Ciklodromo Andreasried: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
La unua veturejo fariĝis en 1885, sabla. En 1899 oni inaŭguris samloke unu cementan. Meze de la 1920-aj jaroj la areno denove alikonstruiĝis kaj plilongiĝis je 454,4 metroj; inauĝuro estis en la 9-a de julio 1925. Krom konkursoj ciklodromaj okazis paralele ofte konkursoj surstrataj, kiel la ĝis nun ekzistanta rondveturado tra Turingio (''Thüringen-Rundfahrt'') aŭ la spektaklo ''[[Rund um die Hainleite]]''.
 
Rekomenco de spektakloj post la [[Dua mondmilito]] estis en la 1-a de junio 1947. Du sportistoj mortis je la komenco de la 1950-aj jaroj sur la ciklodromo: la akcelisto [[Walter Heßlich]], praavo de la ĉampiono [[Lutz Heßlich]], mortis post trejnadakcidento en 1951<ref> ''Steher, Stars und Sensationen: Seit 1885 Andreasried Erfurt'', broŝuro, p. 27</ref>. En 1952 terenfalis la plurfoja mondĉampiono [[Erich Metze]] kaj mortis poste en malsanulejo.
 
De 1972 ĝis 1974 la areno denove alikonstruitis kaj modernigitis por plenumi la tiam postulita longeco de nur 333,33 metroj. Nur tial oni rajtis kandidati por konkursoj internaciaj. De ciklodromo kun karaktero popolfesta ekiĝis tiam sportejo aparta por profesiaj sportistoj de unua rango (ekz. por [[Detlef Macha]]).