Albrecht Kronenberger: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q105735)
Linio 5:
Li kiel junulo loĝis en la Palatinataj urboj [[Pirmasens]] kaj [[Germersheim]]. Filozofion kaj katolikan teologion li studis en Eichstätt ([[Bavario]]), Frankfurt ([[Hesio]]) kaj [[Speyer]], kie li en 1966 ordiniĝis [[katolikismo|katolika]] [[sacerdoto]]. Post deĵorado kiel vikario en [[Frankenthal]] kaj [[Bellheim]], li laboris de 1969 ĝis 2002 kiel gimnazia instruisto (lasta titolo: supera studkonsilisto) pri [[religio]] en [[Neustadt an der Weinstraße]], kie li ankaŭ post sia pensiiĝo vivas.
 
Mallonge post sia esperantistiĝo fine de la 80-aj jaroj li komencis aktivi per instruado de [[Esperanto]] en sia lernejo kaj per celebrado de esperantlingvaj mesoj kadre de Esperanto-aranĝoj kaj en la katedralo de [[Speyer]] (ĉiun duan monaton ekde aŭtuno 1991). En 1991 li ankaŭ kunfondis la Laborunuiĝon de IKUE en la [[diocezo]] [[Speyer]], kiu ricevis la oficialan agnoskon kaj aprobon de la [[episkopo]] de [[Speyer]]. Li estas membro de [[UEA]], [[GEA]], [[Sarlanda Esperanto-Ligo|SEL]], Esperanto-Ligo Kurpfalz, Freundeskreis [[Villingen-Schwenningen]], [[AIS]], [[OSIEK]], [[ILEI]], [[IKUE]] kaj [[KELI]].
 
Albrecht Kronenberger redaktis la 1 472-paĝan libron ADORU kune kun [[Adolf Burkhardt]] kaj [[Bernhard Eichkorn]]. Li kompostis ĉiujn ĝiajn tekstojn kaj muziknotojn per sia komputilo kaj mem verkis multajn tekstojn kaj kelkajn melodiojn. La triopo pro ADORU ricevis en 2002 la [[FAME-premio]]n (kulturpremio de la urbo [[Aalen]] kaj de la [[FAME-fondaĵo]]).