Danao: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 28:
 
=== Mortoj de Danao kaj Egipto ===
[[Abaso #Abaso, reĝo de Argolando|Abaso]] estis la unua homo kiu informis la ceterajn pri la morto de Danao. Laŭ kelkaj versioj, Linceo mortigis Danaon venĝeme pro la murdo de siaj fratoj, kaj intencis fari same al la danajdino, malsukcese nur pro la interveno de la argolandanoj. Tamen, la filinoj de Danao ricevis kruelan punon en [[Tartaro]]: oni devigis ilin sencese klopodi plenigi tinon per akvo transportita per truitaj kruĉoj, neebla celo kiu eterne suferigas la princinojn. La okazintaĵoj de Danao kaj siaj filinoj, kaj la kialo pro kiu ili rifuzis iliajn edzojn, iĝas la ĉefa intrigo de la teatraĵo de [[Esĥilo]] ''Petegantinoj''.
 
Tradicio en [[Patraso]] ([[Aĥeo]]), asertis ke ankaŭ Egipto venis al Peloponezo, kaj mortis pro malĝojo en [[Aroe]], tuj post scii pri la morto de sia idaro. La templo de [[Serapiso]] en Patraso enhavis monumenton dediĉitan al Egipto<ref>Paŭzanio. ''Priskribo de Grekio'', 7.21.6.</ref>. [[Jozefo Flavio]], en sia klopodo historiigi tiun miton, identigas Egipton kaj Danaon al la fratoj [[Setosis]] (dudeka reĝo de Egiptio) kaj [[Armaiso]]<ref>[[Jozefo Flavio]]. ''Kontraŭ Apiono''.</ref>.