Venceslao la 1-a (duko de Bohemio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q196527)
Linio 26:
 
En la jaro 895 agnoskis „ĉeĥaj princoj“ dependon al la orientfranka regno, kies lokon poste okupis Bavario, regata de duko [[Arnulf]] el gento [[Liutpoldidoj]]. La ĉeĥa princlando do orientiĝis dum la regado de la princoj [[Spytihněv la 1-a]] kaj [[Vratislav la 1-a]] al la bavariaj regantoj, kiuj estis rigardataj apogo unue kontraŭ grandmoravia regno, poste antaŭ ĉio kontraŭ Saksujo. La saksaj dukoj ekspansiis orienten kontraŭ la [[ĉeelbaj slavoj]] (jam komence de la 10-a jarcento ili rapide venkis luzaciajn sorabojn), do ili prezentis gravan danĝeron por [[Bohemio]].
La situacio en la regno komencis ŝanĝiĝi, post kiam formortis la dinastio de [[Karlidoj]]. En la jaro 919 saksa duko [[Henriko la Birdisto|Henriko la 1-a, "la Birdisto"]] estis elektita orientfranka reĝo kaj baldaŭ atingis agnoskon ankaŭ de la aliaj dukoj inkluzive de Arnulf la Bavaria. Tiu ricevis vicon da privilegioj. En la jaro 928 la packontrakto kun [[hungaroj]] proksimigis ambaŭ dukojn. Aperis demando, kiel plu evoluos la rilato de la ĉeĥa princlando al la regno. Princo Venceslao certe ne intencis la amikajn rilatojn al Bavario transporti al Saksujo. La restintaj ligoj de la princlando al la regno liberiĝis kaj Bohemio fariĝis memstara. Tion tamen Henriko kaj Arnulfo ne intencis koncedi.
 
En la jaro 929 ekatakis la saksa kaj la bavaria armeoj de nordo kaj sudokcidento Bohemion. La atako estis ne atendita, do la armeoj penetris sen problemoj eĉ al Prago. Venceslao ne deziris la landon detruita kaj prirabita kaj preferis subiĝi. La rezulto estis pago de tiam kutima [[tributo]], kiel kelkajn jarojn poste rimarkis la saksa kronikisto [[Widukind]] el Corvey. Laŭ historiisto [[Palacký]] temis pri ĉiujara pago de 5 cent talentoj da arĝento kaj 120 oksoj. Tiu pago, pri kiu mencias neniu el tiutempaj kronikistoj, sed nur Kosmas, estis ne regule sendata en Bavarion dum regado de [[Karolo la Granda]] kaj [[Lodoviko la Piulo]] (proks. 806 – 840) kaj ŝajne renoviĝis en la j. 895. Nun la pago devus esti transdonata al Saksujo kaj denove eble temis pri bovaro, oro, arĝento k.a. Ĝi ne estis pagenda nur de la regiono regata de Přemyslidoj en la meza Bohemio, sed de la tuta lando, kies reprezentanto estis Venceslao rigardata en la regno (kvankam ekzistis ankoraŭ pluaj „princoj de ĉeĥoj“). Temis do eble pri renovigo de la tributo pagenda jam ekde la jaro 806.