Pío Baroja: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yekrats (diskuto | kontribuoj) vikiigo |
Tonyo (diskuto | kontribuoj) bildo kaj kelkaj aldonoj |
||
Linio 1:
[[Dosiero:Pío Baroja en Parque del Retiro Madrid.jpg|thumb|250px|Statuo pri Pío Baroja en Madrido]]
'''Pío BAROJA y
==Vivo==
Tiom pro sia patra familio (Serafín Baroja Zornoza), kiom pro tiu de sia patrino (Carmen Nessi y Goñi), Pío Baroja [baROĥa] apartenis a tre konataj familioj de urbo San Sebastián rilataj al ĵurnalismo kaj presado. Lia patra praavo, Rafael, estis en [[Oiartzun]] presisto de la ĵurnalo ''La Papeleta de Oyarzun'' kaj de aliaj tekstoj dum la milito kontraŭ [[Napoléon Bonaparte|Napoleono]]. Lia samnoma avo, Pío Baroja, eldonis en San Sebastián la ĵurnalon ''El Liberal Guipuzcoano'' (1820-1823) dum la Liberala Jartrio kaj presis la ''Historia de la Revolución Francesa'' de [[Thiers]] en dekdu volumoj, laŭ traduko de Sebastián de Miñano y Bedoya. La filoj de Rafael Baroja, Ignacio Ramón kaj Pío, daŭrigis la negocon de presado kaj filo de tiu lasta menciita, Ricardo, onklo de la romanisto, estos eldonisto kaj ĉiofaranto de la [[Donostio|donostia]] (de San Sebastián) ĵurnalo ''El Urumea''. Inter la prapatroj patrinaj estis itala branĉo, nome Nessi.
Pío estis la plej juna de tri fratoj: Darío, kiu mortis juna jam en 1894; [[Ricardo Baroja|Ricardo]], kiu estis verkisto kaj grava pentristo kaj Pío, kiu forlasis la profesion de kuracisto kontraŭ tiu de romanisto. Multe poste naskiĝis Carmen, kiu estos kunulo de Pío kaj edzino de ties estonta eldonisto, [[Rafael Caro Raggio]], kaj
Li estis malbonega studento, plie pro interesmanko ol pro nescio. Li jam estis grumblema kaj malakceptema; li ne simpatiis kun iu ajn instruisto kaj kritikis ĉion; neniu isto plaĉis al li, nur verki ne malplaĉis al li. Timida kaj rezerviĝema, li neniam geedziĝis. Post doktoriĝo, li translokiĝis en 1894 al Cestona, en [[Eŭkio]], kun kuracista posteno. Sed tian iston li malŝatis; li kverelis kun la antaŭa kuracisto, la urbestro, la paroĥestro kaj la katolikaro de la vilaĝo kiu akuzis lin pro labori dimanĉe enĝardene kaj pro ne ĉeesti la diservon, ĉar vere li estis [[ateismo|ateisto]]. Post unu jaro tie, li revenis al San Sebastián, preta esti io ajn escepte
En 1900 li publikigis sian unuan libron, nome rakontaron ''Vidas sombrías'' (Malhelaj vivoj), pri memoroj de homoj kaj spertoj de kiam li estis kuracisto en Cestona. En tiu ĉi verko aperas la kernoj de multaj liaj estontaj temoj. Tiu libro alproksimigis lin al tiamaj aus estontaj famaj verkistoj kiel Unamuno, [[José Martínez Ruiz|Azorín]] aŭ [[Benito Pérez Galdós]]. Baroja tiele ŝanĝis la negocon de panfarejo kontraŭ literaturo. Li amikiĝis speciale kun la tiama anarkiisto [[José Martínez Ruiz]], "Azorín", kaj klopodis iamaniere politikiĝi, sed malsukcesis esti elektita. Kiam Azorín alproksimiĝis al konservativa partio de [[Antonio Maura]], Baroja malamikiĝis kun tiu.
