Disartrio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'La dizartrio estas perturbo de la artikulacio kaj la kunordigo de la parolmovoj. Ĝiaj kialoj estas cerbaj traŭmoj, aŭ traŭmoj de iuj cerbaj nervoj, nome: nervus trigeminus, n...'
 
la anartrio
Linio 1:
La '''dizartrio''' estas perturbo de la artikulacio kaj la kunordigo de la parolmovoj. Ĝiaj kialoj estas cerbaj traŭmoj, aŭ traŭmoj de iuj cerbaj nervoj, nome: nervus trigeminus, nervus facialis, nervus glosspharyngeus, nervus hypoglossus kaj la vago.
 
La loko kaj la severeco de la lezo karakterigas la simptomojn. Ĝi povas kaŭzi la anomalion de la spirado, difekti la eldonadon de la voĉoj, la atrikualadon kaj la melodion de la parolado. Ankaŭ la ritmo povas esti difektita, stakata, spirblovita, malklara, monotona aŭ neregulara.
 
Plejofte la dizartriuloj povas eldiri parolvoĉojn kaj silabojn, sed ne povas ilin kunordigi en vortojn aŭ en frazojn. Plejofte ili povas ĝuste legi kaj skribi, ĉar nur la parolo estas difektita, ne la lingvo mem.
 
Ĝi plejofte povas esti korigita per la kuna laboro de kuracisto, de logopediisto, kaj de sangimnastikisto.
 
La ''anartrio'' estas la severa formo de la dizartrio, kiu faras la paroladon neinteligebla, aŭ neeblas la artikuladon mem. Ankaŭ la melodio de la parolado, la regulado de la spirado estas difektita, kaj la subjecto povas malfacile gluti. La movado de la lipoj kaj de la lingvo estas perturbitaj.
 
La anartrio estas kaŭzita de la lezio de la movadokrusto de la dominanta hemisfero, aŭ de la cerba trunko.