Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 184:
 
:Dankon por via interveno - kaj ĉar mi ja fakte jam ĉio diris pri la temo, kion mi povus racie diri, mi mem dum la venontaj kvin tagoj ne plu partoprenos en tiu-ĉi disktuo, krom se okazus alaj personaj atakoj al mi, kiujn mi nature devus respondi. Intertempe mi okupiĝas denove pri mia kontribuado al redaktado de plej diversaj temoj (mi ja antaŭ ne longe verkis mian 3000-an artikolon en esperanto-vikipedio [el inter kiuj troviĝas eĉ ne unu ĝermo]). Permesu al mi lastan rimarkon pri la temo, antaŭ mi definitive silentos dum kelkaj tagoj: Miaj intervenoj kontraŭ pedofilia propogando memkompreneble ne estis neŭtralaj, sed mia opinio ja ne devas esti neŭtrala, mi en diskuto ĝin rajtas esprimi, kiel tute same ja Pangea rajtus esprimi sian opinion, dum li ne atakas mian personon. Mi ne estis neŭtrala rilate al mia opinio pri pedofilio, sed mi en neniu momento atakis la personon de Pangea kaj mismafigis lin. Cetere iru foje kontroli la kontribuon de Pangea en la artikolo de [[Mark Twain]] (Temas pri la alineo pri seksa vivo de Mark Twain. Mi intence ne korektis ion, kaj ne korektos ion antaŭ la fino de tiu diskuto. Estas ja konata fakto ke la aktiveco de la maljuna Mark Twain favore al knabina klubo estis interpretita de kelkaj aŭtoroj kiel pruvo, ke Mark Twain havis pedofilan inklinon - afero tamen pure spekula (ekzistas neniu dokumenta pruvo, ke iam ajn Mark Twain havis seksan rilaton al subaĝo infano aŭ ke li favoris ion tian), oni eventuale povas raporti en Vikipedio pri tiu-ĉi aspekto, sed certe frazo "tio estas pruvo pri pedofilio de Mark Twain" estas kontraŭ princio de encoklepido, permesebla estus eventuale la aserto, ke "certa aŭtoro opinas, ke tio estas pruvo pri ..." - Tiu estas nur unu konkreta ekzemple de la redakto-metodo de Pangea, do vi vidas, ke la diskuton mi ne sen argumentoj malfermis - estis komence demando de kvalito de nia vikipedio, kaj mi esperas, ke poste ni revenos al tiu nivelo en la diskuto). Do iru mem kaj juĝu mem pri tiu konkreta kontribuo de Pangea. Mi estas fakte interesita, ĉu vi en tiu-ĉi konkreta kazo samopinias kun mi aŭ ĉu efektive vi kredas, ke mi vidas fantomojn! Amike [[Uzanto:DidiWeidmann|DidiWeidmann]] ([[Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann|diskuto]]) 18:01, 1 Jan. 2014 (UTC)
 
==Demando==
Saluton. Mi ne vidas ian demandon en la diskutpaĝo pri "Naskiĝoj de la monato". Ĉu vi povas diri kion vi volas, ke mi ekzakte respondu, mi petas? Mi plezure respondos al vi, sed mi estus danka se la demando estus kiel eble plej konkreta por ke la respondo estu ankaŭ kiel eble plej ekzakta. Se vi volas scii kial tiuj personoj aperas en tiu sekcio, mi jam anticipas al vi, ke ili ne estas enmetitaj tie nur ĉar ja jes aŭ pro simpla kaprico. Do, se vi havas dubojn pri iu persono inkludata, bonvolu demandi rekte pri ĝi kaj mi donos la necesajn biografiajn donitaĵojn kaj fontojn ktp kiuj pravigos lia inkludo en la sekcio. La plej granda parto estis pedofiloj, ne pro simpla supozo sed pruveble per iliaj biografioj kaj per fontoj, aŭ havas ian rektan rilaton kun pedofilio. Same okazas kun la personoj inkluzivitaj en la sekcio "Elstara biografio" (kies nomo ja devus esti "Seelektita biografio", ne "Elstara biografio", ĉar ne temas pri elstaraj artikoloj, sed tutsimple pri selektitaj -mi ne sufiĉe komprenis la signifon de la vorto "elstara" tiam, kiam mi kreis la sekcion, pro tio mi erare uzis ĝin). Ekzemple rilate al Mark Twain, li aperas en la sekcio ĉar ekzistas bibliografio, krom propraj verkaĵoj kaj deklaroj de l' aŭtoro mem kaj detaloj de lia biografio, kiuj pruvas, ke li estis pedofilo. La sekcio ne diras, ke Twain estis pedofilo pro simpla supozo, kiel diris la uzanto DidiWeidmann, sed ĉar tio estas fakto pruvebla per fontoj, bibliografio, biografiaj donitaĵoj, ktp. Same pri la ceteraj personoj, mi ripetas. La diferenco inter mi kaj la uzanto DidiWeidmann estas tio, ke mi bone konas tiun temon, ĉar mi funde informiĝas pri ĝi per fontoj, biografioj, kontrastigo de donitaĵoj, akademiaj esploroj, ĉiam prenante en konsideron tiujn fontojn... kaj li fakte scias neniom pri ĝi kaj pruvas tion konstante per ĉiu vorto kiun li skribas. Mi jam de kelkaj tagoj volas respondi al vi rilate al la afero pri la Biblio kaj la Korano, la vorto "viruzoĉasantoj", kaj ĉio tio, sed dum la lastaj tagoj mi havis nek tempon nek aliron al Interreto. Nun mi ja havas, sed havas teknikajn problemojn kaj lavango de laboro. Mi baldaŭ provos respondi viajn dubojn. Ĝis.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 16:23, 2 Jan. 2014 (UTC)