Stepan Razin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Dima41 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
En la rusiaj analoj lin oni unue mencias en [[1661]] kiel elstara kozaka [[hetmano]] batalinta kontraŭ [[Krimea Ĥanlando]] kaj [[Otomana Imperio]]. Li militis kune kun siaj fratoj: pliaĝa ''Ivan'' kaj malpliaĝa ''Frol''. Post morto de ''Ivan'', kiu estis ekzekutita laŭ ordono de militestro ''Dolgorukov'', '''Stepan Razin''' komencis venĝi la tutan caran administrantaron. Ankaŭ lin gvidis arda pasio al libera, sendependa vivmaniero, kiun preferis ĉiuj kozakoj.
 
Por pravigi siajn celon kaj agadon li disvastigis onidiron pri tio, ke lin apogas kaj protektas carido ''Aleksio'' kaj patriarko ''Nikon''. Sekvis multaj liaj reprezalioj kontraŭ oficistoj, klerikoj kaj ceteraj adeptoj de la [[caro]]. Areo ĉirkaŭ rivero [[VolgaVolgio]] estis centro de la ribelo, kiun ankaŭ partoprenis kelkaj naciaj minoritatoj loĝintaj tie kaj suferintaj pro la cara premo.
 
La [[4-an de oktobro]] [[1670]] '''Stepan Razin''' estis grave vundita. Printempe de la sekvinta jaro liaj asistantoj perfidis lin por savi proprajn vivojn. Lin mem kaj lian fraton Frol oni veturigis al [[Moskvo]] kaj kelkajn tagojn torturis. Li kondutis tute brave kaj denuncis neniujn siajn kamaradojn.
 
La [[16-an de junio]] [[1671]] '''Stepan Razin''' estis kvaronumita sur ''[[Bolotnaja'' placo (Moskvo)|Bolotnaja placo]] en [[Moskvo]].
 
== Stepan Razin en belarto ==