ simple [[koridoro]] - elpensaĵo de germana nomigo de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento por areo de la pola vojevodio Pomerio.
La koridoro, 32–112 km larĝa tera strio, estiĝis pro la sekvaj kazoj:
# Ĝi estis historia pola teritorio (antaŭ trionigo de Pollando fine de la 18-a jc.), loĝata fare de pola plimulto.
# la decido kongruis kun la 13-a punkto el la [[14 punktoj de Wilson]], laŭ kiu oni devas certigi liberan aliron al la Balta maro por Pollando.
# la transdonita teritorio ne entenis Danzig-on ([[Gdańsk]]), kiu urbo estis tiutempe tute germana urbo kaj kiun oni deklaris urboŝtato. Pollando evoluigis kiel alternativon al Danzig la havenurbon [[Gdynia]]. Oni certigis por la germanoj liberan veturon tra la koridoro.
==Kritiko de la "koridoro"==
En antaŭmilita germana propagando oni akcentis tiun ĉi regionon kiel disdividantan [[Orienta Prusio|Orientan Prusion]] de la cetero de [[Germanio]]. La germanan difinon "koridoro" de polaj teritorioj kritikis en sia parolo la 5-an de majo 1939, dum kunsido de [[Sejmo (Pollando)|Pola Sejmo]] tiutempa ministro pri eksterlandaj aferoj [[Józef Beck]], dirante interalie:
''La samaj konsideroj rilatas al komunikado tra nia pomeria vojevodio. Mi substrekas la vorton "[[Pomerio|pomeria]] [[vojevodio]]". La vorto "koridoro" estas artefarita elpensaĵo, ĉar temas ĉi tie pri pramalnova pola teritorio kun eta procento de [[germanoj|germanaj]] [[setlado|setliĝintoj]]''
==Historio==
La komencon de "Gdanska koridoro" oni povas vidi en formo de [[landlimo]]j de antaŭdisdividita [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj]], kiu havis aliron al la maro troviĝanta inter [[Prusio|prusaj]] teritorioj. Sur tiu ĉi teritorio estis en plimulto pola loĝantaro, [[kaŝuboj]] (ne deklarantaj unusignife sian nacian apartanecon) kaj [[nacieco|naciece]] miksita popolo. Post [[dispartigoj de Pollando]] la teritorion okupis [[Reĝlando Prusio]].
En Pollando la teritorio estis "pola Pomerio", difinata kiel kuniganta la teritorion de Pollando kun la [[Balta Maro]] kaj estanta en la [[Dua Pola Respubliko]] administra regiono de Pomeria vojevodio. Ĝi estiĝis la 28-an de junio 1919 konforme al la 13-a punkto de la [[14 punktoj de Wilson]]. Ĝin konsistigis teritorioj de eksaj [[provincoj de Prusio|provincoj de Orienta Prusio]] (germane ''Westpreußen'') kaj Provinco Poznań (germane ''Posen''), kreitaj de la teritorioj foprenitaj de Pollando flanke de [[Reĝlando Prusio]] post [[dispartigoj de Pollando]] en la 18-a jarcento. Oficiala transpreno de tiu ĉi teritorio flanke de Pollando okazis la 20-an de januaro 1920.
La 14 punktoj de Wilson senpere koncernis ne nur revenigon de Pollando kiel [[sendependeco|sendependan]] [[ŝtato]]n, sed ankaŭ aliron al la maro - denove faritan inter germanaj teritorioj. Post la [[Unua mondmilito]], surbaze de [[Versajla traktato]] fragmento de antaŭa Pomeria vojevodio estis donita al Pollando kaj konsistigis novan Pomerian vojevodion. Gdańsk ricevis statuson de [[Libera Urbo Dancigo]] kaj ne estis ene de la "koridoro". Malprecize reguligita ĝia statuso kaŭzis iom-post-ioman kreskon de la konflikto inter antaŭmilita Pollando kaj Garmanio pri formo kaj limo de kontrolo de ambaŭ ŝtatoj super la urbo.
Politiko de [[Vajmara Respubliko]] de la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento strebis [[anekso]]n de pola Pomerio laŭ internacia arbitracio. Germana registaro proponis ankaŭ neoficiale al Pollando aliron al la maro damaĝe al [[Litovio]] (tra la havenurbo [[Palanga]]). Ultimata postulo de [[Adolf Hitler]] de oktobro 1938 koncernis transdonon de Danzig kaj estigon de eksterteritoriaj vojoj tra la koridoro al orienta Prusio. Pollando rifuzis la postulojn kaj akiris garantion de la [[Francio|francoj]] kaj [[Britio|britoj]] kontraŭ la germana agreso. La pola koridoro estis unu el [[preteksto]]j (''Vorwand''), kiu eksplodigis la [[dua mondmilito|duan mondmilito]].
Post kiam Germanio okupis Pollandon ([[invado en Pollandon|septembro 1939]]), la pola koridoro, Danzig, Posen kaj aliaj polaj teritorioj transformiĝis al germana gubernio. Post la [[dua mondmilito]] la pola koridoro malaperis kaj iĝis parto de Pollando kun [[Gdańsk]] kaj la suda parto de orienta Prusio. La lokaj germanoj estis forpelitaj.
== Vidu ankaŭ ==
* [[14 punktoj de Wilson]]
* [[Koridora trajno]]
==Eksteraj ligiloj==
* [http://jpilsudski.org/przemowienia-odezwy-rozkazy/97-przemowienie-jozefa-becka-z-dn-5-maja-1939-r-video Parolo de ministro Beck en Sejmo la 5-an de majo 1939 (video)]
* [http://www.adiutor-mars.com.pl/katalog_wyd/opisy/korytarz_2000.htm Problemo de "koridoro" en polaj-germanaj rilatoj kaj en internacia forumo 1919-1939. Politika studo]
[[Kategorio:Geografio de Pollando]]
|