Flensburg: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 56 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3798)
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
}}
'''Flensburg''' ([[Dana lingvo|Dana]]: ''Flensborg'') estas [[eksterdistrikta urbo]] en [[Germanio]]. Ĝi apartenas al la federacia lando [[Ŝlesvigo-Holstinio]]. La [[1-a de aprilo|1-an de aprilo]] [[2006]] la komunumo havis 87065 loĝantojn.
 
== Industrio kaj institutcioj ==
En la urbo produktatas alkoholaĵoj, paperaĵoj kaj nutraĵoj. Krome gravas la konstruado de ŝipoj kaj maŝinoj. Flensburg estas la sidejo de la germana Federacia oficejo de veturado ''( Deutsches Kraftfahrt-Bundesamtes)'' - kie ankaŭ centre kolektatas kaj distribuatas la punpoentojn por ĉiuj germanaj aŭtistoj ofendintaj la regularon pri strata trafiko - kaj de Pegagogia altlernejo. Krome ekzistas fakaltlernejoj por marmaŝinistoj kaj maristoj.
 
== Vidindaĵoj ==
Al la plej imponaj vidindajoxj nombriĝas la gotikstila Preĝejo Sankta Mario (komenco de la konstruoj en 1284) el brikoj kun altaro el la malfrua renesanca kaj fenestroj riĉaj je figuroj. En la gotikstila Preĝejo Sankta Nikolao (14./15. jc.) troviĝas la plej granda renesanca orgeno de Norda Germanujo. El la malnova ĉirkaŭfortkaĵo konservitis ankoraŭ restoj, ekz. la dika Norder-pordego (1595). En la ŝipmuzeo oni povas admiri navigaciilojn kaj ŝipmodelojn.
 
== Historio ==
Flensburg estis fondita en la 12-a jc kaj ricevis la urbajn rajtojn en 1284. En la kurso de historio la urbo fariĝis celo de pluraj danaj kaj svedaj invadoj kaj konkeroj. Aparteninte ĝis la 1435-a jaro al Holstinio, ĝi submetitis en 1460 rekte al [[Kopenhago]]. En 1848 ĝi fariĝis ĉefurbo de la dane administrata Slesvigio. En 1867 la urbo ekapartenis al [[Prusio]]. En referendumo post la [[Unua mondmilito]] la loĝantaro voĉdonis favore al plua aparteno al Germanujo. Dum la [[Dua mondmilito]] estis la urbo grava mararmea centro kaj sekve ĝi ofte estis bombardita fare de la [[Aliancanoj]].
 
[[Dosiero:Luftbild Flensburg Schleswig-Holstein Zentrum Stadthafen Foto 2012 Wolfgang Pehlemann Steinberg-Ostsee IMG 6187.jpg|thumb|left|Flensburg]]