Henriko la Leono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 35 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q105378)
Linio 1:
[[Dosiero:Braunschweig Brunswick Heinrich der Loewe Heinrichsbrunnen (2005) 2.JPG|thumb|<center>statuo de Henriko la Leono en [[Brunsvigo]]]]
'''Henriko la Leono''' ([[germana lingvo|altgermane]]: '''Heinrich der Löwe''', [[platgermana lingvo|platgermane]] '''Hinnerk De Leuw'''), naskiĝinta dum [[1129]] verŝajne en [[Ravensburg]], mortinta la {{daton|6|aŭgusto|1195}} en [[Brunsvigo]] ''(Braunschweig)'', el la gento de la [[Velfoj]] ''(Welfen)'', duko de [[duklando Saksio|Saksio]] de 1142 ĝis 1180, kaj de [[Bavario]] de 1156 ĝis 1180, estis unu el la plej potencaj princoj en la germanlingva [[Sankta Romia Imperio]] de la [[12-a jarcento]]. Li plurfoje staris en konflikto kun la imperiestra dinastio de tiu epoko, la [[Ŝtaŭfoj]] ''(Staufer)''.
 
== Familio kaj frua vivo ==
[[Dosiero:Braunschweiger Loewe Original Brunswick Lion.jpg|thumb|left|180px|La Brunsviga leono]]
Li estis filo de [[Henriko la 10-a (Bavario)|Henriko la Fiera]], duko de [[duklando Saksio|Saksio]] kaj Bavario, kaj Gertrudo, filino de [[Lotaro la 3-a (Sankta Romia Imperio)]]. En 1138, kiam [[Konrado la 3-a (Sankta Romia Imperio)|Konrado la 3-a]] iĝis reĝo de Germanio, Henriko la Fiera estis lia rivalo: pro tio Konrado senigis lin de liaj landoj.
 
Henriko la Fiera mortis en 1139. Henriko la Leono neniam forlasis sian heredon kaj en 1142 Konrado donis al li Saksion. En 1147 Henriko partoprenis [[krucmilito]]n kontraŭ la [[polabaj slavoj]]. En 1156 nova sankta romia imperiestro [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a]], kuzo de Henriko, donis al li Bavarion.