Ĉirkaŭfortikaĵo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|La remparita urbo Erfurto en 1650. thumb|Restoj de la remparoj (ĉ. 1885) File:Stadtmauer Brühl Erfurt.JPG|...'
 
Linio 18:
Unua paŝo estis la konstruo de novaj pordegoj inter 1350 kaj 1387 por kontroli la trafikon enen kaj eksteren. Ili je la komenco ankoraŭ ne estis unitaj inter si per muro, kiu nur en 1480 konstruitis. Poste oni ankoraŭ plifortikigis la novajn pordegojn kaj enmetis defendoturojn, tiel ke fine estis je dispono ne malpli ol 27 gardoturoj. Ankaŭ antaŭ tiu ekstera muroringo oni aranĝis fosojn. Post la detruo de la muroj ili ankoraŭ pligrandiĝis kiel kontraŭinondaj protektiloj.
 
Dum la [[Tridekjara milito]] iĝis nova plukonstruado ĉe la remparoj. Cele tion la [[svedoj|svedaj]] okupantoj simple malkonstruigis kelkajn preĝejojn, kies brikoj uzitu por la alikonstruoj muraj. La citadelon Cyriaksburg oni konstruis en la 1480-a jaro, la citadelon Petersberg en 1665. Poste aldonitis ankoraŭ kelkaj redutoj, ekz. la Dabersteder-reduto (hodiaŭ: [[UrboparkoUrba (Erfurt)parko de Erfurto|Urboparko]] aŭ la Auen-reduto en la Andreo-antaŭurbo.
 
En 1873 kvazaŭ ĉiuj fortikaĵoj en Germanujo estis forigitaj, sekve ankaŭ tiuj de Erfurto. Sen iu monumentprotektada sento oni diligente malkonstruis murojn kaj turojn, etendis la fluegan foson kaj aranĝis larĝan cirklan straton surloke. Pro tuja permeso je loĝejkonstruado ĉie ajn antaŭ la muroj, fariĝis antaŭurboj baldaŭ intime ligataj al la urbokerno. Sur suda parto de la muro oni starigis la relvojan taluson.
 
== Urbaj pordegoj ==