Hedvigo de Silezio: Malsamoj inter versioj
laŭ wp:de |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:09, 31 mar. 2014
Sankta Hedwigo de Silezio naskiĝis 1174 en Andechs kaj mortis 15-an de oktobro 1243 en Trebnico. Ŝi estis dukino de Silezio kaj estas venerata kiel sanktulino en la katolika eklezio. Ŝia memortago estas la 16-a de Oktobro.
Venerado
Sankta Hedvigo mortis en Oktobro 1243 kaj estis entombigita en la monaĥeja preĝejo de Trebnico. Ŝi estis deklarita sanktulino en la 1267-a jaro. Restaĵoj de ŝi troviĝas i. a. en la monaĥejo Andechs, en la Katedralo je la nomo de Sankta Hedwigo en Berlino kaj en la preĝejo je la nomo de Sankta Gangolfo en Heinsberg.
Sankta Hedwigo estas patrono de Silezio kaj Andechs, de la episkopejo Görlitz kaj de la urbo Görlitz kaj de la katedralo je ŝia nomo en Berlino.
Post la Dua Mondmilito la forpelitaj silezianoj portis la veneradon de Sankta Hedvigo en siajn novajn paroĥojn. Ŝi simbolas la perditan hejmlandon.
-
Skulptaĵo el la preĝejo je la nomo de Sankta Hedwigo en Görlitz
-
Skulptaĵo en la preĝejo je la nomo de Sankta Maria en Sehnde]]
-
Skulptaĵo de sankta Hedvigo en la ĉelo de Bad Zell
-
Poŝtmarko de 1955: 25-jara jubileo de la episkopejo Berlino
-
Arĝenta medalo de Sankta Hedvigo de la ĉefepiskopejo Berlino
-
Bronza medalo de Sankta Hedvigo de la ĉefepiskopejo Berlino
-
Skulptaĵo en Breslau