Li vojaĝis tra Eŭropo (li loĝis fojojn en Parizo kaj iam en Londono; li vizitis ankaŭ Italion, Belgion, Svision, Germanion, Norvegion, Nederlandon kaj Danion) kaj organizis impresan bibliotekon pri okultismo, sorĉo kaj historio de la 19
En siaj romanoj li respegulis pesimisman filozofion influita de [[Arthur Schopenhauer]], sed kun ia solvo per agado, je direkto de [[Friedrich Nietzsche]]: pro tio la roluloj aventuremaj kaj vivemaj abundas en lia romanaro, sed ankaŭ, kiel kontrasto, tiuj seiluziigitaj kaj nevolemaj, kiel Andrés Hurtado de ''El árbol de la ciencia'' (La arbo de la sciado) aŭ Fernando Ossorio de ''Camino de perfección'' (Perfektiga vojo), du el liaj plej elstaraj romanoj. Li finfine identiĝis kun la liberala idearo kaj malŝatis komunismon, sed ĉiam li estis kontraŭekleziulo. En 1935 li aniĝis en la Akademio de la Hispana Lingvo.
Dum la [[Hispana Intercivitana Milito]] li estis minacata de [[karlismo|karlistoj]] kaj forfuĝis al
==Analizo de la verkaro==
Linio 28:
'''La lucha por la vida''' (La lukto por vivo) kunigis ''La busca'' (La serĉado, 1904), ''Mala hierba'' (Malbona herbo, 1904) kaj ''Aurora Roja'' (Ruĝa mateniĝo, 1905). En tiu ĉi trilogio videblas unuflanke la socia sento de la aŭtoro, ĉar ĝia agado okazas en malriĉega kvartalo madrida, sed ankaŭ lia akra kaj ĉiudirekta kritikemo, ĉar post plendi pri la situacio de malriĉuloj, kiam aperas la ununura politika solvo kiel anarkiismo (tria romano), ankaŭ tian solvon kritikas la aŭtoro ĉar la anarkiistoj aperas kiel diskutemuloj kaj nefruktodona movado.
[[Dosiero:Arbosciado.jpg|thumb|left|Kovrilo de ''La arbo de la sciado'' en ĝia esperanta versio]]
'''La raza''' (La raso) estas konfuza trilogio almenaŭ se konsideri ties nomon. Temas plie pri ideologiaj romano aŭ romanoj kie aperas ideologiaj roluloj. Tio okazas pri la ĉefrolulo de ''[[El árbol de la ciencia]]'' ('''Esperantigita''' kiel La arbo de la sciado, 1911) kaj en la aliaj du ''La dama errante'' (La vaganta damo, 1908) kaj ''La ciudad de la niebla'' (La nebula urbo, 1909), tio estas Londono, oni parolas pri la liberaloj kiuj devis ekzilii eksterlanden.
Linio 69 ⟶ 70:
*Precizeco kaj allogeco per movemo kaj vivemo.
==Tradukoj al Esperanto==
==Bibliografio==▼
*'''[[La arbo de la sciado]]''' (''El arbol de la ciencia''). Tradukis esperanten [[Fernando de Diego]], tradukisto inter aliaj verkoj de Don Kiĥoto kaj la eldonisto estis [[Juan Régulo Pérez]], ankaŭ aŭtoro de enkonduka eseo. Ĝi publikiĝis en La Laguna en 1973, en kolekto Stafeto.
*'''Susana aŭ la ĉasistoj de muŝoj''' plus aliaj noveloj. Tradukis [[Joxemari Sarasua]]. Kuneldonis [[Eŭska Esperanto-Asocio]] kaj [[Fundación Esperanto]] en 2004, kiel 8-a volumo de la kolekto ''Hispana literaturo''.
▲==Bibliografio==
(En la hispana)
*Alarcos Llorach, E. 1973. ''Anatomía de «La lucha por la vida"''. Oviedo
|