Oto-Matilda-Kruco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Per la fondado de la [[episkopujo Essen]] en 1958 kaj la rangaltigo de la abatopreĝejo al katedralo la kruco venis al la episkopujo.
== Priskribo ==
La kerno de la kruco 44,5 centimetrojn alta kaj 29,5 centimetrojn larĝa konsistas el [[kverko]]ligno. Temas pri [[latina kruco]], kies trabofinaĵoj estas maltipe plilarĝigitaj. La trapezoformaj plilarĝigoj memorigas per du kornicoj kaj la surmetita triangulo al [[kapitelo|kapitelformo]] simile al tiu de la [[Lotarokruco|akena Lotarokruco]] donacita de la okcidentfranka reĝo [[Lotaro (Francujo)|Lotaro]], kiu datiĝas en la jaro [[984]]. La fronto de la kruco estas tegita per martelformita [[oro]]lado. Ĉirkaŭ la fronto de la kruco pasas randa borderaĵo, je kiu la [[gemo]]j metitaj sur or-[[filigrano]] ĉiufoje estas separataj per du apudaj [[perlo]]j. Kiel randlinio de la kadro servas maldika perlobendo. Ĉar la pokaze kontraŭe troviĝantaj ŝtonoj estas agorditaj laŭ koloro kaj grando, la ornamo aperas akcentite ordigita kaj klara.<ref>Alfred Pothmann: ''Der Essener Kirchenschatz aus der Frühzeit der Stiftsgeschichte.'' En: Günter Berghaus (eldoninto): ''Herrschaft, Bildung und Gebet. Gründung und Anfänge des Frauenstifts Essen.'' Essen 2000, Pj. 135–153, jen p. 143.</ref> Ĉe la malsupra finaĵo de la vertikala krucotrabo troviĝas la fondintoplato el [[ĉelemajlo]]. Sur ĉi tiu estas bildigitaj Matilda – nomata ''Mathild Abba'' – kaj Oto – nomata ''Otto Dux'', kiuj komune tenas krucon.
 
== Literaturo ==