Friedrich Krupp: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|rekta|Friedrich Krupp, samtempa [[siluetotondaĵo]] '''Friedrich Krupp''' (naskiĝinta la 17-an de julio 1787 en Essen; mortinta l...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Friedrich Krupp.jpg|eta|rekta|Friedrich Krupp, samtempa [[siluetotondaĵo]]]]
'''Friedrich Krupp''' (naskiĝinta la [[17-an de julio]] [[1787]] en [[Essen]]; mortinta la [[8-an de oktobro]] [[1826]] samurbe) estis [[germana]] industriisto. Li validas kiel fondinto de la [[gisŝtalfabriko Krupp]]<ref name="James">Harold James: ''Krupp - Deutsche Legende und globales Unternehmen''; Verlag C.H. Beck, Munkeno 2011, ISBN 978-3-406-62414-8.</ref> kaj de la el tio evoluinta entrepreno [[Friedrich Krupp AG]], kiun lia filo [[Alfred Krupp]] elkonstruos al la dumtempe plej granda industria entrepreno en Eŭropo kaj kiu en 1999 kunfandiĝis kun ŝtalproduktejo Thyssen al ''[[ThyssenKrupp AG]]''.
== Familio kaj edukado ==
[[dosiero:Alfred Krupp Geburtshaus.jpg|eta|Naskiĝdomo de Friedrich Krupp kaj lia filo [[Alfred Krupp]] ĉe Flachsmarkt en la [[centro de Essen|urbocentro]] de [[Essen]], jen proks. 1850–1880]]
Friedrich Krupp, de li ĝis nun neniu bildaĵo pri li estas konata<ref name="James"></ref>, estis filo de ''Peter Friedrich Wilhelm Krupp'' (1753–1795) kaj ties edzino Petronella<ref name="James"></ref>, denaska Forsthoff. Ili apartenis al indiĝena komercisto-familio de Essen, kiu origine estis elmigrinta el [[Nederlando]].<ref name="James"></ref>
 
La avino de Friedrich Krupp junaĝe vidviniĝinta en 1757, Helene Amalie Krupp<ref name="James"></ref>, denaska Ascherfeld (1732–1810)<ref name="James"></ref>, estis formita el vendejo por koloniaj varoj, kiun ŝi estis heredinta de sia edzo ''Friedrich Jodocus Krupp'', en ligon de diversaj komercaj kaj manufakturaj entreprenoj<ref name="James"></ref>. Friedrich Krupp lernis ĉe Burg-Gimnazio, ĝis kiam lie aĝis 14 jarojn, kaj ricevis en la negoco de sia avino komercistan edukadon.
 
En 1807 Friedrich Krupp ricevis de sia avino okaze de sia gefianĉiĝo kun Theresia Helena Johanna Wilhelmi (1790–1850, filino de komercisto el Essen) kiel donaco la ferfandejon ''Gute Hoffnung'' (bona espero), la dua plej aĝa ferfandejon de la iama [[Ruhr-Regiono|industrizono norde de la Ruhr]],kiun ŝi estis akirinta en 1799<ref name="James"></ref>. Friedrich, kiun lia avino jam en la aĝo de 20 jaroj estis instalinta tie kiel fabrikestro<ref name="James"></ref> kaj ekde 1805 ankaŭ akiris bazajn konojn pri [[metalurgio]], mastrumis en la fandejo ne kontentige; ĝi staris en konkurenco al la najbara ''St.-Antony-Hütte'', kiu rilate la akvoprovizo komence havis starejajn avantaĝojn. Helene Amalie Krupp retiris en 1808 la transdonadon de la fabriko.
 
Ferfandejo ''Gute Hoffnung'' transiris pli malfrue al la fratoj [[Franz Haniel|Franz]] kaj [[Gerhard Haniel]] same kiel al [[Heinrich Arnold Huyssen]], kiu per fandejo ''Gutehoffnungshütte'' konstruis por longa tempo la plej grandan laborigan entreprenon de la pli malfrua [[Oberhausen]].
 
En 1808 Friedrich Krupp geedziĝis kun sia fianĉino Theresia Wilhelmi. Ekde tiu ĉi jaro li tenis kune kun aliaj societanoj negocon kun nederlandaj koloniaj varoj kaj transprenis post la morto de sia avino en 1810 ties kolonivaran vendejon. El la geedzeco devenis dum la sekvaj jaroj filino Ida (1809–1882) kaj la tri filoj [[Alfred Krupp|Alfred]] (1812–1887), [[Hermann Krupp|Hermann]] (1814–1879) Friedrich (1820–1901).
== Ligoj eksteren ==
* {{DNB-Portal|118778129}}