Stacidomo de Erfurto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Erfurt Hauptbahnhof 01.jpg|thumb|La ĉefa enirejo de la stacidomo.]] [[File:Bundesarchiv Bild 183-E01423, Erfurt, Hauptbahnhof, Vorplatz.jpg|thumb|La placo antaŭ la stacidomo en la 1955-a jaro, ankoraŭ kun tramvojaj trakoj.]]
 
La '''Ĉefa stacidomo de Erfurto''' (germane: ''Erfurt Hauptbahnhof'') estas modernega stacidomo en la centro de [[Turingio]] kaj troviĝas en tre bonakomforta situo proksima al la urbocentro de [[Erfurto]].
 
== Historio de la malnova stacidomo ==
Linio 8:
Por la malnova kultura kaj komerca centro ekis tute nova ĉapitro de historio en 1847 per la konekso al la fervojo. De ĉirkaŭ 30.000 loĝantoj en [[Prusio|prusa]] fortikaĵurbo fariĝis en ses jardekoj industria grandurbo de 100.000 enloĝantoj (1906). Ĝi iĝis rimarkinda trafiknodo de la tiam plej grava transportilo kaj sidejo de la Prusa fervoja direkcio por Turingujo. La setlo de multaj fabrikoj necesigis konstruon de multaj koneksaj trakoj kaj la lokomotiva fabriko ''Hagans'' kiel ankaŭ granda riparejo fervoja kreis multajn laborlokojn.
 
La 22-an de marto 1847 efektiviĝis la unua testveturo de [[Vajmaro]] al Erfurto. Finstacio tamen ne estis la hodiaŭa fervoja stacio, kiu nur ne tute 50 jarojn poste havis tiun destinon. Stacidomo komence estis ankoraŭ la konstruaĵo kun la horloĝturo ĉe la okcidenta fino de la nuna Willy-Brandt-placo. Pli frue la vagonaroj devis ankoraŭ transiri la gigantajn fortikaĵojn kun akvofosoj.
 
[[File:Hauptbahnhof Erfurt - Erstes Empfangsgebäude (1847–1890).jpg|thumb|La malnova stacidomo (1847–1890), poste fervoja direkcio.]]
Linio 14:
Konstruo de moderna stacidomo ebliĝis nur post la fondo de la [[Germana Imperiestra Regno]] en 1871 kaj la forigo de la remparoj. Ili en malmultaj jaroj malaperis kaj la urbo etendiĝis ĝis longe for de la iamaj muroj. Tian etendiĝon bezonis ankaŭ la komplekso halteja pro enorma plimultigo de la cirkulado trajna. De 1889 ĝis 1893 konstruitis sudeoste de la malnova stacidomo nova modernega konstruaĵo, laŭ planoj de Eduard Keil kaj Otto Erlausen.
 
Aparte furoris t.n. insula konstruaĵo meze de la eksa remparo. Ebena akcepteja konstruaĵo malfermis la stacidomon en la direktondirekto de la urbocentro. La placon antaŭan oni faris digna enirejo al la tuta komplekso per la inaŭguro de la hotelo ''Erfurter Hof'' en 1905 kaj la alkonstruo de ''Haus KossenhascheKossenhaschen'' en 1916.
 
== La stacidomo kaj la politiko ==
Plurfoje dum la 20-a jc. la fervoja stacio iĝis loko de granda historio. Sendube plej konata estis la ĝojego de la erfurtanoj pri la ĉeesto de la [[FRG|okcidentgermana]] kanceliero [[Willy Brandt]] la 19-an de marto 1970. Amasoj da homoj venigis la ĉefministron de FRG al la fenestro de lalia hotelĉambro (hotelo [[Erfurter Hof]]) per la voko ''Willy Brandt ans Fenster!'' La frazo de la deklama koruso vidiĝis hodiaŭ skribita per grandaj literoj sur la tegmento de la eksa hotelo kaj bonvenigas ĉiun alvenanton. Tiun momenton la politikisto taksis poste kiel la plej emocian de la tuta vivo.
 
Pro la kombino de atrakcia trafiknodo kaj la renomita domo ''Interhotel'' la stacidoma placo estis ĝis la disfalo de [[GDR]] monduma centro de la distrikta ĉefurbo. Artistoj el la tuta mondo, t.n. veturistoj por la paco, okcidentaj politikistoj aŭ la partoprentantoj de ŝtate organizitaj ĉasadoj: multaj el ili ricevis la unuan impreson pri Erfurto ĉi tie. Inverse la teritorio estis spegulo de la granda mondo por la erfurtanoj.
Linio 24:
La lastpasinta drasta ŝanĝo en la historio de la centra stacidomo estis la decido post la germana reunuiĝo en 1990 igi Erfurton trafiknodo por grandrapidaj trajnoj. Linio de [[Berlino]] al [[Munĥeno]] tra [[Erfurto]] estas parto de eŭropa rapidtrajna liniaro. Malgraŭ malfruiĝo de la inaŭguro (birita estas la jaro 2017), la nova linio estos de ne trotaksebla graveco por Erfurto en la mezo de Germanio kaj Eŭropo.
 
De 2001 ĝis 2008 oni konstruis vitran halon longan je 154 m kaj larĝa je 90 metroj, por la sumo de 260 milionoj da eŭroj, kun samtempa malkonstruo de la historia insula ejo (la lasta de sia speco ekzistanta ankoraŭ en tuta Germanujo). Sube troviĝas butikcentro; la granda hotelo vide al vide alikonstruitis, gastiganta hodiaŭ i.a. la porfremdultrafikan agentejon ''Thüringen-Tourismus''. Kun la nove aranĝita placo antaŭ la stacidomo, la subtera garaĝo, la centra haltejo por tramoj kaj busoj kaj bicikladservocentro oni atingis kontentigan kunligadon de individua kaj publika transporto. Krome ekzistas planoj pri konstruo de kvartaleto kun modernegaj ejoj kaj oficejoj post malkonstruo de apudaj neglektitaj kaj de longe ne plu uzataj domoj. Sed pri tio oni ankoraŭ estas interparolanta.
 
== Aliaj stacidomoj en Erfurto ==