Milita stato en Pollando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de ligiloj
eta kompletigo
Linio 1:
La '''Milita stato en Pollando''' ([[militleĝo]]) estis enkondukita la 13-an de decembro [[1981]] sur la tereno de la tuta [[Pola Popola Respubliko]] dekrete de Ŝtata Konsilantaro el la 12-a de decembro [[1981]] - voĉdonita ne unuanime kaj kun rompo de la [[konstitucio]] - laŭ rekomendo de Armea Konsilantaro de Nacia Savo (eksterkonstitucia provizora organo, fakte supera al konstitucia registaro) gvidata de generalo [[Wojciech Jaruzelski]]. Aprobita de la [[Sejmo (Pollando)|Pola Parlamento]] dekrete de la 25-a de januaro [[1982]]. Provizore paŭzigita la 31-an de decembro [[1982]] kaj nuligita la 22-an de julio [[1983]]. La 16-an de marto 2011 [[Konstitucio|Konstitucia]] [[Tribunalo]] konstatis ke la milita stato estis [[puĉo]] kaj ties [[dekreto]]j ne estis laŭleĝaj rilate al internacia leĝaro kaj tiu de la Pola Popola Respubliko.
 
==Reprezalioj==
Dum la unua semajno de la milita stato en malliberejoj kaj internigejoj ektroviĝis ĉ. 5000 personoj. Entute, oni internigis ĉ. 10 000 en 49 izolejoj en la tuta [[Pollando]]. Ili estis ĉefe gvidantoj de Sendependa Aŭtonomeca [[Sindikato]] [[Solidareco (Pollando)|"Solidarność"]], [[sperto|spertuloj]] kaj ligitaj kun ĝi intelektuloj (i.a. dum la ondo de arestadoj oni fermis daŭrantan en [[Varsovio]] Kongreson de la Pola Kulturo) kaj agantoj de demokrata [[opozicio (politiko)|opozicio]]. Al 4000 personoj, ĉefe gvidantoj kaj partoprenantoj de la strikoj kaj protestoj, jam la 24-an de decembro [[1981]] oni prezentis prokurorajn akuzojn kaj kondamnis al puno de karcero. La plej altan verdikton ricevis bibliotekistino Ewa Kubasiewicz, kondamnita de la Juĝo de Mararmeo al 10 jaroj de malliberiĝo pro organizado de striko en Supera Marlernejo en [[Gdynia]]. Ĝis 7 jaroj de kancero oni kondamnis 4 gvidantojn de la [[Konfederacio de Sendependa Pollando]], kies proceso komenciĝis antaŭ la 13-a de decembro. Ĝenerala praktiko estis maldungo de solidarecaj agantoj kaj devigo al el[[migrado]] el la lando, kiun forlasis pli ol 800 mil [[poloj]].
 
La 28-an de decembro, post likvido de la lastaj strikoj en [[minejo]] "Piast", oni maldungis 2000 laboristojn. La 31-an de aŭgusto 1982, dum protestoj okaze de la dua datreveno de la [[Strikoj en la Pola Marbordo|aŭgustaj interkonsentoj]], en 34 vojevodioj oni arestis pli ol 5000 personojn – 3000 estis akuzitaj kaj 126 juĝitaj. 800 ĵurnalistojn oni forĵetis de la laboro. Kelkaj gazetoj estis likviditaj, kiel "Kultura" aŭ "Czas". Oni punis organizaĵojn de studentoj, verkistoj kaj artistoj, kiuj ne volis subordiĝi. La 5-an de januaro 1982 estis malfondita Sendependa Asocio de Studentoj (multaj membroj arestitaj), la 20-an de marto 1982 oni likvidis Asocion de Polaj [[ĵurnalisto|Ĵurnalistoj]], en 1983 Asocion de Polaj [[Artisto]]j Plastikistoj, Asocion de Polaj [[Literaturo|Literaturistoj]] kaj estararon de pola [[PEN-klubo internacia|PEN Klubo]]. Reprezalioj kontraŭ intelektuloj, manko de materiaj perspektivoj kaj politika libereco kaŭzis elmigradon de miloj da [[sciencisto]]j, [[kuracisto]]j, [[inĝeniero]]j. Entute [[elmigrado|elmigris]] ĉ. unu miliono de [[poloj]].
 
En 2006 [[Instituto pri Nacia Memoro]] pritaksis nombron de mortaj viktimoj de la milita stato (ekde la 13-a de decembro 1981 ĝis la 22-a de julio 1983), kiuj estis mortigitaj dum strikoj kaj manifestacioj je 56 personoj. Tuta nombro de la viktimoj en la jaroj 1981-1989 egalas al ne malpli ol 91 personoj, kion fiksis esploranta [[krimo]]jn de la milita stato Eksterordinara Parlamenta Komisiono en la jaroj 1989-1991. Oni tamen ne klarigis ĉ. 90 kazojn de sekretaj politikaj [[murdo]]j faritajn antaŭ kaj post 1989 kiel ekzemple kaze de lernanto [[Emil Barchański]], pastroj [[Stefan Niedzielak]] kaj, [[Jerzy Popiełuszko]] kaj [[Stanisław Suchowolec]] aŭ sciencistoj kiel [[Jan Strzelecki]].
 
==Akuzo de 2007 kontraŭ organizantoj de la milita stato==