Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Listigo de Zamenhofaj proverboj: Pejno redaktadis Vikipedion sen bone koni la regulojn
Linio 247:
{{kontraŭ}} Ĉi tiu forigopropono estas ree pruvo pri kontraŭ-Vikipedia vandalismo de KuboF. La aranĝo de la proverboj ĉi tie, fare de Pejno Simono, estas genia, ne trovebla aliloke, kaj ne maltaŭga por enciklopedio. Maliculo ĉiam trovas formalajn kialojn por efektivigi sian ruinigemon. Por regulo-obsedita fundamentisto la mondo enhavas nenion alian ol regulojn. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 11:03, 18 Apr. 2014 (UTC)
::: Fortirante la kernon de via mesaĝo: (1) ĝi estas genia, (2) netrovebla aliloke kaj (3) enciklopedieca. 1) Jes, ĝi estas genia, sed vidu punkton 3. 2) Mi kuraĝigas Pejnon aŭ aliulon la aferon republikigi en iu deponejo, persona aŭ organiza retejo, blogo, eblus konsideri meton al [[:w:|Vikicitaro]] (pri la lasta eblo mi hezitas), kaj vidu la punkton 3. 3) [[Vikipedio:Kio_Vikipedio_ne_estas#Vikipedio_ne_estas_datumbazo_de_.C4.89iuj_informoj|Vikipedio ne estas datumbazo de ĉiuj informoj, punkto 2]], do kvankam la temo estas interesa mi konsideras ĝin tute maltaŭga por Vikipedio. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 13:45, 18 Apr. 2014 (UTC) PS: Pejno iam mem konfesis, ke li ĉ. unu jaron redaktadis Vikipedion sen bone koni ĝiajn enhavajn regulojn kaj principojn... Nenio por aldoni.
:::: Ĝuste. '''Nenio por aldoni''', kara KuboF. Jen ne maltipa sinteno via, vi ja koncentriĝas nur pri reguloj. Do nenion aldoni. Sed, eble tute nevole, inciti la malmultajn homojn, kiuj fakte aldonas ion - do mi tre esperas, ke mi plene erarus, se mi supozus, ke ĝuste jen via plej amata ĉevaleto. --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 15:59, 22 Apr. 2014 (UTC)
 
{{kontraŭ}} Ne tre surprize, mi estas kontraŭ tia forigo. Fakte, precize pro la senĉesa neniigema konduto de homoj kiel KuboF mi decidis ne plu kontribui al Vikipedio. Kaj lia nuna plej nova elpaŝo rekte pravigas min rilate tian opinion. Mi vere ne scias, kiel mi povus defendi lin, se iu riproĉus al li, ke li pro mil strangaj reguloj ie en siaj sinapsoj ne plu povas distingi inter ilo utila por ĝenerala Esperanta publiko kaj duonmorta ilo sen iu ajn praktika uzeblo, sed, memkompreneble, ja ege konformanta al lia persona tre miopa interpreto de iuj reguloj, kiujn li parte eĉ mem starigis. Ĉiuokaze, la rezulto de liaj kapricoj estas, ke sufiĉe multaj sanmensuloj inklinas eviti Vikipediumadon. Sciu, ĉiu iam ajn gajnis siajn spertojn kaj, senesperigite, fuĝis. Kia malŝparo de eblaj kunlaborantoj inter niaj ne tre abundaj resursoj! Kaj la argumentado de Tlustulimu, pli sube, tja, kia mistakso de nia reala situacio! Ni ne havas la fortojn adekvate daŭrigi eĉ nur unu solan Vikipedion, por ne mencii klopodi pligrandigi kaj flegi samtempe tutan aron de Viki-io-ajn-aĵ-oj. Mi petas vin preni vian kapon el la nuboj kaj returniri al tero firma. Do denube, nebulen! {{rideto}} --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 15:59, 22 Apr. 2014 (UTC)
 
{{por}} Sen iu ajn klarigo la listigo de proverboj ne havas sencon. Krome la aliaj vikioj estas por tio pli taŭgaj. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:03, 18 Apr. 2014 (UTC)