Johann Bartholomäus Trommsdorff: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 2:
 
== Vivo ==
La kemiisto kaj farmaciisto estis ekde 1795 profesoro en Erfurto. Tie li fondis faklernejon kemian-farmacian. En 1808 li fondis, junekune kun la kemiisto [[Christian Friedrich Buchholz]], unu el la unuaj eŭropaj farmacistaj ligetoj, la t.n. ''Erfurter Apothekerkränzchen''. En 1812 li instalis en [[Tollwitz|Teuditz]] la unuan modernan fabrikon pri farmaciaĵoj en la mondo. Krome li verkis multajn fakartikolojn kaj librojn.
 
En 1807 li renkontis [[Napoleono|Napoleonon]]. Demandite kiun li opinius la plej grava samtempa kemiisto, li respondis: "Mankas al la kemio kapo, de kiam [[Antoine Lavoisier]] perdis la sian." Li tiel alludis al la gilotinado de la franca fakulo dum la [[Franca Revolucio]], kio igis Napoleonon tuj fini la interparoladon. Dum la franca okupado Trommsdorff perdis multon: siajn havaĵojn kiel ankaŭ sian lokon en la ''Collegium Medicum''. Krome li estis arestita.