Naters: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
==Historio==
La unua dokumenta mencio de Naters datiĝas el la jaro [[1018]] kiel ''Nares''. Dum la frua [[mezepoko]] Naters estis havaĵo de la Abatejo Sankta Maŭrico. En la jaro [[1079]] la imperiestro Henriko la 4-a donacis la bienon de Naters al la episkopo de Siono. Naters post tio fariĝis la centro de la episkopa majorejo kaj administra centro de la dekono, kiu kutime estis donita de la episkopo kiel feŭdo al diversaj nobelaj familioj. En la jaro [[1446]] kun la episkopo Vilhelmo estis interkonsentitaj la reguloj laŭ kiuj, la episkopo perdintus sian politikan povon, tiu regularo tamen validis nur dum kvin jaroj. Post la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]] la vilaĝoj de Naters estis detruitaj dum la luktoj kun francaj trupoj. Post la revolucio la komunumo Naters malriĉiĝis kaj multaj lokaj civitanoj elmigris al Argentinio. En la dua duono de la 20-a jarcento estis konstruitia la skiregiono de Belalp kaj ek de tiam la turismo akiris grandan signifon en la loko kaj alportis novan bonfarton.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2665.php ''Anton Riva'': ''Naters'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2010-09-02)]</ref>
 
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Birgisch kaj Mund estis integritaj al la komunumo Naters.
 
==Vidindajoj==