Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
En majo, kun apogo kaj mono rioplatanoj, Echagüe invadis Urugvajon, kun helpo de multaj militistoj el "blankuloj", estritaj de Juan Antonio Lavalleja, Servando Gómez kaj Eugenio Garzón. Li alvenis ĝis proksime de Montevideo, sed li estis venkita en la batalo de Cagancha.
 
La franca registaro ne estis atinginta multe pere de sia blokado, pro kio decidis financi militojn kontraŭ Rosas, pagante monon al Rivera, kaj al la unueciguloj organizitaj en la Argentina Komisio, estrita de Valentín Alsina. Tiuj serĉis prestiĝan militestron nome Lavalle. Kiam okazis la atako de Echagüe al Urugvajo, Lavalle decidis profiti por invadi [[Entre Ríos]]. Ĉar li ne atingis apogon en tiu provinco kontraŭ Rosas, li direktis sin al [[Corrientes]], kie la guberniestro Ferré estrigis lin por sia armeo. Ferré lanĉis kontraŭ Santa Fe la fondinton de la provinca aŭtonomeco, Mariano Vera, sed tiu estis rapide venkita kaj mortigita.
 
Ankaŭ en la propra Bonaero naskiĝis movado kontraŭ Rosas, kies militestro estis la kolonelo Ramón Maza, filo de la prezidanto, Manuel Maza. Kaj en la sudo de la provinco organiziĝis la grupo nome ''Libres del Sur'' (Sudaj Liberuloj), formita de brutobredistoj, kiuj malkontentoj pro la falo de la eksportoj, planis revolucion kiu etendiĝis rapide. Ili kalkulis kun la apogo de Lavalle, kiu devis elŝipiĝi en la golfo Samborombón.
 
Sed ĉio fiaskis: ne okazis apogo de Lavalle kiu direktis sin al Entre Ríos por invadi ĝin. La grupo de Maza estis denoncita: la eksamiko de Rosas estis mortpafita same kiel sia filo pro ordono de Rosas en la prizono. La ''Libres del Sur'', malkaŝitaj, lanĉis sin al la insurekcio, sed nur post du semajnoj ili estis venkitaj de Prudencio Rosas, frato de la guberniestro, en la batalo de Chascomús. La estroj mortiĝis dum la batalo, aliaj estis ekzekutitaj aŭ enkarcerigitaj kaj kelkaj devis ekziliĝi.
 
==Notoj==