Franciskana preĝejo (Erfurto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
== Frua alveno de la ordeno ==
Sep [[franciskanoj]] venis al Erfurto en 1224, inter ili [[Jordanus de Yano]], kiu ricevis la [[misio|misiadan]] mandaton ankoraŭ de [[Sankta Francisko el Asizo]] mem. Ili fondis en Turingio unu el la unuaj monaĥejoj franciskanaj en hodiaŭa Germanio. Post diversaj provizoraj solvoj (ekz. ĉe la [[Preĝejo Sankta Spirito (Erfurt)|Preĝejo Sankta Spirito]]) ili ricevis finfine en 1231 grundon ĉe la rivero Gera.
 
== Historio de la ejo ==
La unuan konstruaĵon detruis fajrego, tiel ke en 1291 oni starigis novan. Konsekro de la ĥorejo estis en 1316, finkonstruo de la ĉefa halonavo la mezon de la 14-a jc. La malgranda kampanilo estas malfrugotikstila kaj finkonstruitis en la 15-a jc. La preĝejo estis unu el la plej grandaj en urbo. [[Martin Luther]] predikis surloke en 1529, reveninte de la interparoladoj religiaj de [[Marburg]]. La klostro malfermiĝisfermiĝis en 1594. Dum la regado de la Svedoj (1641-48) la jam kadukiĝintaj, norde situantaj monaĥejaj ejoj estis malkonstruitaj kaj ties brikoj uzataj por konstrui fortikaĵojn. Fulmotrafo en 1838 necesigis kompletan restaŭradon. La 27-an de novembro 1944 bombaviadiloj malkonstruis la ejon kvazaŭ komplete.
 
== Nova komenco kiel muzeo ==
La restanta ĥorejo de la iam plej granda kirko de la urbo estis provizore protektita kaj servadis ekde 1957 al eta komunumo kiel kapelo. En 1977 ĝi estis transdonita al la urbo pro financaj kialoj kaj sekularigita. kaj laLa komunumo kunfandiĝis kun la tre najbara [[Dominikana preĝejo (Erfurt)|Dominikana preĝejo]]. Sekvis ampleksa restaŭrado kaj preparo por muzea utiligo (parto de la [[Anger-muzeo (Erfurt)|Anger-muzeo]]). En 1983 estis malfermita la ''Muzeo por mezepoka arto''. La ĥorejo sukcesis doni al la vizitantoj almenaŭ ideon pri la majstroverkoj de franciskana arĥitektura scipovo.
 
== Objektoj elmontritaj ==
Interalie oni povas admiri la plej malnovajn pentritajn vitraĵojnvitralojn de Erfurto (de 1235: kun scenoj el la pasiono de Jesuo kaj el la vivo de Sankta Francisko), tomboŝtonojn por Cinna von Vargula kun tre elegantaj trajtoj kaj Albert von Beichlingen, altvalorajn skulptaĵojn el ŝtono, altaron (triptikon) de 1420 nomitan ''Altaro de la Izatidkomercistoj'', la iaman ĉefaltaron de la Preĝejo de Sankta Bartolomeo de 1445/46. Ĝi montras la koronadon de la Dipatrino (lignoskuptaĵo). Dum la [[Dua Mondmilito]] la formoveblaj artobjektoj estis formetitaj aliloken.
 
== Teatro liberaera kaj aliaj iniciativo ==
Ekde 2000 ĉiujare sursceniĝis teatraĵoj de [[William Shakespeare]] en la eksa longa halonavo de la preĝejo. Amikara rondo (grupiĝo ekde 2007) muntigis bronzan reliefan memorigtabulon pri la bombardo, t.n. [[mortodanco]]n, laŭ skizoj el la 1947-a jaro de la fama erfurtana skulptisto [[Hans Walther (1888-1961)|Hans Walther]] el la 1947-a jaro. Ili eĉ reklamas por rekonstruo de la tuta komplekso!
 
== Literaturo ==