Barbara Frischmuth: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Kiel ĉefverko rigardatas la t.n. Sternwieser-tripartitaĵo kiu interplektas la tavolojn de mitologio kaj reala mondo kaj transformas aŭtobiografajn travivaĵojn al ampleksa traktado de virina memtroviĝo. En la unua volumo, la romano ''Die Mystifikationen der Sophie Silber'' (1976), diosimilaj uloj decidas ekloĝiĝi en eta vilaĝo de [[Stirio]] kaj intermiksi en la rilatojn de la lokuloj. En ''Amy oder die Metamorphose'' (1978) la feino Amaryllis Sternwieser enkarniĝas en la korpo de studentino de medicino, ekkonis la ĉiutagan vivon de la homoj kaj fariĝis - verkistino! En la tria volumo nomita ''Kai und die Liebe zu den Modellen'' (1979) Amy pasigas la tagojn de certa sole edukanta patrino, kiu vidas sin ĉirkaŭfermita inter deziroj pri aŭtonomio kaj neceso cedi al la donita situacio. La feinoj ĉiam propagandas por toleremo kaj fantaziplena pripensado de ĉio.
 
== Aliaj verkoj (elekto) ==
Aliaj romanoj de ŝi estas: ''Das Verschwinden des Schattens in der Sonne'' (1973), ''Kopftänzer'' (1984), ''Über die Verhältnisse'' (1987), ''Einander Kind'' (1990), ''Die Entschlüsselung'' (2003) kaj ''Der Sommer, in dem Anna verschwunden war'' (2004).
 
Al ŝiaj plej gravaj rakontkolektoj nombriĝas: ''Haschen nach Wind'' (1974), ''Mörderische Märchen'' (1989) kaj ''Hexenherz'' (1994).
 
La ege kreiva verkistino skribis kaj teatraĵojn, radiodramojn, poemojn (''Schamanenbaum'', 2001) kaj plurajn porinfanajn librojn kiel: ''Philomena Mückenschnabel'' (1970), ''Die Ferienfamilie'' (1981), ''Ida, die Pferde und Ob'' (1989) kaj ''Machtnix oder Der Lauf, den die Welt nahm'' (1993).
 
== Premioj ==