Ariadne auf Naxos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{| style="float:right;"
| [[dosiero: Hofmannsthal 1893.jpg|eta|200px|Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj]]
| [[dosiero:Postcard-1910 Strauss Richard.jpg|eta|Richard Strauss komence de la 20-a jarcento]]
|}
'''Ariadne auf Naxos''' (eo: Ariadno sur Naksoso), verknumero op. 60, estas [[opero]] „en unu akto kun antaŭludo“ de [[Richard Strauss]]. La [[libreto]] devenas de [[Hugo von Hofmannsthal]]. En „teatro sur la teatro“ la mita rakonto pri la [[Ariadno]] forlasita sur la insulo Naksoso kaj mortsopiranta estas kunteksita kun samtempaj temoj de la arto: Por resti fidela al si mem, homo kaj arto povu ŝanĝiĝi.
== Historio de la verko ==
La tria komuna verko de Richard Strauss kaj Hugo von Hofmannsthal ekestis tuj post la opero [[Der Rosenkavalier]] kiel „ĉambra opero“ por 36-kapa muzikensemblo. Origine destinita por la Berlina Teatrejo de [[Max Reinhardt]], la unua prezentado okazis anstataŭe la 25-an de oktobro 1912 ĉe la malgranda domo de la kortega teatrejo en [[Stutgarto]]. Ĉi tiu unua versio prezentis nun la operakton „Ariadne“ (sen la antaŭludo) kiel „enmetaĵo“ por la priverkado de la komedio ''Le Bourgeois gentilhomme'' (eo: la nobela burĝo) de [[Moliére]] fare de [[Hugo von Hofmannsthal]]. La kombinaĵo de teatraĵo kaj la opero Ariadne estis malsukceso. La priverkita versio kun antaŭludo estis prezententata la 4-an de oktobro 1916 en la [[Viena Ŝtata Operejo|Kortega Operejo]] je [[Vieno]].
== Literaturo ==
* ''Kultur Bibliothek.'' volumo 2: ''Opern- und Operettenführer.'' 1986, ISBN 3-88199-297-9.