Egumeno: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'thumb|right|Rusa egumeno portanta la [[kloboukn kaj la brustan krucon.]] '''Egumeno''', '''hegumenos''', aŭ '''ihumen''', ''...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 09:02, 30 mar. 2014

Egumeno, hegumenos, aŭ ihumen, igumeno (Greke: ἡγούμενος}}; Bulgare & Ruse: игумен; Serbe: Игуман aŭ Iguman) estas la titolo per kiu estas indikata la gvidisto de monakxejo en la eklezioj de la Ortodoksismo, rolo simila al tiu de abato. La gvidistino en la monaĥnejoj estas egumeniaihumenia (Greke: hegumeni; Serbe: Игуманија aŭ Igumanija; Ruse: игумения).

Rusa egumeno portanta la kloboukn kaj la brustan krucon.

Egumeno krome indikas ankaŭ unu el la rangoj de la monaĥa ortodoksa hierarkio.

Dekomence la titolo estis aplikata al la gvidisto de ĉiuj monaĥejoj. Post la jaro 1874, kiam la rusaj monaĥejoj estis “Sekularigo|sekularizitaj]]” kaj klasigitaj laŭ tri kategorioj, la titolo de “Egumeno” estis rezervita nur al la monaĥejoj apartenantaj al la malpli alta kategorio, nome al la tria.

La elektita superulo de la du superaj kategorioj ricevis (aŭ konservis) tiun arkimandritan (Αρχιμανδρίτης (Arkimandrìtis).

La taskaro de egumenoj kaj arkimandritoj praktike identiĝas, nur dum religiaj servoj egumenoj vestas simplan mantelon, dum arkimandritoj vestas la samon sed dekoraciitan per sanktaj tekstoj kaj surkapon metas la mitraon.

Egumeno, laŭleĝe nomumita estas surtronigita de la loka episkopo.

En la Bizanca Katolika Eklezio, la ĉefo de ero da monaĥejoj en la sama teritorio estas difinita “Protoegumeno (Proto-ihumen, Protoihumen, Proto-egumeno).

Fontoj

Precipaj fontoj de tiuj informoj estas la koncernaj liturgiaj libroj.