Sudtirolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
Sub la itala faŝisma registaro de [[Benito Mussolini|Mussolini]] estis faritaj intensaj klopodoj por italigi Sudtirolon. La germana lingvo estis forigita de la publikaj servoj, germana instruado estis oficiale malpermesita kaj germanaj gazetoj estis cenzuritaj kun la ekscepto de la faŝista ''Alpenzeitung''. La registaro masive progresigis enmigradon el aliaj italaj regionoj.
 
La posta alianco inter [[Adolf Hitler]] kaj [[Benito Mussolini]] deklaris ke Sudtirolo ne sekvus la sorton de Aŭstrio, kiu estis aneksita al la germana [[tria regno]]. Anstataŭe la diktatoroj konsentis ke la germanlingva populacio estu elloĝigita al german-regata teritorio aŭ disigita tra la tuta Italio ([[Opcio en Sudtirolo]]). La ekapero de la [[dua mondmilito]] malhelpis ilin kompletigi la transloĝidon.
 
En 1943, kiam la itala registaro subskribis armisticon kun la aliancanoj, la regiono estis okupita fare de Germanio, kiuj reorganizis ĝin kiel ''Operationszone Alpenvorland'' (operacia zono de la antaŭalpa regiono) kaj metis ĝin sub la administrado de ''Gauleiter'' Franz Hofer. La regiono estis aneksita al la germana regno (kun la aldono de la provinco de Beluno) ĝis la fino de la milito. Tiu statuso finiĝis kune kun la nazireĝimo, kaj itala regado estis reestigita en 1945.
 
En 1945 sekvante [[Dua mondmilito|2-an Mondmiliton]], aŭstraj provoj kaj sudtirolaj peticioj por reunuigi germanlingvan Sudtirolon kun Aŭstrio ne estis sukcesaj. Italio daŭrigis kontrolon. DePost 1972aprobo pluende la [[paketo por Sudtirolo]] en [[1972]], la itala respubliko donis plian aŭtonomion al la provinco.
 
En 1992, Italio kaj Aŭstrio oficiale finis ilian disputon pri la aŭtonomiotemo surbaze de la interkonsento de 1972.
Linio 68:
Ĉiu civitano havas la rajton uzi sian propran gepatran lingvon, eĉ en tribunalo. Lernejoj estas apartigitaj por ĉiu lingvogrupo.
 
Ĉiuj trafiksignoj estas oficiale bi- aŭ trilingvaj. La plej multaj italaj loknomoj estas tradukoj prezentitaj fare de itala naciisma Ettore Tolomei, la verkinto de la Prontuario-deus"Manlibro de la lokaj nomoj de nomilocaliodel'Alta Adiĝo" (''Prontuario dei nomi locali dell’Alto Adige'').
 
Por atingi justan asignon de laborlokoj en publika servo, estis enkondukita etna proporcio (itale: ''proporzionale-etnica'', germane: ''ethnischer Proporz''). Ĉiuj dek jaroj, kiam la ĝenerala censo de populacio okazas, ĉiu civitano devas deklari al kiu lingva grupo ili apartenas aŭ volas esti agregitaj. Laŭ la rezultoj ili decidas kiom da homoj de ĉiu grupo estos dungitaj por publika servo.
 
<br />
(
 
'''Loĝantoj laŭ lingvogrupoj de 1880 ĝis 2001'''
{| border="0"