Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e roboto: de:Otto-Mathilden-Kreuz estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj |
Umbert' (diskuto | kontribuoj) sekularigo |
||
Linio 4:
La kruco troviĝas ekde sia ekesto en Essen, nekonsidere forportadojn kaŭzitajn per militoj kaj krizoj. La ''Inventarium reliquiarum Essendiensium'' de la 12-a de julio 1627, la plej frua listo de la abatineja trezoro, ne ebligas neriproĉeblan identigon, ĉar ĝi nur registras du krucojn tegitajn antaŭe per multaj juveloj kaj oro, malantaŭe per orumita kupro. Tiu ĉi priskribo ĝustas por ĉiuj kvar procesiokrucoj, kiujn enhavas la katedrala trezoro de Essen. Ankaŭ la ''Liber ordinarius'', kiu reguligis la liturgian uzon de la abatineja trezoro, mencias nur ĝenerale procesiokrucojn. Ĉar donacitaj sanktaĵoj kutime ne estas fordonataj, oni tamen devas supozi, ke la kruco apartenis de ĝia donacado ĝis la civiligo de la abatinujo Essen en 1802 seninterrompe al ĉi tiu. Dum la [[Tridekjara Milito]] la abatino fuĝis kun la trezoro al Kolonjo. Dum aliaj krizoj oni verŝajne kaŝis la krucon sur la teritorio de la abatinujo. Dokumentita estas tio ĉi por 1794, kiam la franca armeo antaŭeniĝis al Essen, kaj la abatineja trezoro estis forportata al Steele (nun [[Essen-Steele]]) en la orfejon fondintan de abatino [[Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach]].
Je la
En la [[Dua Mondmilito]] oni portis la katedralan trezoron komence al [[Warstein]], poste al kastelo [[Albrechtsburg]] en [[Meißen]] kaj ekde tie en [[bunkro]]n en [[Siegen]]. Post militofino ĝin trovis usonaj trupoj, kaj la kruco atingis kune kun la trezoro la landan muzeon en [[Marburgo]] kaj pli malfrue kolektejon por forkaŝitaj artverkoj en [[Kastelo Dyck]] ĉe [[Rheydt]]. De aprilo ĝis oktobro 1949 la katedrala trezoro estis ekspoziciata en [[Bruselo]] kaj [[Amsterdamo]], por postsekve esti reportata al Essen.
|