Distrikto Darmstadt-Dieburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 72:
En la orienta parto de la distrikto la historio pli komplikis. Estis tre malgrandaj [[regno (politiko)|regnoj]], kolektante malmultajn vilaĝetojn, kaj pli grandaj areoj, kiuj tamen pliparte estis pli etaj ol la nunaj komunumoj. Ili estis administrataj de propraj nobeluloj ([[Eppertshausen]]) aŭ apartenis al pli grandaj grafejoj aŭ dukejoj. [[Groß-Umstadt]] ekzemple duone apartenis al [[Palatinato]] kaj duone al Hanau, kaj [[Dieburg]] apartenis al la [[elektoepiskopujo Majenco]], kiu provis krei ligon inter siaj posedaĵoj en [[Rejnhesio]] okcidente kaj [[Malsupra Frankonio]] oriente. Dum la reformacio preskaŭ ĉiuj lokoj krom Dieburg kun Münster kaj Eppertshausen (daŭre katolikaj) iĝis protestantaj.
 
Post la [[regna deputacia fina akto]] 1803 la tuta areo falis al la grandduklando [[Hesio-Darmstadt]]. Ekestis la distriktoj Darmstadt, Reinheim kaj Dieburg, poste restis nur Darmstadt kaj Dieburg. Dum 1938 Darmstadt iĝis sendistrikta urbo, sed tamen restis administra centro de la distrikto Darmstadt, al kiu ĝi ne plu apartenis. Dum 1977 unuiĝis distriktoj Darmstadt kaj Dieburg kaj ekestis la hodiaŭa nomo. Kelkaj lokoj antaŭe estis donitaj al aliaj distriktoj, ekzemple Fränkisch-Crumbach al la distrikto Odenwald, Urberach, Ober- kaj Nieder-Roden al la distrikto Offenbach. La daŭre sendistrikta Darmstadt iĝis administra centro, Dieburg restis dependanco. Ekde la fino de 2004 la tuta adminstrado estas translokigata al la urboparto Kranichstein de Darmstadt.
 
== Urbaj kaj neurbaj komunumoj ==