Alfred Andersch: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun ' thumb|Tomboŝtono de Andersch en Svislando. '''Alfred ANDERSCH''' (naskiĝinta en la 4-a de februaro 1914 en München, mortinta en...'
 
Linio 11:
 
 
La membiografia rakonto ''Die Kirschen der Freiheit'' (1952) pripensas la fruajn spertojn ene de la komunista partio kiel ankaŭ la dizerton disde [[Wehrmacht]]. En la centro de la romano ''Sansibar oder der letzte Grund'' (1957) estas pluraj figuroj, kiuj fuĝas al la libereco (ne nur de la nazia sistimo sed ankaŭ de komunista malracia dogmo-emo) ĝis la urbo Rerik. Adaptita al la ekrano estis en 1987 la romano ''Sansibar oder der letzte Grund'' fare de [[Bernhard Wicki]].
 
Alia varieco de la andersch-aj temoj troviĝas en la romano ''Die Rote'' (1960). Sekvis en 1967 ''Ephraim'', romano en kiu la temo pri la ĉiam ĉirkaŭvaganta judo adaptitis al la propra vivo de Andersch.
 
Verŝajne la plej granda literatura akiro estis la romano ''Winterspelt'' (1974), fikcia milita konferenceto pri milita planado, rekte antaŭ la ofensivo en la Ardenoj: la protagonisto diskutas kun ĉiuj taĉmentanoj pri la avantaĝoj kaj neavantaĝoj de atako/de kapitulaco, helpe de argumentoj de nazia kaj komunista ideologioj.
 
== Aliaj ĝenroj ==